Antaŭ la mikrofono
Luis Serrano Pérez kaj Antonio Martinez interalie pri la 21-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo
Luis Serrano Pérez kaj Antonio Martinez el Hispanio. Kun Luis kaj Antonio ni interparolas pri la nunjara 21-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo en Lloret de Mar de jaroj organizata de Barcelona E-Grupo. La nunjara distingito de la premio Ada Fighiera-Sikorska fariĝis Alicja Lewanderska-Quednau. Venontjare ĝi estos atribuita la 10-an fojon dum aranĝo okazonta sude de Barcelono. El la elsendo 15.10.2013.
Interparolo kun Antoni Beyga pri lia Esperanto-rilata informa agado
Antoni Beyga el Pollando. Antoni Beyga estas ne nur nia aŭskultanto, utiliganta en sia informa agado niajn E-elsendojn. Li kapablis kaj daŭre kapablas diversmedie paroli konvinke pri Esperanto, sendepende ĉu temas pri infanoj kaj gejunuloj aŭ ĉu pri respondeculoj de la regionaj administraj aŭtoritatoj. Ĉi-semajne (11.10.2013) li estas la antaŭmikrofona gasto de nia Leterkesto.
Intervjuo kun Dominika Krajeńska (2013)
Dominika Krajeńska el Pollando. La plej juna esperantistino partopreninta la nunjaran eldonon de ARKONES en mallonga antaŭmikrofona renkontiĝo klarigas la motivojn de sia interesiĝo, la jamajn E-kontaktojn. Rilate niajn E-elsendon ŝi sincere konfesas la deziron aŭdi pli da E-muziko kaj literaturaĵojn. El la elsendo 08.10.2013,
Tobiasz Kaźmierski pri la historio kaj nunjara programo de Arkones (2013)
Tobiasz Kaźmierski el Pollando/Nederlando. La 29-a eldono de Artaj Konfrontoj en Esperanto okazinta inter la 20a kaj la 22a de sepembro estas la okazo ĝenerale interparoli kun unu el la kunorganizantoj pri ĝia historio kaj ankaŭ la nunjara programa oferto. El la elsendo 2013.10.01.
Interparolo kun Suso Moinhos pri Esperanto-teatro
Suso Moinhos el Hispanio. Lige kun la proksimiĝanta Tago de E-Teatro ni intervjuas Suso Moinhos el Hispanio, kiu de kelka tempo havas propran, interesan paĝon dediĉitan al E-teatro ĉe la adreso: http://esperanto-teatro.blogspot.com.es. El la elsendo 2013.09.24
Interparolo kun Nazi Solat el Irano interalie pri ŝia esperantistiĝo
Nazi Solat el Irano. La antaŭmikrofona gasto de nia marda E-elsendo la 17-an de septembro 2013 estas la renkontita dum la E-feriado en Mielno, Pollando Nazi Solat el Irano. Ni interparolas pri ŝia esperantistiĝo, movada akivado, ankaŭ pri pli ĝenerala situacio en Irano fone de la juniaj prezidentigaj balotoj kun aparta konsidero de ĝenerala situacio kaj pozicio de la iranaj virinoj. El la elsendo 2013.09.17
Jorma Ahomäki recenzas svedlingvan libron pri Esperanto
Jorma Ahomäki el Finnlando. Jorma Ahomäki recenzas la plej novan svedlingvan libron de Bo Sandelin “ESPERANTO – Drömmen om ett världsspråk” (Esperanto -Sonĝo pri la mondlingvo). El la elsendo 2013.09.06