Antaŭ la mikrofono
Claude Nourmont pri la Kleriga Lundo dum la UK (2019)
Reference al la 104-a UK ni prezentas interparolon kun Claude Nourmont pri la nunjara Kleriga Lundo kaj pri aparta omaĝa programero dediĉita al Baldur Ragnarsson. El la elsendo 09.08.2019 – 08’55”
Povilas Jegorovas pri la 55-aj Baltiaj E-Tagoj
La gasto de nia elsendo estas la prezidanto de Litova E-Asocio, Povilas Jegorovas en la kunteksto de la komenciĝantaj fine de la semajno 55-aj Baltiaj E-Tagoj. La aranĝoj de ĉi tiu enorme riĉa evento – en la 60-jariĝo de la Tagoj kaj 100-jariĝo de Litova E_Asocio – ne elĉerpas temon de nia antaŭmikrofona renkontiĝo. El la elsendo 02.07.2019 – 09’10”
Interparolo kun Clay Magalhães pri la Universalaj Kongresoj de 2020 kaj 2019
Post la majaj laborvizitoj en Montrealo kaj Lahtio antaŭ nia mikrofono gastas Konstanta kongresa Sekretario Clay Magalhães. Ni ekscias pri laboroj rilate la Universalan Kongreson 2020 kaj informiĝas pri sciindaĵoj lige kun la 104-a en Lahtio kaj aparte, kiel de Helsinki atingi la kongresurbon. El la elsendo 07.06.2019 – 13’53”
Intervjuo kun Viktor Lagutin
Nia antaŭmikrofona gasto estas Viktor Lagutin el Rusio, kiu ekde novembro 2018 estas E-volontulo en Bjalistoko. Pri lia laboro tie, akiritaj spertoj, sed ankaŭ esperantistiĝo kaj pliaj planoj ni interparolas antaŭmikrofone. El la elsendo 30.04.2019 – 8’41”
Interparolo kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski
Nur post kelkaj tagoj (14.04) ni omaĝos la laŭvican mortodatrevenon de Ludoviko Zamenhof. Apartan programon kun malkovro de la skulptaĵo de juna Zamenhof oni pretigis en Bjalistoko. Tio ĉi – sed ne nur tio – estas la temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun la prezidanto de Bjalistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski. El la elsendo 09.04.2019 – 9’29”
Intervjuo kun Gijom’ Armide
La lasta ARKONES en Poznano la unuan fojon en la koncerta programo gastigis francan esperantiston kaj kanzoniston Gijom’ Armide. Lia koncerto estis bonvenigita tre entuziasme kaj por nia redakcio estis la okazo inviti lin antaŭ nian mikrofonon, el kio sekvis nia antaŭmikrofona renkontiĝo, kiun eblas nomi lia intervjua portreto. El la elsendo 19.03.2019 -14’49”
Spomenka Štimec kaj Esperanto kiel kultura heredaĵo
Kroatio estas la dua – post Pollando – lando, kiu sukcesis enmeti Esperanton en la nacian liston de la kultura heredaĵo de Unesko. Pri tiu sukceso kaj la vojo kondukinta al ĝi ni interparolas kun la prezidantino de Kroata E-Ligo, Spomenka Štimec. El la elsendo 12.03.2019 -1 0’13”
Interparolo kun Carlo Minnaja (februaro, 2019)
Nia antaŭmikrofona gasto estas denaska esperantisto, longstaĝa akademiano, aŭtoro de „Historio de la Akademio de Esperanto” Carlo Minnaja. La interparolo estis surbendigita dum la Universala kongreso en Lisbono.
El la elsendo 26.02.2019 -1 7’00”
Clay Magalhães pri la 104-a UK en Lahti
Nia antaŭmikrofona gasto estas Konstanta Kongresa Sekretario, Clay Magalhães, kun kiu ni interparolas post la ĵusa apero de la reta Dua Bulteno de la 104-a UK en Lahti. El la elsendo 22.02.2019 – 7’06”
D-ro Maciej Jaskot pri populara muzikfestivalo “Opera Rara”
La temo de nia antaŭmikrofona renkontiĝo kun nia redakcia kolego, Maciej Jaskot estas la nova formulo de la ĉiam pli populara muzikfestivalo “Opera Rara” okazinta inter la 31.01-17.02 en Krakovo (la suda Pollando). El la elsendo 19.02.2019 – 7’06”