Antaŭ la mikrofono
Evildea kaj Chuck Smith pri videoblogaĵoj
Antaŭ nia mikrofono ni interparolas kun konata jutuba videoblogisto, kunlaboranto de Amikumo, Evildea el Aŭstralio. Nian interparolon surbendigitan en Seulo asistas kaj intervenas Chuck Smith. La temo estas evidente tiu ĉi nova formato de la komunikado. El la elsendo 26.01.2018 – 8’02”
Interparolo kun Miguel Fernández
La gasto de nia programo estas Miguel Fernández, i.a. la prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA, kiun ni renkontis dum la varsovia Kulturlingva Festivalo organizita lige kun Zamenhof-Jaro. La renkontiĝo estis la okazo interparoli i.a. pri lia verkista/kantista laboro kaj pri la Belartaj Konkursoj de UEA. El la elsendo 16.01.2018 – 9’06”
Intervjuo kun prof. Nicolau Dols
La antaŭmikrofona gasto de nia marda programo estas fonetikisto profesoro Nicolau Dols el la Balearaj Insuloj, lekcianto de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano. Kun li ni interparolas pri lia fako, i.a. pri E-fonetiko, pri lia motivo aŭskulti la elsendojn de Pola RetRadio en Esperanto kaj lia poezia verkado. Dum la lasta eldono de Belartaj Konkursoj-2017 de UEA li akiris la unuan premion en la branĉo „poezio”. El la elsendo 09.01.2018 – 11’41”
Interparolo kun Mark Konijnenberg
Nia antaŭmikrofona gasto estas la nova volontulo de Bialistoka E-Societo el Nederlando, Mark Konijnenberg, kiu havis la okazon konatiĝi en la ĵusaj tagoj kun la polaj kristnaskaj tradicioj, sed nia interparolo ne rilatas al ĉi tiuj spertoj de nia gasto. El la elsendo 26.12.2017 – 5’55”
Clay Magalhães pri preparoj por la 103-a UK en Lisbono
Nur 10 tagoj restis ĝis la fino de la unua favorpreza aliĝperiodo al la 103-a UK en Lisbono. Tio estas okazo gastigi antaŭ nia mikrofono Konstantan Kongresan Sekretarion, Clay Magalhães, de kiu ni ekscias plej aktualajn informojn pri la preparoj al la kongreso en Lisbono. El la elsendo 22.12.2017 – 9’46”
Interparolo kun Krystyna Grochocka pri ŝia kontribuo al Esperanto-Sumoo
La 15-a de decembro estas delonge solenata ankaŭ kiel Tago de la E-libro. En tiu kunteksto ni gastigas antaŭmikrofone nian koleginon, Krystyna Grochocka, la kreinton de la retejo de Esperanto- Sumoo, iniciato de HORI Yasuo legigi E-literaturon (http://www.esperanto-sumoo.pl/). El la elsendo 15.12.2017 – 4’50”
D-ro Renato Corsetti pri Interlingvistikaj Studoj kaj pri Arkones
En nia E-elsendo ni gastigas antaŭmikrofone d-ron Renato Corsetti, kiu ĉi-aŭtune estis unu el la gastlekciantoj kadre de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, partoprenis la 4-an Interlingvistikan Simpozion kaj kontribuis al Arkones-programo. El la elsendo 05.12.2017 – 11’26”
Prof. Federico Gobbo pri heredaĵo de Ludoviko Zamenhof kadre de ateliero pri la antaŭholokaŭsta juda historio
Nia antaŭmikrofona gasto nunsemajne estas prof. Federico Gobbo, kun kiu ni interparolas pri interesa evento okazonta meze de decembro en Varsovio. Nome la Muzeo pri la historio de polaj judoj organizas atelieron dediĉitan al la antaŭholokaŭsta juda historio. Pro Zamenhof-Jaro la invititaj esperantlinvaj specialistoj aparte traktos la heredaĵon de Ludoviko Zamenhof. La interparolo kun prof. Gobbo estas ankaŭ la okazo interŝanĝi kelkajn konstatojn pri la gvidita de li Amsterdama Katedro. El la elsendo 28.11.2017 – 9’33”
Interparolo kun Mariusz Hebdzyński
Nia hodiaŭa antaŭmikrofona gasto estas Mariusz Hebdzyński en Pollando, junulara aktivulo, diplomito de la Porinstruista Kurso kadre de la Interlingvistikaj Studoj, sed krome persono kun interesa profesio. Lia unua aŭtora produkto ĵus aperis sur la merkato sub la titolo The Dark. El la elsendo 24.11.2017 – 9’10”
Intervjuo kun Tatiana Stepanova kaj Ilia Gnusarev
Niaj hodiaŭaj antaŭmikrofonaj gastoj estas novaj studentoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano el Rusio – Tatiana Stepanova kaj Ilia Gnusarev. Ilia entuziasmo sendube jam nun povas sproni laŭvicajn studaspirtojn por la laŭvica studsesio post tri jaroj. El la elsendo 14.11.2017 – 7’03”