Antaŭ la mikrofono
D-ro Ulrich Lins pri la persekutataj E-movado kaj esperantistoj en totalismaj reĝimoj
Marĝene de tre sukcesa Aŭtora Duonhoro de d-ro Ulrich Lins dediĉita al plene reviziita eldono de La danĝera lingvo reference al fontoj konsulteblaj nur post la germana unuiĝo kaj malkomponiĝo de Sovetunio en nia antaŭmikrofona interparolo ni koncentriĝas pri la fontoj de lia interesiĝo pri la persekutataj E-movado kaj esperantistoj en totalismaj reĝimoj, kiel nazia Germanio kaj stalinisma Rusio. La sondokumento aŭdiĝis kadre de nia sonraporto el Nitro el la 29.07.2016 – 5’41”
Prof. Federico Gobbo kaj d-ro Renato Corsetti en sonraporto el Nitro
La ciklon de 15 Aŭtoraj Duonhoroj en Nitro inaŭguris dimanĉe tiu de prof-o Federico Gobbo, kiu prezentis la Festlibron honore al d-ro Renato Corsetti, „Federico Gobbo (red / acd / ed). Lingua, politica, cultura: Serta gratulatoria in honorem Renato Corsetti”. Tuj post la solenaĵo antaŭ nia mikrofono gastis profesoro Gobbo kaj ankaŭ d-ro Corsetti. La sondokumento aŭdiĝis kadre de nia sonraporto el Nitro el la 26.07.2016 – 7’56”
Prof. Amri Wandel pri la riĉa scienca programo en la 101-a UK en Nitro
En interparolo kun prof. Amri Wandel el Israelo ni proksimigas la riĉan sciencan programon de la 101-a UK en Nitro. El la elsendo 20.07.2016 – 9’01”
Povilas Jegorovas pri la 52-aj Baltaj E-Tagoj (2016)
La unusemajna BET (03-10.07.2016) nunjare estis rekorda, se temas pri la nombro de la partoprenantoj, aparte bunta rilate klerigan oferton kun amaso da prelegoj kaj prelegserioj kadre de la Somera Universitato, ĉiunivelaj – bazaj, progresigaj, paroligaj lingvokusoj, enorme riĉa kultura programo kun teatraĵo, de Saŝa Pilipović kaj Georgo Handzlik, koncertoj de litovaj folkloraj ensembloj kaj instruista koruso La Nigra Rozo, de Jerzy Dobrzyński, JoMo, Mikaelo Bronŝtejn, Ĵomart kaj Nataŝa, Sepa kaj Asorti kaj fine libera scenejo. Pri la 52-aj Baltaj E-Tagoj ni interparolas kun ĝia ĉeforganizanto, la prezidanto de Litova E-Asocio, – Povilas Jegorovas. El la elsendo 15.07.2016 – 12’04”
Interparolo kun Clay Magalhães pri la lastaj preparoj al la 101-a UK en Nitro
Nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu en spontana interpaprolo ĉe la Bratislava bustacio Barbara interŝanĝas opiniojn pri la lastaj preparoj al la 101a UK en Nitro fone de la lasta vastdimensia LKK-kunsido en la kongresurbo. El la elsendo 24.06.2016 – 9’18”
Petro Bálaž kaj Dorota Rodzianko pri preparoj por 101-a UK en Nitro
Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas LKK-anoj de la 101-a UK en Nitro, Petro Bálaž kaj Dorota Rodzianko, kun kiuj ni renkontiĝis lastsemajnfine dum la vasta LKK-kunsido en la kongresurbo. (Jen pri la UK post kiam ĝi okazis: UK en Nitro. ) El la elsendo 21.06.2016 – 6’21”
Stanisław Mandrak pri la stato de Pola Esperanto-Asocio (2016)
Hodiaŭ ni interparolas kun Stanisław Mandrak, la eksa prezidanto de la Pola E-Asocio pri la stato de la organizo fine de lia mandato. La estrara raporto estis prezentita kaj la novaj elektoj okazis dum la Ĉefkunveno de PEA-membroj en Lodzo, la 28-an de majo 2016. El la elsendo 31.05.2016 – 7’53”
Aŭtuna Malferma Tago (2015) de la Centra Oficejo de UEA – dua parto
En la programo de la aŭtuna Malferma Tago de la Centra Oficejo en Rotterdamo (28.11.2015) apartan respondohoron havis Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA. En la tria kaj lasta fragmento de tiu ĉi renkontiĝo aŭdiĝas multaj interesaj rememoroj, kelkaj anekdotoj kaj liaj postoficaj planoj. Nia Redakcio aliĝas al la laste aŭdiĝantaj vortoj de prof. Humphrey Tonkin, kiu dankis al Osmo Buller pro lia laboro por Esperanto kaj la Universala E-Asocio. Ni samtempe aldonas dezirojn de sano, sukcesa postofica aktivado kaj feliĉo – kun la espero pri pliaj interesaj renkontiĝoj en la E-komunumo ! El la elsendo 06.05.2016 – 13’44”
Osmo Buller respondas dum la aŭtuna Malferma Tago (2015) de la Centra Oficejo de UEA – unua parto
En la programo de la aŭtuna Malferma Tago de la Centra Oficejo en Rotterdamo (28.11.2015) apartan respondohoron havis Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA. En la komencaj tagoj de majo pro emeritiĝo li finas sian deĵoradon. La unua parto de la registrita programero enhavas la respondon kiel li fariĝis Esperantisto. El la elsendo 03.05.2016 – 16’52”
D-ro Maciej Jaskot pri sia komenco en Pola Radio kaj posta eklaboro en Pola RetRadio
La 4-an de aprilo 1959 estis establita la unua profesia E-Redakcio de Pola Radio. Reference al ĝi ni interparolas kun nia kolego Maciej Jaskot reference al la periodo de antaŭ 12 jaroj, kiam li komencis en ĝi kunlaboron kaj laboron, daŭrigante ĝin en la Pola RetRadio. Kio estis por li frapa, interesa, kio kaŭzas, ke ne ŝanĝiĝis lia fasciniĝo pri la radia laboro. El la elsendo 19.04.2016 – 12’49”