Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Intervjuo kun Timo Väänänen dum la 104-a UK

En nia vendreda sonsceno pri la 104-a UK en Lahtio ni i.a. gastigas antaŭ la mikrofono finnan muzikiston, esperantiston Timo Väänänen. Li ne nur prezentiĝis dum la Nacia Vespero, sed ankaŭ donis kantelkoncerton kadre de speciala ekskurso, dum kiu oni vizitis lian hejmon kaj ĝuis lian propramanie pretigitan vespermanĝon.  El la elsendo 23.08.2019 – 6’10”

Ludu

Intervjuo kun Juha Metsäkallas

Juha Metsäkallas estas la E-aktivado en la finna  Turku. En nia antaŭmikorofona renkontiĝo li i.a. informas pri la E-movado tie kaj sia vojo al Esperanto-aktivao. El la elsendo 20.08.2019 – 4’14”

Ludu

Interparolo kun Rodrigo Tavares

Rodrigo Tavares estas E-aktivulo en Brazilo. Dum nia renkonto en Lahtio ni parolis kaj pri lia E-agado kaj vojo al E-komunumo. El la elsendo 20.08.2019 – 4’16”

Ludu

Osmo Buller pri la 104-a UK kaj ekskurso al Norda Finnlando

Reference al la 104-a UK ni gastigas antaŭ nia mikrofono en la vendreda programo Osmo Buller, kiu vivece rakontas en nia interparolo pri sia dumkongresa kaj postkongresa programkunlaboro. Inter 5 prelegoj pri Finnlando li prelegis en la ĵaŭda kongresa programo pri „La finna politiko en praktiko”. Postkongrese li gvidis la 4-tagan ekskurson al „Norda Finnlando – kie boacoj vagadas”. El la elsendo 16.08.2019 – 12’55”

Ludu

Sonsceno el la 104-a UK: Centra Oficejo respondas

Ĉiuj 7 raportoj de la Pola RetRadio en Esperanto (www.pola-retradio.org) elsenditaj rekte el Lahtio pri la 104-a UK en Lahtio (20-an, 21-an, 22-an, 23-an, 24-an, 25-an, 27-an de julio) kaj tri pliaj raportoj pri la Solena Fermo elsenditaj jam el Varsovio (30-an de Julio, la 2-an kaj –an  de aŭgusto) troviĝas ankaŭ en jutubo ĉe la kanalo Espero2009: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D. Hodiaŭ en la rubriko „Antaŭ nia mikrofono” aldoniĝas sonsceno kun la komenca fragmento de la kunsido „Centra Oficejo respondas” el la 25-a de aŭgusto. Ĝi troviĝas en nia elsendo el la 13.08.2019 – 19’46”

Ludu

Povilas Jegorovas pri la 55-aj Baltiaj E-Tagoj

La gasto de nia  elsendo estas la prezidanto de Litova E-Asocio, Povilas Jegorovas en la kunteksto de la komenciĝantaj fine de la semajno 55-aj Baltiaj E-Tagoj. La aranĝoj de ĉi tiu enorme riĉa evento – en la 60-jariĝo de la Tagoj kaj 100-jariĝo de Litova E_Asocio – ne elĉerpas temon de nia antaŭmikrofona renkontiĝo. El la elsendo 02.07.2019 – 09’10”

Ludu

Interparolo kun Clay Magalhães pri la Universalaj Kongresoj de 2020 kaj 2019

Post la majaj laborvizitoj en Montrealo kaj Lahtio antaŭ nia mikrofono gastas Konstanta kongresa Sekretario Clay Magalhães. Ni ekscias pri laboroj rilate la Universalan Kongreson 2020 kaj informiĝas pri sciindaĵoj lige kun la 104-a en Lahtio kaj aparte, kiel de Helsinki atingi la kongresurbon. El la elsendo 07.06.2019 – 13’53”

Ludu