Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

D-ino Věra Barandovská-Frank pri la Interlingvistikaj Studoj kaj studentoj (aŭtuno 2015)

La lasta Arkones denove estis la okazo por renkontiĝi i.a. kun studentoj kaj prelegantoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Kun Věra Barandovská-Frank el Germanio, kunlaboranta kun Ilona Kouthny kaj A. Mickiewicz-Universitato ekde la komenco ni interparolas pri la aŭtuna sesio kaj talentaj studenoj. El la elsendo 13.10.2015

Interparolo kun Małgosia Komarnicka pri – interalie – planata evento en Vroclavo (2016)

Kun Małgosia Komarnicka ni interparolas pri la planata por la venonta jaro evento Kultura E-Semajno, okazonta pararale kun IJK en Vroclavo, kiam tiu ĉi tiu urbo estos Eŭropa Ĉefurbo de Eŭropo. Pli da atento ni donas al la sukcesa rolado de nia interparolantino en la spektaklo “Ursula” kiu furoris dum la Lilla UK kaj baldaŭ rigardos ĝin partoprenantoj de ARKONES 2015 (25-27.09.2015). El la elsendo 19.09.2015

Petro Baláž pri la Ekonomia Forumo (2015) kaj Esperanto-stando tie

Kun Petro Baláž el Slovakio,  ni interparolas pri la finiĝinta lastĵaŭde (10.09.2015) grava evento en la centra-orienta Eŭropo, kiu la 25-an fojon venigis politikistojn, ekonomikiistojn, ekspertojn, homojn de la kultura mondo kaj ĵurnalistojn al la sudpola kuracloko Krynica. De 10 jaroj laŭvice sian standon kadre de la Ekonomia Forumo, kiel la unusola neregistara organizo havas Eŭropa E-Unio dank’ al la subteno i.a. de UEA kaj ESF. El la elsendo 13.09.2015

Interparolo kun Tali Wandel pri movoarto eŭritmio

Tradicie en la kongresa programo Kleriga Lundo eblis konatiĝi kaj kleriĝi pri la plej diversaj temoj. La unuan temblokon malfermis la programero de Tali Wandel pri Eŭritmio. Enkondukon al la temo scivolemuloj povis trovi en la 1-a numero de la Kongresa Numero. „Kiel eblas kultivi vian aŭskultadon kaj komunikadon inter si mem, grupo da homoj kaj la mondo samtempe? Tra prelego kaj fizika praktiko de la movoarto eŭritmio, ni esploru kiel estado de la diversaj artoj kultivas la arton esti homo kune kaj la unika individuo, kiu ĉiu el ni estas. Eŭritmio estas movoarto, kiu videbligas la paroladon kaj kantadon”. Pri tiu temo kun Tali Wandel interparolis Milada SzwedoEl la elsendo 25.08.2015