Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

Interparolo kun Przemysław Wierzbowski (decembro, 2021)

Hodiaŭ la gasto de nia redakcio estas la prezidanto de la Bjalistoka E-Societo, Przemysław Wierzbowski. Ni interparolas pri la nunjara eldono de la Bjalistokaj Zamenhofaj Tagoj, kiuj ĉi-jare havas fortan literaturan fokuson kaj okazos inter la 9-a kaj la 12-a de decembro 2021.

El la elsendo 01.12.2021 -14′ 09″

Ludu

Interparolo kun Ikuko KITAGAWA

La nunsemajna antaŭmikrofona gasto de la Redakcio estas Ikuko KITAGAWA, la prezidantino de la Japana E-Instituto. Ni interparolas pri la sukcesa adaptiĝo de japanaj esperantistoj al la funkciado en la interreta realo, pri la nunjara Ossaka-premiito – Yamasita Tosihiro, kaj pri kelkaj plej gravaj defiojn, kiujn frontas la Instituto kaj ĝenerale la japana E-movado.

El la elsendo 16.11.2021 – 13′ 53″

Ludu

Interparolo kun Kazimierz Tymiński

Hodiaŭ ni memorigas la sondokumentan perlon, la arkivan interparolon de Andrzej Pettyn kun pola esperantisto Kazimierz Tymiński pri ties rememoroj ligitaj kun Antoni Grabowski. Tiel ni omaĝas la novembran memoron pri la karmemoraj forpasintoj – Pettyn-2021, Tymiński-1973, Grabowski-1921.

El la elsendo 09.11.2021 – 13’10”

Ludu

Interparolo kun Rafał Darasz

En la marda elsendo el la 19.10.21 ni proponas konatiĝi kun laŭvica pola studento de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano Rafał Darasz, tradukisto, la nova prezidanto de Pola E-Junularo.

El la elsendo 19.10.2021 -10′ 06″

Ludu

Interparolo kun Fernando Maia

En du laŭvicaj elsendoj el la 12-a kaj la 14-a de oktoro ni  prezentis la la interparolon kun Fernando Maia, la  vicprezidanto de UEA, en la kunteksto de la okazonta la plej proksiman sabaton (16.10.2021) Komitata Kunsido kaj ĝiaj decidoj pri sortoj de la roterdama CO-domo kaj Biblioteko Hector Hodler.

El la elsendo 14.10.2021 – 21′ 07″

Ludu

Interparolo kun Natalia Żebrowska

En nia nuna E-elsendo ni gastigas antaŭ la mikrofono iun el la novaj studentoj, studentinoj de la Interlingvistikaj Studoj en Poznano, Natalia Żebrowska.

El la elsendo 30.09.2021 – 9′ 37″

Ludu

Interparolo kun prof. Nicolau Dols

Antaŭ nia mikrofono ni gastigas hodiaŭ prof-on Nicolau Dols, kiu dum la septembra sesio de la Interlingvistikaj Studoj en A.Mickiewicz-universitato enkondukis novajn studentojn en sekretojn de fonetiko kaj fonologio.

El la elsendo 25.09.2021 – 12’18”

Ludu

Interparolo kun Fernando J.Maia

Sabate, la 18-an de septembro 2021 la Komitato de UEA alprenis decidon pri kontrakta transdono de la Libroservo kaj la Kongresa Fako al e@I en Slovakio. Nia antaŭmikrofona gasto estas la vicprezidanto de UEA, Fernando J.Maia. Hodiaŭ ni prezentas la unuan parton de la intervjuo ligita kun tiu ĉi graveda je sekvoj decido.

El la elsendo 21.09.2021 – 12′ 50″

Ludu

 

interparolo kun Przemysław Wierzbowski (septembro, 2021)

Septembro 2021 komencas multloke novan laborjaron post la feria paŭzo. Bjalistoko komencas ĝin literatureme, pri kio ni interparolas kun Przemysław Wierzbowski, la prezidanto de Bjalistoka E-Societo.

El la elsendo 01.09.2021 – 10′  35″

Ludu

Interparolo kun Georgo Nanovfszky

UEA informis per sia N-ro 975 (2021-08-14) pri la forpaso de sia Honora Membro, ambasadoro NANOVFSZKY György. Georgon Nanovfszky nia redakcio gastigis antaŭ la mikrofono en 2003 kadre de la UK de Eo en Gotenburgo. Tiam ni havis la okazon ekscii iom pri liaj ligoj kun Pollando kun poloj. Ni parolis ankaŭ pri lia diplomatia laboro.

El la elsendo 17.08.2021 – 8′ 19

Ludu