Antaŭ la mikrofono
D-ro Maciej Jaskot pri la 6-a eldono de la lingvokonkurso Hispana Olimpiko
Kun d-ro Maciej Jaskot en Varsovio ni renkontiĝas antaŭmikrofone por retrorigardi al la 6-a eldono de la konkurso pri la hispana lingvo, la tn. Hispana Olimpiko. Nunjare ĝi logis pli da rivalantoj, kies entuziasmo pri la hispana lingvo kaj kulturo estas nekompareble pli alta ol de studentoj de la hispana filologio. El la elsendo 08.02.2016 – 4’27”
D-ro Maciej Jaskot pri la signifo de parola lingvo en la lernado de la fremdaj lingvoj
La hodiaŭa interparolo de Barbara Pietrzak kun d-ro Maciej Jaskot rilatas al la signifo de parola lingvo en la lernado de la fremdaj lingvoj kaj al kelkaj ekzemploj, kiel la E-elsendoj de Pola RetRadio servas por la altigado de la lingvokono. El la elsendo 26.01.2016 – 11’25”
Marek Blahuš pri pri siaj aktualaj laboroj kaj sia 12-jara esperantista aktivado
Inter la antaŭmikrofonaj gastoj de nia Redakcio dum la 100-a UK en Lillo estis ankaŭ Marek Blahuš el Ĉeĥio informante pri siaj aktualaj laboroj kaj sia 12-jara esperantista aktivado. El la elsendo 15.01.2016 – 4’33”
Prof. Humphrey Tonkin parolas dum la 38-a Esperantologia Konferenco
Dum la Lilla UK, kadre de la 38-a Esperantologia Konferenco dediĉita al 40 jaroj de Esperantologio inter la paroladintoj troviĝis profesoro Humphrey Tonkin el Usono. El la elsendo 12.01.2016 – 15’38”
Uriel Gurdián pri la Esperanto-movado en Nikaragvo
Kun Uriel Gurdián el Nikaragvo ni interparolas pri la historio, la nuna stato, progresoj kaj planoj de la E-movado en ĉi tiu lando, kiu entreprenis klopodojn fariĝi la laŭvica LA de UEA. El la elsendo 25.12.2015 – 9’15”
Jorma Ahomäki pri legado kaj analizado de Esperanto-literaturo
Lige kun la nunjara Zamehof-Tago, solenata ankaŭ kiel Tago de la E-libro ni interparolas kun Jorma Ahomäki el Finnlando pri lia hobio legi kaj analizi E-literaturon. Kiel ekzemplo en nia interparolo servas la romano “Sep fratoj” de Aleksis Kivi, kiun nia interparolanto havas en la tradukoj esperanta, sveda, estona kaj angla. El la elsendo 15.12.2015 – 10’04”
Interparolo kun Osmo Buller pri la Malferma Tago (2015) de la CO de UEA
Kun Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA en Roterdamo, Nederlando ni interparolas reference al la lastsabata Malferma Tago de la Centra Oficejo en Roterdamo. Ĝi estis la lasta en lia nuna posteno. La temo estas la historio de la tagoj kaj ilia etoso, kelkaj programeroj de la lastsabata 43-a tago kun aparta konsidero de programeroj, al kiuj Osmo Buller mem kontribuis. Tio estis la prelego “Nieuwe Binnenweg en bildoj” kaj ferma horo de la tago “Osmo Buller respondas”. El la elsendo 02.12.2015
Ionel Onet pri Libroservaj novaĵoj dum la 43-a Malferma Tago (2015)
Tradicia programero inaŭgura al la 43-a Malferma Tago de la Centra Oficejo en Roterdamo la 28-an de novembro 2915 estis la gvidata de Ionel Onet “Libroservaj novaĵoj”. El la elsendo 02.12.2015 – 10’58”
Dr-o Maciej Jaskot diskutas pri sia laboro kiel akademia instruisto de la hispana lingvo
Post la somera-aŭtuna paŭzo ni denove renkontiĝas kun nia redakcia kolego dr-o Maciej Jaskot, kiu rakontas pri kelkaj lastatempaj eventoj ligitaj kun lia laboro de akademia instruisto pri la hispana lingvo kaj interesaj sciencistaj renkontiĝoj en Hispanio, Germanio kaj Usono, kiujn li partoprenis. El la elsendo 10.11.2015
Peter Baláž pri la unua LKK-kunsido prepare al la 101-a Universala Kongreso
Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidanto de LKK de la 101-a UK en Nitro, Peter Baláž, kun kiu ni interparolas pri la unua LKK-kunsido okazinta fine de oktobro en la venontjara UK. El la elsendo 30.10.2015