Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Intervjuo kun Viktor Lagutin

Nia antaŭmikrofona gasto estas Viktor Lagutin el Rusio, kiu ekde novembro 2018 estas E-volontulo en Bjalistoko. Pri lia laboro tie, akiritaj spertoj, sed ankaŭ esperantistiĝo kaj pliaj planoj ni interparolas antaŭmikrofone. El la elsendo 30.04.2019 – 8’41”

Ludu

Interparolo kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski

Nur post kelkaj tagoj (14.04) ni omaĝos la laŭvican mortodatrevenon de Ludoviko Zamenhof. Apartan programon kun malkovro de la skulptaĵo de juna Zamenhof oni pretigis en Bjalistoko. Tio ĉi – sed ne nur tio – estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski. El la elsendo 09.04.2019 – 9’29”

Ludu

Intervjuo kun Gijom’ Armide

La lasta ARKONES en Poznano la unuan fojon en la koncerta programo gastigis francan esperantiston kaj kanzoniston Gijom’ Armide. Lia koncerto estis bonvenigita tre entuziasme kaj por nia redakcio estis la okazo inviti lin antaŭ nian mikrofonon, el kio sekvis nia antaŭmikrofona renkontiĝo, kiun eblas nomi lia intervjua portreto. El la elsendo 19.03.2019 -14’49”

Ludu

Spomenka Štimec kaj Esperanto kiel kultura heredaĵo

Kroatio estas la dua – post Pollando – lando, kiu sukcesis enmeti Esperanton en la nacian liston de la kultura heredaĵo de Unesko. Pri tiu sukceso kaj la vojo kondukinta al ĝi ni interparolas kun la prezidantino de Kroata E-Ligo, Spomenka Štimec.  El la elsendo 12.03.2019 -1 0’13”

Ludu

Interparolo kun Carlo Minnaja (februaro, 2019)

Nia antaŭmikrofona gasto estas  denaska esperantisto, longstaĝa akademiano, aŭtoro de „Historio de la Akademio de Esperanto” Carlo Minnaja. La interparolo estis surbendigita dum la Universala kongreso en Lisbono.

El la elsendo 26.02.2019 -1 7’00”

Ludu

Clay Magalhães pri la 104-a UK en Lahti

Nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu ni interparolas post la ĵusa apero de la reta Dua Bulteno de la 104-a UK en Lahti. El la elsendo 22.02.2019 – 7’06”

Ludu

D-ro Maciej Jaskot pri populara muzikfestivalo “Opera Rara”

La temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun nia redakcia kolego, Maciej Jaskot estas la nova formulo de la ĉiam pli populara muzikfestivalo “Opera Rara” okazinta inter la 31.01-17.02 en Krakovo (la suda Pollando). El la elsendo 19.02.2019 – 7’06”

Ludu

Clay Magalhães pri la loĝiga oferto kaj pli rilate la 104-an UK-on en Lahti

Nur jarduono dividas nin disde la plej grava ĉiujara e-ista evento, kiu en 2019 estas la 104-a UK en Lahtio, Finnlando. Tiuokaze nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães proksimiganta la plej gravajn informojn ligitajn kun la loĝiga oferto kaj – malkovrante premiere al niaj geaŭskultantoj –  informojn pri la  antaŭ- kaj postkongresa ekskursa ofertoj. El la elsendo 29.01.2019 – 8’16”

Ludu

Interparolo kun Paulo Pereira Nascentes

Ĉi-foje antaŭ nia mikrofono  gastas brazila E-poeto, Paulo Pereira Nascentes,  renkontita dum la pasintjara UK en Lisbono. Ni interparolas kun li kiel nia aŭskultanto, sed unuavice kiel portugallingva kaj E-lingva poeto klopodanta solvi la misteron kiel kreiĝas poezio. Sian dulingvan blogon li havas ĉe la adreso: https://www.paposnascentes.com El la elsendo 15.01.2019 – 10’42”

Ludu

Pri teknikaj problemoj ĉe Pola RetRadio dum decembro 2018

Dum la lastaj du semajnoj de decembro 2018 pro la teknikaj motivoj subite silentiĝis la voĉo de niaj E-elsendoj. Bonŝance ni sukcesis superi ilin por akurate bonvenigi la Novan Jaron 2019 la 1-an de januaro. Ni, tio signifas  nian redakcistabanon, Bruce Crisp el Kanado, kiu el Leterkesto el la 11-a de januaro klarigas tiujn neatendite aperintajn teknikajn problemojn.  El la elsendo 11.01.2019 – 10’33”

Ludu