Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1505-a E_elsendo el la 10.10.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la komencaj aktualaĵoj – tuj post la historiaj datoj – ni informas pri unu el la polaj patronoj de 2027, kiu estas Kazimiera Bujwid la socia kaj kleriga agantino. Ŝi estis ankaŭ esperantistino kunlaboranta kun sia edzo prof. Odo Bujwid. Krome ni informas pri la nunjara laŭreatino de la Paca Nobel-premio. Koncerne la ekonomiajn temojn ni informas pri Pollando kiel la unia avanulo en la kukurboproduktado.
• Nia scienca temo traktas la temon de la urba brupoluado kaj ĝiaj sekvoj.
• Hodiaŭ Vinilkosmo oficiale eldonis la trian bitan albumeton en Esperanto “jOmO popumas”. La aperigo kongruas kun la pasantaj hodiaŭ naskiĝdatrevenoj de tre fama artisto el Tuluzo kaj de la estro de VINILKOSMO, Flo Martorell. Krom niaj redakciaj bodeziroj por jOmO kaj Flo ni prezentas fragmente la kanton de jOmO „Agu por paco”.
• Fine iom da humuro el nia arkivo. La komencaj vortoj kaj kelkaj skotaj serĉoj el la libreto pri skolta humuro de Andrzej Pettyn, eldonita antaŭ multaj jaroj de FLE.
• La akompana foto prezentas kukurbojn, nun tre popularajn en Pollando kiel konsuma produkto kaj kiel dekora elemento.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso:
https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.

