Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1511-a E_elsendo el la 10.11.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la rerigardo al historiaj datoj – ni informas pri la nunjaraj distingitoj per la titolo „Ambasadoroj de la Pola Historio” kaj laŭ datumoj de Eurostat pri la malkreskanta konsumado de drinkaĵoj en 2025.
• Antaŭtage de la pola Nacia Festo de Sendependeco ni memorigas la E-version de la patriota amkanto el la periodo de la 1-a mondmilito „Mia rozmareno”, eksplikante ĝian signifon.
• La 11-an de novembro multaj polaj viroj solenas la nomtagon de s-ta Marteno, kiel tagon de sia persona festo. La tago de s-ta Marteno de kelka tempo estas aparte solenata en Poznano. Pri tiu kutimo – nun imitata en aliaj urboj – ni informas sekve. La plia informo ankaŭ ligiĝas kun Poznano kaj ĝiaj sanktmartenaj kornokukoj, kiuj nun populariĝas en la tuta lando. Ilin prezentas nia programakompana foto kun referenco al la Tago de Sendependeco.
• En nia sciencbultena informo ni parolas pri la lanĉita nunsemajne Centro Oxford-Poland, kiu evoluigos sciencan kaj akademian kunlaboron.
• Kaj en la fino ni informas pri lanĉo de premio por E-poezio Miguel Fernández. Detaloj troveblaj ĉe https://www.herreradelduque.com/.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

