Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Marlimaka veneno pli efika ol morfino

Conus rolani estas specio de marlimako vivanta en Pacifiko ĉe la bordoj de Filipinoj. Laŭ sciencistoj el la Kopenhaga Universitato ĝi povas helpi en prilaboro de plia alternativo por dependigaj kontraŭdoloraj substancoj kiel morfino.
Ĝis nun oni utiligis la venenon de alia marlimako Conus magnus por anstataŭigi kiel kontraŭdoloran substancon morfinon kaj opioidojn. Sur la merkato troviĝas jam medikamentoj produktitaj sur ĝia bazo, aplikataj en la kuracado de vertebrarlezoj kaj tumoroj. Ili estas tamen multekostaj unuflanke, aliflanke malfacile aplikeblaj, ĉar ili estas injekciataj al la centra nerva sistemo ekzemple voje de vertebrara enplantaĵo.
Bea Ramiro el la Fakultado de Biomedicinaj Sciencoj de la Kopenhaga Universitato sian atenton donis al nova, alia marlimako – marlimaka specio, kiun en abundo ŝi trovis dum la kolektado de esplormaterialo ĉe la filipina insulo Cebu en 2018. Temis ĝuste pri la specio Conus rolani. Seve de la esploroj sciencistoj akiris ĝian venenon kaj baze de analizo de ĝiaj elementoj ili eksciis pri tiuj, kiuj manifestis la kontraŭdoloran efikon. Evidentiĝis, ke la retrovita toksino efikas kontraŭdolore en tute alia maniero ol tiaj kuraciloj kiel morfino. Ĝia strukturo similas al hormono – troviĝanta en la homa organismo – reguliganta la dolorsenton, kiu latine nomiĝas „somatostatinum”. La testoj kun la uzo de musoj konfirmis la efikecon de la toksino el Conus rolani. Ĝia kontraŭdolora efikado montriĝis pli longdaŭra ol tiu de la dependiga morfino.

El la elsendo 25.04.2022. Legis Barbara – 02’07”

La premio Lodewijk Woltjer por Bożena Czerny

La pola astronomo Bożena Czerny el la Centro pri Teoria Fiziko de la Pola Sciencakademio estas la unua polino, kiu ricevis la Premion „Lodewijk Woltjer” de la Eŭropa Astronomia Societo. Ĝi estis atribuita pro ŝia kontribuo kompreni la fizikon de akreciaj diskoj, difinata ankaŭ kiel alkreskaj diskoj. Temas pri strukturoj formiĝantaj el gaso kaj polvo falantaj sur fortan gravitan fonton. La centra objekto altiranta la gravite turbulantan materion plej ofte estas la nigra truo, neŭtrina stelo, blanka nano aŭ nova stelo. Profesorino Czerny estis distingita ankaŭ pro sia simila rolo rilate regionojn, en kiuj kreiĝas vastaj emisilinioj en aktivaj nukleoj de galaktikoj, esploroj pri proprecoj de kosmologia modelo kaj malluma energio. Profesorino Bożena Czerny diplomiĝis pri la teoria fiziko en la Varsovia Universitato en 1974. Ek 1978 ĝis 2017 ŝi laboris en la Astronomia Centro de la Pola Sciencakademio en Varsovio, kie ŝi doktoriĝis  en 1984 kaj en 1994 akiris profesoran statuson. Bożena Czerny estis prezidentino de la Pola Astronomia Socio en jaroj 2011-2013. Ŝi estis scienca redaktorino en la Ĵurnalo de la Usona Astronomia Socio, the American Astronomical Society Journals. Aktuale profesorino Czerny laboras en la Centro pri la Teoria Fiziko de la Pola Sciencakademio.

El la elsendo 15.04.2022. Legas Maciek – 1′ 48″

Plasto en la homa sango

Grupo de sciencistj el Amsterdamo prilaboris metodon, kiu ebligas retrovi plaston en la homa sango. En la esploroj partoprenis 22 anonimaj sangodonintoj kaj ilia sango estis testita laŭ la vidpunkto de kvin diversaj polimeroj enirantaj la konsiston de plasto. Polimerojn oni identigis ĉe tri kvaronoj de la testitaj personoj, kio pruvas, ke mikroplasto traiĝas en nian sangon. Pli frue estis nur sciate pri tia eblo, ĉar tion elmonris laboratoriaj eksperimentoj. Nun estis pruvite, ke la homa (viva) organismo absorbas plaston dum la ĉiutaga vivo. La meza koncentriĝo de plasto en la sango ĉe ĉiuj ekzmanitoj egalis al 1,6 mikrogramoj je unu mililitro, kio ekvivantentas al pli malpli unu tekulereto je mil litroj da akvo. Plej ofte temis pri PET, el kiu estas produktataj akvoboteloj kaj trinkaĵboteloj, polietileno el kiu kreiĝas vendosakoj kaj polistireno el kiu estas produktataj dentobrosoj kaj ludiloj. Ekotoksikologo Heahter Leslie kaj kemiiistino Maria Lamoree el Vrije Universiteit Amsterdam kune kun la kunlabora kolektivo elmontris la traiĝon de pasto el la natura medio en la sangon. Dank’ al tio pliaj sciencistaj kolektivoj povos serĉi respondojn pri tio, kiomgrade niaj organismoj estas poluciitaj de plasto, kiom facile mikroplasto traiĝas el la sango al diversaj histoj de la homa organismo kaj ĉu mikroplasto estas sanminaca. Se jes, pri kiuj minacoj temas?

El la elsendo 15.04.2022. Legas Maciek – 1′ 46″

Historia aspekto de soraboj

Kolektivo de antropologoj kaj arkeologoj el la Naturscienca Universitato en Vroclavo kunlabore kun plastikistoj el la loka Belarta Akademio rekonstruis la aspekton de tri loĝantoj de la Supra Sorabio. Temis pri du viraj kaj unu virinia kranioj troviĝantaj en la Urba Muzeo de Bautzen, Budziszyn. La rekonstruaĵoj estas prezentitaj en la Urba Muzeo kiel frukto de la pola-germana scienceduka projekto „Mil jaroj de la Supra Sorabio – homoj, burgoj, urboj”. Spite supozojn oni ne scias multon pri tiuj okcidentaj slavoj. Eĉ la aserto pri tio, ke ili aperis sur la nuna lima teritorio inter Pollando kaj Germanio ne estas firma. Oni taksis ĝin je la 6-7-a jarcentoj, aktuale ĉiam pli ofte oni parolas pri la 8-a jarcento. Grava esplorelemento estas kolekto de informoj pri la loĝantoj de la burgoj, ilia ĉiutaga vivo, kutimoj. Sciencistoj volas ekscii tion baze de izotopaj ostoekzamenoj.

El la elsendo 15.04.2022. Legas Gabi – 1′ 13″

Noveca materialo kontraŭ frapenergio

Sciencistoj el University of Wisconsin priskribis en la periodaĵo „ACS Nano” novspecan kirason, kiu protektas kontraŭ rapide moviĝantaj objektoj. Tiu ĉi malpeza, malmola kaj firma materialo kreita el nanotubetoj haltigas kuglojn pli efke ol la jam konata polimero Kevlar aŭ ŝtalaj platoj. Krom protekti homojn kontraŭ karabenkugloj ĝi povos protekti i.a. kosmajn veturilojn kontraŭ kosmaj forfalaĵoj. Profesoro Ramathasan Thevamaran kaj lia kolektivo ligis plurfacetajn karbonajn nanotubetojn kun la nanofibroj de Kevlar. Tiu kombinaĵo perfekte neniigas la frapenergion. Krome novaj protektomatoj superas aliajn protektomaterialojn distingiĝante ankaŭ per multe malpli granda pezo. La ŝlosila estis aldono de ioma kvanto da Kevlar-fibroj por krei hidrogenajn ligojn inter la nanotubetoj. Hidrogenaj ligoj estas dinamikaj, kio signifas ke eblas senĉese ilin ŝiri kaj denove rekrei. Tiu procezo ebligas diseriĝon de grandaj kvantoj da energio. Krome la hidrogenaj ligoj grandigas rigidecon, kio fortigas maton el ĉi tiu materialo. Kiel klarigas profesoro Thevamaran post la aldono de Kevlar-nanofibroj preskaŭ 100 procente pliboniĝis la energidilatiĝo en la kazo de iuj hipersonaj frapoj. Novaj matoj, same kiel Kevlar-fibroj konservas siajn proprecojn same en tre malaltaj kiel ankaŭ en altaj temperaturoj, kio ebligas utiligi ilin en ekstremaj medioj.

El la elsendo 05.04.2022. Legas Tomek – 1′ 51

Mielkapsuloj de polaj sciencistoj

Mielo estas unu el malmultaj naturaj produktoj kun altgradaj nutroproprecoj kaj sanigaj efikoj. Signifa parto de ĝiaj bioaktivaj elementoj ne atingas inteston pro ilia labileco kaj sengradigo kaŭzita de la malalta pH (potenco Hidrogena) de la stomakacidoj. Esploristoj el la Instituto de Teknologio kaj Analizo de Nutraĵoj ĉe la Lodza Politekniko aplikante naturajn polimerojn kreis novecajn mikrokapsulojn de mielo. Tiu metodo limigas perdojn de la bioaktivaj elementoj en la mielo kaŭzitajn de efikado de gastrosuko kaj digestoenzimoj. La mikrokapsuloj povos funkcii kiel sistemoj de la kontrolata liverado de bioaktivaj elementoj al intesto. Ili povos ankaŭ esti utiligataj i.a. kiel preparaĵo faciliganta cikatriĝon de vundoj aŭ kiel nutromedikamento kun konfirmitaj imunomodeligaj proprecoj, t.e. reguligantaj la reziston de organismo.

El la elsendo 29.03.2022. Legas Tomek – 1′ 07″

Profesoro Michał Bogdziewicz kun Tansley Medal

Profesoro Michał Bogdziewicz el Adam Mickiewicz-Universitato en Poznano, kiel la unua polo estis honorita per la premio Tansley Medal, unu el la plej gravaj premioj en la mondo por biologoj okupiĝantaj pri plantoj. Atribuis ĝin antaŭ kelkaj tagoj New Phytologist Trust. Egalrangan premion ricevis ankaŭ nunjare Anna Trugman el University of California, Santa Barbara. La elektoproceduro de laureato de Tansley-medalo estas duetapa. Unue oni pritaksas la sciencajn atingaĵojn de la kandidatoj, en la dua etapo oni konsideras senditajn de ili eseojn. Profesoro Michał Bogdziewicz el Instituto pri la Mediobiologio de la poznana universitato okupiĝas pri ekologio de arbaroj kaj biologio de la tiel nomataj semadjaroj. Li aŭtoras kelkdek publikaĵojn elmontrantajn la komplikecon de la procezoj ligitaj kun la semadjaroj. En 2015 li ricevis distingon en la konkurso pro la plej bona popularscienca artikolo, en 2017 li akiris la sciencan stipendion de la urbo Poznano, kaj en la 2021 la sciencan premion de la urbo. Profesoro Michał Bogdziewicz estas membro de la Akademio de Junaj Sciencistoj de la Pola Sciencakademio.

El la elsendo 29.03.2022. Legas Tomek – 1′ 25″

Nanomembranoj kiel artefaritaj muskoloj

Sciencistoj el la Fizika Fakultato de Adam Mickiewicz-universitato en Pollando kaj el Max Plank-instituto en Majenco kreis membranojn el polidopamino, kiuj influite de lumo, ŝanĝoj de temperaturo aŭ humideco kuntiriĝas. Iliaj membranoj estis faritaj el artefarita polimero imitanta la naturan substancon produktatan de duvalvuloj. La pola-germana kolektivo kiel la unua rimarkis, ke polidopamino sub la influo de lumo fulmrapide kuntiriĝas. Plimulto de materialoj influite de la lumo varmiĝas kaj dilatiĝas. Tiuj, kiuj kuntiriĝas ofte faras tion en nerenversebla maniero aŭ postulas kroman impulson por reveni al sia antaŭa stato. Dume membranoj el polidopamino kapablas kuntiriĝi kaj reveni al la antaŭa stato en maniero praktike nelimigita. Daŭras esploroj pri utiligo de polidopamino por konstrui robotojn, distance stiratajn nanomanipulilojn, lum- kaj humidecsentilojn. La polaj-germanaj sciencistoj konstruis prototipajn fotodetektilojn kaj pruvis, ke influite de la lumo polidopamina materialo kuntiriĝas en la daŭro de 140 mikrosekundoj kaj estingo de la lumo efikas tiel, ke la materialo revenas al sia origina formo dum milisekundoj. La kuntiriĝado kaj dilatiĝado de membranoj okazas ankaŭ influite de humideco kaj varmo.

El la elsendo 22.03.2022. Legas Tomek – 01′ 38″

La enorma vivriĉo funde de la oceanoj

La oceanaj profundoj estas daŭre la plej misteraj ekosistemoj sur la Tero. Ili kovras 60 procentojn de la surfaco de nia planedo, tamen sciencistoj scias pri ili malmulton. Esplorante la oceanajn fundojn en centoj da lokoj en la tuta mondo esploristoj malkovris mirigan variecon de la mikroskopa vivo floranta en la plej profundaj kaj plej mallumaj partoj de la Tero. Plimulto de la vivantaj tie organismoj ne estas konata al la scienco. Eĉ pli, ŝajnas ke la oceanaj abismoj estas la vivejo por almenaŭ trioble pli granda varieco de mikrobiologiaj organismoj ol pli supraj akvotavoloj. Pro tio sciencistoj okazigis novan, vastplanitan analizon de DNA troviĝanta en la profundaj sedimentoj el ĉiuj ĉefaj oceanoj. Siajn esplorrezultojn ili komparis kun la ekzistantaj donitaĵoj pri la vivanta en la oceanaj akvoj planktono. Pri la esploroj okupiĝis sciencistoj el la Norvega Esplorcentro kaj Bjerknes-centro por klimatesploroj, el la ĝeneva universitato, kaj el la francaj CNRS/Genoscope kaj IFREMER. La esploroj alportis novan prilumon al ekosistemoj, kiuj havas ŝlosilan signifon por nia planedo. Konforme al ili la vivoformoj en abismaj sedimentoj estas kvante dominitaj de mikroskopa planktono. Ĝi formas bazon por du ĉefaj ekosistemaj funkcioj kun planeda signifo. Tio estas ĝusta agado de oceanaraj nutroretoj kaj amasiĝado de karbono en la geologia temposkalo – gravaj klimatreguligiloj de la Tero.

El la elsendo 15.03.2022. Legas Tomek 1′ 51″

Nova specio de orkido malkovrita de poloj

Plimulto de novaj plantspecioj estas priskribataj nuntempe baze de sekigitaj plantoj kolektitaj antaŭ multaj jaroj en herbarioj. Okazas, ke iu herbaria specio neniam plu estas retrovita en la natura medio. Doktorino Monika Lipińska kaj profesoro Dariusz Szlachetko el la Katedro pri la Klasado de Plantoj kaj Naturprotekto ĉe la Biologia Fakultato de Universitato en Gdansko estas pli bonŝancaj. Ili malkovris novan orkidon de la specio Maxillaria. Tiu ĉi planto kun intense flava koloro aperas sur limigita surfaco en la ekvadora provinco Carchi. Maxillaria anacatalinaportillae  Szlach. & Lipińska, tiel ĝi nun nomiĝas estas renkontata en nebulaj pluvarbaroj de la norda Ekvadoro. Temas verŝajne pri specio en plej granda grado minacita. Ĝiaj maloftaj populacioj estas elmetitaj je negativa influado de homo kaj klimatŝanĝoj. Jam en 2003 Alex Portilla el la firmo Géneros Ecuatorianos Ecuagenera Cia. Ltda plukis la planton kaj lia firmao komencis ĝin vendi sub neformala nomo Maxillaria sanderiana xanthina. Ĉar ambaŭ polaj sciencistoj diversokaze renkontis ĉi tiun planton (en privataj kolektoj kaj okaze de orkidoekzpozicioj) ili rimarkis en la plantkonstruo malakordajn karakterizaĵojn rilate al Maxillaria sanderiana. La firmao Ecuagenera liveris al d-ino Lipińska la esplormaterialon, kiu estis subigita al filogenetikaj kaj detalaj morfologiaj ekzamenoj. Pola scienckolektivo pruvis, ke temas pri specio pli frue ne klasita. En la lastaj jaroj specialistoj el la Gdanska Universitato gvidis intensajn esplorojn pri klasado kaj polenado de Maxillariinae. Ili ekzamenis koncernajn herbariajn materialojn kaj partoprenis multajn ekspediciojn al la Centra kaj Suda Ameriko.

El la elsendo 08.03.2022. Legas Tomek – 2′ 11″