Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Ilona Kouthny kaj Carina Pereira pri Instruista Trejnado ĉe la Poznana Universitato (2013)

Ilona Kouthny el Pollando kaj Carina Pereira el Brazilo. La temo de la  renkontiĝo estas la interparolo kun Ilona Kouthny i.a. pri sukcese komenciĝinta en septembro ĉe la Lingvistikaj Studoj de la Poznana Universitato – Instruista Trejnado. Sekvas ĝin mallonga opiniinterŝanĝo kun unu el 12 partoprenantoj de la trejnado veninta el San Paulo, Brazilo. El la elsendo 05.11.2013.

Interparolo kun Edmond kaj Arlette Plutniak interalie pri ilia E-laboro en Arras

Edmond kaj Arlette Plutniak el Francio. La renkontiĝo kun niaj malnovaj aŭskultantoj kaj geamikoj dum la hispana Semajno de Kulturo kaj Turismo en Lloret de Mar estis la okazo ne sole dividi la impresojn pri ĉi tiu surpriza renkonto. Ni parolas i.a. pri ilia E-laboro en Arras, preparoj al la 100-a UK en Lille kaj kompreneble pri niaj elsendoj. La plej aktuala temo estas la proksimiĝanta  25-a semajnfina Eŭropa Rendevuo en Stella Plaĝe, Jen ligilo al la retejo de  Arras Esperanto (http://arras-esperanto.fr/). El la elsendo 29.10.2013.

Interparolo kun Edward Kozyra interalie pri la grupo subtenanta Esperanton en la pola Senato

Edward Kozyra el Pollando. Edward Kozyra estas unu el la vicprezidantoj de la Asocio EDE-Pollando – https://www.e-d-e.org/-PL-Pollando-. Ni interparolas pri la kreiĝo de la asocio, la pola parlamenta grupo subtenanta Esperanton en la  pola  Senato kaj daŭranta kampanjo cele enskribon de Esperanto sur la liston de la Pola Kulturheredaĵo. El la elsendo 25.10.2013.

Luis Serrano Pérez kaj Antonio Martinez interalie pri la 21-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo

Luis Serrano Pérez kaj Antonio Martinez el Hispanio. Kun Luis kaj Antonio ni interparolas pri la nunjara 21-a Internacia Semajno de Kulturo kaj Turismo en Lloret de Mar de jaroj organizata de Barcelona E-Grupo. La nunjara distingito de la premio Ada Fighiera-Sikorska fariĝis Alicja Lewanderska-Quednau. Venontjare ĝi estos atribuita la 10-an fojon dum aranĝo okazonta sude de Barcelono. El la elsendo 15.10.2013.

Interparolo kun Antoni Beyga pri lia Esperanto-rilata informa agado

Antoni Beyga el Pollando. Antoni Beyga estas ne nur nia aŭskultanto, utiliganta en sia informa agado niajn E-elsendojn. Li kapablis kaj daŭre kapablas diversmedie paroli konvinke pri Esperanto, sendepende ĉu temas pri infanoj kaj gejunuloj aŭ ĉu pri respondeculoj de la regionaj administraj aŭtoritatoj. Ĉi-semajne (11.10.2013) li estas la antaŭmikrofona gasto de nia Leterkesto.

Interparolo kun Nazi Solat el Irano interalie pri ŝia esperantistiĝo

Nazi Solat el Irano. La antaŭmikrofona gasto de nia marda E-elsendo la 17-an de septembro 2013 estas la renkontita dum la E-feriado en Mielno, Pollando Nazi Solat el Irano. Ni interparolas pri ŝia esperantistiĝo, movada akivado, ankaŭ pri pli ĝenerala situacio en Irano fone de la juniaj prezidentigaj balotoj kun aparta konsidero de ĝenerala situacio kaj pozicio de la iranaj virinoj. El la elsendo 2013.09.17