Antaŭ la mikrofono
Barbara Pietrzak kaj Maciek Jaskot diskutas pri la 101-a UK en Nitro ĵus post ĝia finiĝo
La retrorigarda, freŝrigarda interparolo de Barbara kaj Maciek estis surbendigita nur kelkajn horojn post la Solena Fermo de la 101-a UK en Nitro. Maciek dividas kelkajn siajn impresojn pri la kongresa raporta laboro kaj kelkaj kongresaj programeroj. El la elsendo 16.08.2016 – 6’15”
Interparolo kun Robin van der Vliet, prizorganto de telegramo.org
Pri telegramo.org ni interparolis kun Chuck Smith en unu el niaj kongresaj raportoj. Hodiaŭ nia ĉefparolanto estas Robin van der Vliet la kunadministranto de la diskutejo, kiu i.a. malkaŝas tion, kiel ellerninte la lingvon antaŭ unu jaro pere de Duolingo li nun eniris la E-komunumon. Kun Robin kaj Chuck ni renkontiĝis dum la postekskursa pikniko, kio ebligis ne sole interparolon, sed ankaŭ registron de la grupo Pola RetRadio en telegramo.org. El la elsendo 16.08.2016 – 4’25”
Paul Gubbins en interparolo registrita dum la Jokohama UK (2007)
La 6-an de augusto mortis konata brita verkisto, ĵurnalisto i.a. redaktoro de Brita Esperantisto, direktoro de literatura sekcio de Akademio de Esperanto Paul Gubbins. El nia arkivo ni memorigas historian interparolon surbendigitan dum la Jokohama UK (2007), en kiu ni interparolas pri liaj planoj ligitaj kun la ĵusa tiam membriĝo en la Akademio, graveco de parola lingvo en lia verkado kaj literaturaj temoj en lia samjara NASK-kurso; El la elsendo 09.08.2016 – 11’45”
Interparolo kun Chuck Smith pri telegramo.org
Chuck Smith estas unu el la plej konataj esperantistoj de juna/meza generacio, kiu enorme kontribuis al disvastigo de Esperanto en la Interreto. En 2001 preskaŭ tuj post la esperantistiĝo li fondis la Vikipedion en Esperanto. En 2015 li estris teamon kiu preparis la angla-Esperantan kurson ĉe la lingvolerna retejo Duolingo, kie post unu jaro Esperanton eklernis pli ol 400 mil personoj. La temo de nia interparolo estas la plej nova furoraĵo telegramo.org. Tie ĉi ekzistas jam grupo Pola RetRadio https://telegram.me/joinchat/Dlrubz7AslXuSQc65oqQeg
El la elsendo 05.08.2016 – 7’45”
D-ro Ulrich Lins pri la persekutataj E-movado kaj esperantistoj en totalismaj reĝimoj
Marĝene de tre sukcesa Aŭtora Duonhoro de d-ro Ulrich Lins dediĉita al plene reviziita eldono de La danĝera lingvo reference al fontoj konsulteblaj nur post la germana unuiĝo kaj malkomponiĝo de Sovetunio en nia antaŭmikrofona interparolo ni koncentriĝas pri la fontoj de lia interesiĝo pri la persekutataj E-movado kaj esperantistoj en totalismaj reĝimoj, kiel nazia Germanio kaj stalinisma Rusio. La sondokumento aŭdiĝis kadre de nia sonraporto el Nitro el la 29.07.2016 – 5’41”
Prof. Federico Gobbo kaj d-ro Renato Corsetti en sonraporto el Nitro
La ciklon de 15 Aŭtoraj Duonhoroj en Nitro inaŭguris dimanĉe tiu de prof-o Federico Gobbo, kiu prezentis la Festlibron honore al d-ro Renato Corsetti, „Federico Gobbo (red / acd / ed). Lingua, politica, cultura: Serta gratulatoria in honorem Renato Corsetti”. Tuj post la solenaĵo antaŭ nia mikrofono gastis profesoro Gobbo kaj ankaŭ d-ro Corsetti. La sondokumento aŭdiĝis kadre de nia sonraporto el Nitro el la 26.07.2016 – 7’56”
Prof. Amri Wandel pri la riĉa scienca programo en la 101-a UK en Nitro
En interparolo kun prof. Amri Wandel el Israelo ni proksimigas la riĉan sciencan programon de la 101-a UK en Nitro. El la elsendo 20.07.2016 – 9’01”
Povilas Jegorovas pri la 52-aj Baltaj E-Tagoj (2016)
La unusemajna BET (03-10.07.2016) nunjare estis rekorda, se temas pri la nombro de la partoprenantoj, aparte bunta rilate klerigan oferton kun amaso da prelegoj kaj prelegserioj kadre de la Somera Universitato, ĉiunivelaj – bazaj, progresigaj, paroligaj lingvokusoj, enorme riĉa kultura programo kun teatraĵo, de Saŝa Pilipović kaj Georgo Handzlik, koncertoj de litovaj folkloraj ensembloj kaj instruista koruso La Nigra Rozo, de Jerzy Dobrzyński, JoMo, Mikaelo Bronŝtejn, Ĵomart kaj Nataŝa, Sepa kaj Asorti kaj fine libera scenejo. Pri la 52-aj Baltaj E-Tagoj ni interparolas kun ĝia ĉeforganizanto, la prezidanto de Litova E-Asocio, – Povilas Jegorovas. El la elsendo 15.07.2016 – 12’04”
Interparolo kun Clay Magalhães pri la lastaj preparoj al la 101-a UK en Nitro
Nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu en spontana interpaprolo ĉe la Bratislava bustacio Barbara interŝanĝas opiniojn pri la lastaj preparoj al la 101a UK en Nitro fone de la lasta vastdimensia LKK-kunsido en la kongresurbo. El la elsendo 24.06.2016 – 9’18”
Petro Bálaž kaj Dorota Rodzianko pri preparoj por 101-a UK en Nitro
Niaj antaŭmikrofonaj gastoj estas LKK-anoj de la 101-a UK en Nitro, Petro Bálaž kaj Dorota Rodzianko, kun kiuj ni renkontiĝis lastsemajnfine dum la vasta LKK-kunsido en la kongresurbo. (Jen pri la UK post kiam ĝi okazis: UK en Nitro. ) El la elsendo 21.06.2016 – 6’21”