Novaĵoj

Ambasadoroj de la Pola Historio 2026

Enretigita de: | Nov 10, 2026 | Novaĵoj | Skribu komenton.

Ambasadoro de la Pola Historio estas honora distingo lanĉita komence de 2009 laŭ la decido de la prezidanto de la Instituto pri Nacia Memoro. Ricevas ĝin personoj kaj institucioj aparte meritiĝintaj por disvastigi la historion de la pola nacio. Inter la laŭreatoj troviĝas poloj, poldevenuloj vivantaj eksterlande kaj eksterlandanoj, kiujn ligas amo al la historio de Pollando kaj al poloj, flegado de la pola historia memoro, profundigado kaj popularigado de la plej nova historio de Pollando kaj malkaŝado de forgesitaj faktoj kaj personoj meritiĝintaj por la pola nacio.
La 4-an de novembro 2026 en la varsovia Palaco de la Respubliko estis enmanigitaj pliaj premioj „Ambasadoro de la Pola Historio“, per kiuj estis distingitaj i.a. personoj aktivantaj en Argentino, Danlando, Italio kaj Usono.
Inter la laŭreatoj troviĝas la Pola Biblioteko, kies patrono estas Ignacy Domeyko en Buenos Aires, Argentino. Ĝi kolektas librojn, fotojn kaj dokumentojn pri la sortoj de la pola elmigrintaro, organizas ekspoziciojn, gvidas la instruadon de la pola lingvo kaj eldonas sciencajn publikaĵojn. La nunjara laŭreato fariĝis krome profesoro Thomas Wegener Friis, dana historiisto okupiĝanta i.a. pri la historio de sekretservo kaj kontraŭ-sekretservo kaj kune kun la Pola Instituto organizas internaciajn konferencojn „Need to Know“. Maria Radożycka, la tria laŭreato de la titolo Ambasadoro de la Pola Historio de 25 jaroj proksimigas la historion de Pollando en Italio. Apartan atenton en ŝia laboro okupas la sortoj de soldatoj el la 2-a Pola Korpuso (la 2-a mondmilito). La kvara ambasadoro en la nunjara eldono fariĝis Edward Reid, usona populariganto de la pola historio, establinto de la portalo PolishTruth.com. En siaj anglalingvaj publikaĵoj li proksimigas polan historian perspektivon, informante pri polaj spertoj dum la 2-a mondmilito, pri la historio de la pola konspira ŝtato kaj pri krimoj de totalismaj reĝimoj. La kvina titolo Ambasadoro de la Pola Historio estis atribuita al la organizaĵo Videofact – International Documentary Press establita de Marian Farynarz. Ĝi de 40 jaroj dokumentas la vivon de la pola kolonio en Usono kaj de la pola sendependiga enmigrintaro. Lia arkivo kun ĉ. 5 horoj da registraĵoj estis kopie transdonita al la pola Instituto pri la Nacia Memoro.

El la elsendo 10.11.2026. Legas Barbara – 03′ 41″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj