Nur antaŭ kelkaj tagoj ĉe Mondial aperis la plej nova romano de Sten Johansson „Ne eblas aplaŭdi unumane”. Pri ĝi kiel verko baldaŭ aperonta ni interparolis kun la aŭtoro dum la lasta UK en Lahtio. La intervjuo kun la  konata sveda verkisto estas krome  la okazo konatiĝi kun lia vojo al Esperanto, kun liaj ideoj pri E-literaturo kaj pri la bezono kreeme rilati al ĝi flanke de literaturamaj membroj de la E-komunumo. Sten Johansson gvidas la retejon Originala Literaturo Esperanta http://www.esperanto.net/literaturo/, pri kiu li donas kelkajn klarigojn. El la elsendo 05.11.2019 – 12’29”