Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Clay Magalhães pri la aktuala stato de laboroj ĉirkaŭ la 101-a UK (Nitro, 2016)

Kun Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães el la Centra Oficejo de UEA ni interparolas pri aktuala stato de laboroj ĉirkaŭ la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro. La plej grava informo estas, ke tre baldaŭ estos disponigita fizike la Dua Bulteno. Post nia interparolo ĝi jam aperis interrete: http://uea.org/pdf/ DuaBulteno2016.pdf  El la elsendo 12.02.2016 – 8’54” 

D-ro Maciej Jaskot pri la 6-a eldono de la lingvokonkurso Hispana Olimpiko

Kun d-ro Maciej Jaskot  en Varsovio ni renkontiĝas antaŭmikrofone por retrorigardi al la 6-a eldono de la konkurso pri la hispana lingvo, la tn. Hispana Olimpiko. Nunjare ĝi logis pli da rivalantoj, kies entuziasmo pri la hispana lingvo kaj kulturo estas nekompareble pli alta ol de studentoj de la hispana filologio. El la elsendo 08.02.2016 – 4’27”

Jorma Ahomäki pri legado kaj analizado de Esperanto-literaturo

Lige kun la  nunjara Zamehof-Tago, solenata ankaŭ kiel Tago de la E-libro ni interparolas kun Jorma Ahomäki el Finnlando pri lia hobio legi kaj analizi E-literaturon. Kiel ekzemplo en nia interparolo servas la romano “Sep fratoj” de Aleksis Kivi, kiun nia interparolanto havas en la tradukoj esperanta, sveda, estona kaj angla.  El la elsendo 15.12.2015 – 10’04”

Interparolo kun Osmo Buller pri la Malferma Tago (2015) de la CO de UEA

Kun Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA en Roterdamo, Nederlando  ni interparolas reference al la lastsabata Malferma Tago de la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝi estis la lasta en lia nuna posteno.  La temo estas la historio de la tagoj kaj ilia etoso, kelkaj programeroj de la lastsabata 43-a tago kun aparta konsidero de programeroj, al kiuj Osmo Buller mem kontribuis. Tio estis  la prelego “Nieuwe Binnenweg en bildoj” kaj ferma horo de la tago “Osmo Buller respondas”. El la elsendo 02.12.2015