Antaŭ la mikrofono
Interparolo kun prof. Tonkin – parto 3
Interparolo kun prof. Tonkin – parto 2
Interparolo kun prof. Tonkin – parto 1
La antaŭmikrofona gasto de nia elsendo estas prof. Humphrey Tonkin dum la finiĝinta lastsabate Virtuala Kongreso elektita kiel Honora Prezidanto de Universala E-Asocio. En la unua parto de nia liberetosa interparolo nia gasto referencas al sia esperantisteco kaj la komencoj de sia aktivado en la landa, brita junulara movado, sekve en TEJO-agado. El la elsendo 14.08.2020 – 10’48”
Fernando Maia pri la Virtuala Kongreso
Nia hodiaŭa elsendo sojlas la morgaŭan inaŭguron de la Virtuala Kongreso https://vk.mondafest.net/. Hodiaŭ posttagmeze ni interparolis kun vicprezidanto de UEA, Fernando Maia pri kelkaj teknikaj detaloj ligitaj kun ĝi. El la elsendo 31.07.2020 – 5’24”
Interparolo kun Leandro Abrahão pri la Oratora Konkurso
Leandro Abrahão pri parolarto
Kun la temo de parolarto, la kulturo de la parolata lingvo estas ligita interparolo kun nia antaŭmikrofona gasto Leandro Abrahão el Brazilo, kun kiu ni interparolas pri lia ĉi-kampa laboro en Brazilo kaj nun ankaŭ en la E-komunumo. Lia grupo „Lasu min prezenti plu” troviĝas jam en Telegramo, kaj nun li invitas por la premiera Internacia Parolarta Trejnado, al kiu eblas aliĝi ĝis la 24-a de julio ĉe la adreso: https://forlaflatado.com/ipt/. El la elsendo 15.07.2020 – 13’46”
Interparolo kun d-ro Ulrich Lins el la jaro 2005
Jam kelkfoje ni prezentis en niaj elsendoj sondokumentojn el la periodo de antaŭ 2011 kaj la kreiĝo de Pola RetRadio. Ĉiujn ĉi arkivajn dokumentojn ekde nun ni prezentas kadre de la sondokumenta rubriko „Kontraŭ la forgeso”
Daŭras la febraj preparoj por la unua virtuala E-kongreso 2020, pri kio ni informis jam kelkfoje en niaj elsendoj. Ni memorigas hodiaŭ interparolon kun d-ro Ulrich Lins de antaŭ 15 jaroj (2005) pri lia prelego ligita kun la 100-jariĝo de la 1-a E-Kongreso en Bulonjo ĉe Maro en 1905-a jaro.
El la elsendo 07.07.2020 – 10’07”
Interparolo kun Fernando Maia pri Monda Festivalo 2020
Jannick Huet pri Kastelo Greziljono
Antaŭ nia mikrofono gastas hodiaŭ Jannick Huet kaj nia interparolo rilatas i.a. al la funkciado kaj aktivadoj de unu el la plej famaj E-centroj, Kastelo Greziljono en Francio (http://gresillon.org/) . El la elsendo 16.06.2020 – 15’21”
