Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun Osmo Buller pri la Malferma Tago (2015) de la CO de UEA
Kun Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA en Roterdamo, Nederlando ni interparolas reference al la lastsabata Malferma Tago de la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝi estis la lasta en lia nuna posteno. La temo estas la historio de la tagoj kaj ilia etoso, kelkaj programeroj de la lastsabata 43-a tago kun aparta konsidero de programeroj, al kiuj Osmo Buller mem kontribuis. Tio estis la prelego “Nieuwe Binnenweg en bildoj” kaj ferma horo de la tago “Osmo Buller respondas”. El la elsendo 02.12.2015
Ionel Onet pri Libroservaj novaĵoj dum la 43-a Malferma Tago (2015)
Tradicia programero inaŭgura al la 43-a Malferma Tago de la Centra Oficejo en Roterdamo la 28-an de novembro 2915 estis la gvidata de Ionel Onet “Libroservaj novaĵoj”. El la elsendo 02.12.2015 – 10’58”
Dr-o Maciej Jaskot diskutas pri sia laboro kiel akademia instruisto de la hispana lingvo
Post la somera-aŭtuna paŭzo ni denove renkontiĝas kun nia redakcia kolego dr-o Maciej Jaskot, kiu rakontas pri kelkaj lastatempaj eventoj ligitaj kun lia laboro de akademia instruisto pri la hispana lingvo kaj interesaj sciencistaj renkontiĝoj en Hispanio, Germanio kaj Usono, kiujn li partoprenis. El la elsendo 10.11.2015
Peter Baláž pri la unua LKK-kunsido prepare al la 101-a Universala Kongreso
Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidanto de LKK de la 101-a UK en Nitro, Peter Baláž, kun kiu ni interparolas pri la unua LKK-kunsido okazinta fine de oktobro en la venontjara UK. El la elsendo 30.10.2015
Interparolo kun Suso Moinhos reference al Arkones (2015)
Referencante al renkontiĝoj dum la nunjaraj ARKONES-tagoj ni interparolas kun nia aŭskultanto, studento de Interlingvistikaj Studoj, kunredaktanto de „Beletra Almanako” kaj poeto, Suso Moinhos el Galegio. El la elsendo 20.10.2015
Stano Marĉek pri Slovaka E-Federacio kaj laboroj por la 101-a UK en Nitro
Nia antaŭmikrofona gasto estas Stano Marĉek, la prezidanto de la Slovaka E-Federacio. Ni interparolas pri la forto de la asocio invitinta la 101-an Universalan Kongreson al Nitro kaj pri la jam entreprenitaj ĉi-rilataj laboroj. El la elsendo 20.10.2015
D-ino Věra Barandovská-Frank pri la Interlingvistikaj Studoj kaj studentoj (aŭtuno 2015)
La lasta Arkones denove estis la okazo por renkontiĝi i.a. kun studentoj kaj prelegantoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Kun Věra Barandovská-Frank el Germanio, kunlaboranta kun Ilona Kouthny kaj A. Mickiewicz-Universitato ekde la komenco ni interparolas pri la aŭtuna sesio kaj talentaj studenoj. El la elsendo 13.10.2015
Tobiasz Każmierski pri Arkones (2015) kaj iom el ties muziko
Kun Tobiasz Każmierski el Pollando/Nederlando ni retrorigardas al la programo de la nunjara eldono de ARKONES-2015 kun specimena prezento de la pola kanzono de Seweryn Krajewski kaj la grupo Ruĝaj Gitaroj el la koncerta programo de Ĵomart kaj Nataŝa. El la elsendo 02.10.2015
D-ino Ilona Kouthny pri Interlingvistikaj Studoj (aŭtuno 2015)
Kun doktorino Ilona Kouthny ni retrorgardas al la aŭtuna sesio de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, kiujn partoprenis 20 studentoj el diversaj landoj – kelkfoje kontribuinte al la programo de Artaj Konfrontoj en Esperanto, ARKONES. El la elsendo 29.09.2015
Interparolo kun Małgosia Komarnicka pri – interalie – planata evento en Vroclavo (2016)
Kun Małgosia Komarnicka ni interparolas pri la planata por la venonta jaro evento Kultura E-Semajno, okazonta pararale kun IJK en Vroclavo, kiam tiu ĉi tiu urbo estos Eŭropa Ĉefurbo de Eŭropo. Pli da atento ni donas al la sukcesa rolado de nia interparolantino en la spektaklo “Ursula” kiu furoris dum la Lilla UK kaj baldaŭ rigardos ĝin partoprenantoj de ARKONES 2015 (25-27.09.2015). El la elsendo 19.09.2015