Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Antaŭ la mikrofono

La 107-a UK en Montrealo – Interparolo kun prof. Amri Wandel

Kun nia antaŭmikrofona gasto ni interarolas pri lia antaŭa estrarana laboro, pri taskoj, kiujn li planas realigi nun kiel la 2-a vicprezidanto de UEA, sed unuavice pri la nunjara scienca programo de la Universala Kongreso de Esperanto.
Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 09.08.2022 – 15′ 34″

Ludu

La 107-a UK en Montrealo – Interparolo kun UEA-prezidanto Duncan Charters

Kun reelektita UEA-prezidanto ni interparolas pri la estrarelekto, lia rekandidatiĝo por la posteno de la prezidanto, pri ŝanĝoj okazintaj en UEA, Komitatkunsidoj kaj lia persona kontribuo al la kongresa programo kadre de la marda „Tago de Lernado”.
Interparolis red. Barbara Pietrzak

El la elsendo 06.08.2022 – 13′ 34″

Ludu

La 107-a UK en Montrealo – Raporto de la vicprezidanto Fernando Maia

En sia raporto la viprezidanto de UEA, Fernando Maia prezentas kelkajn aspektojn de la nunjara kongreso ligitaj kun la postpandemiaj sekvoj. Pro ili kaj ankaŭ kelkfojaj vizproblemoj verŝajne ne eblos en Montrealo renkontiĝi kun ĉiuj aliĝintoj, tamen jam multaj esperantistoj, ĉefe partoprenintaj la antaŭkongreson povis ĝui la kongresan etoson.

El la elsendo 05.08.2022 – 03′ 04″

Ludu

Someraj KER-ekzamenaj sesioj: retaj kaj surlokaj en Montrealo

Hodiaŭ ni invits por la antaŭmikrofona renkontiĝo kun d-rino Katalin Kováts dum kiu ni traktas la somerajn KER-ekzamenojn. La anatŭnelonge pasintan retan KER-ekzamensesion, la proksimiĝantajn KER-ekzamenojn dum la Montreala UK, inkluzive de la nivelo C1; KER-ekzamenan kunlaboron kun Akademio de Esperanto.

El la elsendo 25.07.2022. Interparolis red. Barbara Pietrzak – 15′ 17″

Ludu

La tuluzaj E-elsendoj

En la serio de sondokumentoj ligitaj kun la 100-jariĝo de Esperanto-Radiofonio ni memorigas interparolon el 2005 kun Flo Martorell kaj Rikardo pri E-elsendoj en Tuluzo.Interparolis red. Barbara Pietrzak.

El la elsendo 20.07.2022 – 7′ 06″

Ludu

Andrzej Pettyn interparolas kun Emil Vokal okaze de la 77a UK en Vieno

En la serio de sondokumentoj ligitaj kun la 100-jariĝo de Esperanto-Radiofonio ni memorigas interparolon de red. Andrzej Pettyn kun la tiama respondeculo de la E-elsendoj de Aŭstria Radio Internacia, Emil Vokal. La registraĵo farita lige kun la Viena UK en 1992 enhavas ankaŭ la informojn pri transloko de Zamenhof-monumento en ĉi tiu urbo.

El la elsendo 10.07.2022 – 10′ 12″

Ludu