Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

D-ro Maciej Jaskot kaj lia laboro en Pola Radio kaj Pola RetRadio

Nia hodiaŭa antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot referencas al la 58-jariĝo de la unua profesia E-Redakcio en la historio de E-radiofonio, kreiĝinta en la strukturo de Pola Radio. Red. Maciej Jaskot  venis al ĝi jam en ĝia lasta fazo, sojle de la transformiĝo de la publika programo al la podksta Pola RetRadio. El la elsendo 04.04.2017 – 9’52”

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pri la revuo Esperanto – papera kaj reta

Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, la novaj redaktoroj de la revuo „Eperanto” estas niaj antaŭmikrofonaj gastoj. Interparolante kun ili pasintsemajne ni demandis pri iliaj redaktaj planoj kaj ambicioj. Ni interparolis ankaŭ pri la papera (pdf-formata) kaj la reta eldonoj de la revuo kaj pri la aprila numero jam de ili redaktita. El la elsendo 21.03.2017 – 7’10”

Michela Lipari pri eventoj en Italio okaze de la 100-a mortodatreveno de d-ro Zamenhof

Jam post unu monato, la 14-an de aprilo 2017 pasos la 100-a mortodatreveno de la lingvokreinto, Ludoviko Zamenhof. La datreveno aŭspiciita de Unesko estas solenata i.a. en la tuta E-komunumo. Nia hodiaŭa gasto, estas la prezidantino de Itala E-Federacio, Michela Lipari, kun kiu ni interparolas pri eventoj kaj planoj ligitaj kun la Jaro en Italio. El la elsendo 14.03.2017 – 9’40”

Clay Magalhães pri la Dua Bulteno de la 102-a UK en Seulo

Fine de februaro aperis en la reta versio la Dua Bulteno de la 102-a UK en Seulo, kiu baldau atingos kongresanojn. Fine de marto finiĝas la 2-a favorpreza aliĝperiodo. Ambaŭ motivoj estas kaŭzo por gastigi antaŭ nia mikrofono la Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay Magalhães. Ni interparolas pri plej gravaj informoj aperintaj en la Bulteno kaj kelkaj lastmomentaj aktualaĵo. El la elsendo 07.03.2017 – 12’41”

D-ro Maciej Jaskot pri „Opera Rara” kaj pliaj artaj temoj

En interparolo kun nia redakcia kolego, Maciej Jaskot – ni traktas kulturan temaron.  Li rakontas pri la menciita de ni festivalo „Opera Rara” en Krakovo, kiun li partoprenis kaj pri sia prelego en unu el la varsoviaj salonoj de elektronika muziko, libro kaj gazetaro, la t.n. Empik pri historio laŭ ŝatataj pentraĵoj de la hispana arto, pri baldaŭa trarigardo de hispanlingvaj filmoj en Varsovio.  El la elsendo 24.02.2017 – 7’55”

Interparolo kun Irmi Haupenthal memore al la edzo, Reinhard Haupenthal

La 17-an de februaro pasas la 72-a naskiĝdatreveno de konata, renoma zamenhofologo kaj esperantologo, la mortinta pasintjare, Reinhard Haupenthal.  Antaŭ nia mikrofono ni interparolas tiuokaze kun lia edzino Irmi Haupenthal pri la aktuale frontataj taskoj, pri iuj liaj faritaĵoj kaj planoj. Ni bedaŭras pro la ne tro bona teknika kvalito de la skajpa registro. El la elsendo 17.02.2017 – 15’13”

Interparolo kun prof. Ilona Koutny (februaro 2017)

Hodiaŭ gastas antaŭ nia mikrofono prof. Ilona Koutny kun kiu ni interparolis en Poznano en la daŭro de la februara sesio de la Interlingvistikaj Studoj, i.a. okaze de la Simpozio pri la Lernanto en la lingvolerna procezo. Komence, Barbara transdonas siajn kondolencojn kaj tiujn de la geaŭskultantoj pri la morto de la edzo de Ilona Koutny, Zbigniew Galor, El la elsendo 10.02.2017 – 8’59”

Intervjuo kun Suso Moinhos pri verkoj liaj kaj aliaj temoj

La literaturaj temoj eĥiĝas en nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun Suso Moinhos el Hispanio, kun kiu renkontiĝinte en Poznano lige kun la lasta interlingvistika sesio kaj Arkones-2016 ni povis i.a. paroli pri lia eldonita tiujare poezivolumo „Laminarioj” kaj laborstato pri „Memoraĵoj de kampara knabo” la tradukita de li verko de Xosé Neira Vilas. Ĉi-lasta aperas komence de 2017 en la eldonejo Mondial. El la elsendo 10.01.2017 – 13’20”