Antaŭ la mikrofono
Prof-ino Ilona Koutny pri la Interlingvisitikaj Studoj (2017)
Nia nunsemajna, marda antaŭmikrofona gasto estas profesorino Ilona Koutny, kun kiu ni interparolas pri la septembraj eventoj disvolviĝontaj ĉirkaŭ la solenota 20-jariĝo de la Interlingvisitikaj Studoj. I.a. temas pri la 4-a Internacia Simpozio al kiu eblas aliĝi ĝis la 25-a de junio kaj komenciĝonta en septembro laŭvica 3-jara kursaro de Interlingvistikaj Studoj. El la elsendo 20.06.2017 – 12’37”
Tonjo del Barrio pri aktivadoj lige kun la Zamenhof-Jaro (2017)
En la hodiaŭa programo, la 13-an de junio 2017 ni gastigas la prezidanton de Hispana E-Federacio, Tonjo del Barrio, kun kiu ni interparolas pri la aktivadoj lige kun la daŭranta Zamenhof-Jaro, kiuj i.a. speguliĝos en la programo de la baldaŭa landa Kongreso en Tortuelo. Ni esprimas bedaŭron por ne tre kvalita teknike nivelo de la skajpa surbendigo. El la elsendo 13.06.2017 – 11’40”
D-ro Maciej Jaskot pri tri majaj konferencoj (2017) kiujn li partoprenis
Nia antaŭmikrofona gasto, redakcia kolego, d-ro Maciej Jaskot dividas impresojn pri tri majaj konferencoj (2017), kiujn li partoprenis en la polaj Bialistoko kaj Lublino kaj en la bulgara Sofio. Ili i.a. spegulas la problemojn de la lingvoinstruado en Pollando kaj informas pri lia interesa pola-bulgara kunlaboro en la pola-ukraina scienca kolektivo. El la elsendo 30.05.2017 – 10’34”
Martin Strid pri ĉendanco
En nia antaŭmikrofona renkontiĝo ni interparolas kun sveda esperantisto, populariganto de ĉendanco, Martin Strid, kiu en nia elsendo kantas por ni ĉendancon dediĉitan al D-ro Esperanto, samtempe klarigante kial ĉendanco populariĝu en la E-komunumo. Por informiĝi pli konsultu la paĝon: http://tretis.tone.se/pag.php?jen&lng=eo
El la elsendo 23.05.2017 – 6’54”
Interparolo kun Stela Besenyei-Merger pri Pasporta Servo
Nia antaŭmikrofona gasto hodiaŭ estas la renkontita dum la aprila Malferma Tago en Roterdamo, Stela Besenyei-Merger, la redaktorino de la presita versio de la Pasporta Servo 2017. El la elsendo 19.05.2017 – 7’19”
Interparolo kun d-ro Vilmos Benczik
La interparolo kun d-ro Vilmos Benczik el Hungario okazas marĝene de du liaj artikoloj el la eldonita pasintjare en Budapeŝto libro „Pri natureco kaj artefariteco de lingvoj kaj aliaj studoj”. La okazo por la antaŭmikrofona renkontiĝo estis la februaraj Interlingvistikaj Studoj en Poznano. El la elsendo 16.05.2017 – 12’00”
Veronika Poór pri la nova retejo de UEA
Antaŭ nia mikrofono ni gastigas Veronika Poór, la Ĝeneralan Direktoron de la CO en Rotterdamo, ĉi-foje por interparoli pri la nova retejo de UEA, pri kio kelkajn aktualaĵojn eksciis la partoprenantoj de la lasta Malferma Tago en Rotterdamo. El la elsendo 12.05.2017 – 8’08”
Clay Magelhães pri la preparstato de la 102-a UK en Seulo
En nia nunsemajna vendreda programo ni gastigas Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay Magelhães kuntekste kun la 102-a UK en Seulo, Koreio, al kiu aliĝis jam 1042 personoj el 61 landoj. El la elsendo 05.05.2017 – 8’08”
D-ro Maciej Jaskot kaj lia laboro en Pola Radio kaj Pola RetRadio
Nia hodiaŭa antaŭmikrofona renkontiĝo kun Maciej Jaskot referencas al la 58-jariĝo de la unua profesia E-Redakcio en la historio de E-radiofonio, kreiĝinta en la strukturo de Pola Radio. Red. Maciej Jaskot venis al ĝi jam en ĝia lasta fazo, sojle de la transformiĝo de la publika programo al la podksta Pola RetRadio. El la elsendo 04.04.2017 – 9’52”
Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova pri la revuo Esperanto – papera kaj reta
Dima Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, la novaj redaktoroj de la revuo „Eperanto” estas niaj antaŭmikrofonaj gastoj. Interparolante kun ili pasintsemajne ni demandis pri iliaj redaktaj planoj kaj ambicioj. Ni interparolis ankaŭ pri la papera (pdf-formata) kaj la reta eldonoj de la revuo kaj pri la aprila numero jam de ili redaktita. El la elsendo 21.03.2017 – 7’10”