Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

D-ro Maciej Jaskot pri tri majaj konferencoj (2017) kiujn li partoprenis

Nia antaŭmikrofona gasto, redakcia kolego, d-ro Maciej Jaskot dividas impresojn pri tri majaj konferencoj (2017), kiujn li partoprenis  en la polaj Bialistoko kaj Lublino kaj en la bulgara Sofio. Ili i.a. spegulas la problemojn de la lingvoinstruado en Pollando kaj informas pri lia interesa pola-bulgara kunlaboro en la pola-ukraina scienca kolektivo. El la elsendo 30.05.2017 – 10’34”

Ludu

Martin Strid pri ĉendanco

En nia antaŭmikrofona renkontiĝo ni interparolas kun sveda esperantisto, populariganto de ĉendanco, Martin Strid, kiu en nia elsendo kantas por ni ĉendancon dediĉitan al D-ro Esperanto, samtempe klarigante kial ĉendanco populariĝu en la E-komunumo. Por informiĝi pli konsultu la paĝon: http://tretis.tone.se/pag.php?jen&lng=eo
El la elsendo 23.05.2017 – 6’54”

Ludu

Interparolo kun d-ro Vilmos Benczik

La interparolo kun d-ro Vilmos Benczik el Hungario okazas marĝene de du liaj artikoloj el la eldonita pasintjare en Budapeŝto libro „Pri natureco kaj artefariteco de lingvoj  kaj aliaj studoj”. La okazo por la antaŭmikrofona renkontiĝo estis la februaraj Interlingvistikaj Studoj en Poznano. El la elsendo 16.05.2017 – 12’00”

Ludu

Veronika Poór pri la nova retejo de UEA

Antaŭ nia mikrofono ni gastigas Veronika Poór, la Ĝeneralan Direktoron de la CO en Rotterdamo, ĉi-foje por interparoli pri la nova retejo de UEA, pri kio kelkajn aktualaĵojn eksciis la partoprenantoj de la lasta Malferma Tago en Rotterdamo. El la elsendo 12.05.2017 – 8’08”

Ludu

D-ro Maciej Jaskot kaj lia laboro en Pola Radio kaj Pola RetRadio

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot referencas al la 58-jariĝo de la unua profesia E-Redakcio en la historio de E-radiofonio, kreiĝinta en la strukturo de Pola Radio. Red. Maciej Jaskot  venis al ĝi jam en ĝia lasta fazo, sojle de la transformiĝo de la publika programo al la podksta Pola RetRadio. El la elsendo 04.04.2017 – 9’52”

Ludu

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pri la revuo Esperanto – papera kaj reta

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, la novaj redaktoroj de la revuo „Eperanto” estas niaj antaŭmikrofonaj gastoj. Interparolante kun ili pasintsemajne ni demandis pri iliaj redaktaj planoj kaj ambicioj. Ni interparolis ankaŭ pri la papera (pdf-formata) kaj la reta eldonoj de la revuo kaj pri la aprila numero jam de ili redaktita. El la elsendo 21.03.2017 – 7’10”

Ludu

Michela Lipari pri eventoj en Italio okaze de la 100-a mortodatreveno de d-ro Zamenhof

Jam post unu monato, la 14-an de aprilo 2017 pasos la 100-a mortodatreveno de la lingvokreinto, Ludoviko Zamenhof. La datreveno aŭspiciita de Unesko estas solenata i.a. en la tuta E-komunumo. Nia hodiaŭa gasto, estas la prezidantino de Itala E-Federacio, Michela Lipari, kun kiu ni interparolas pri eventoj kaj planoj ligitaj kun la Jaro en Italio. El la elsendo 14.03.2017 – 9’40”

Ludu

Clay Magalhães pri la Dua Bulteno de la 102-a UK en Seulo

Fine de februaro aperis en la reta versio la Dua Bulteno de la 102-a UK en Seulo, kiu baldau atingos kongresanojn. Fine de marto finiĝas la 2-a favorpreza aliĝperiodo. Ambaŭ motivoj estas kaŭzo por gastigi antaŭ nia mikrofono la Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay Magalhães. Ni interparolas pri plej gravaj informoj aperintaj en la Bulteno kaj kelkaj lastmomentaj aktualaĵo. El la elsendo 07.03.2017 – 12’41”

Ludu