Sciencaj informoj

Kiel efikas la artefarita rideto

Enretigita de: | Nov 25, 2022 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Sciencistoj de jaroj cerbumas ĉu la vizaĝmimiko influas niajn emociajn spertojn. Evidentiĝas, ke la internacia esplorista grupo trovis pruvojn pri tio, ke eĉ ŝajnigita rideto povas elvoki senton de feliĉo. La ĉefaŭtoro de la esploroj estas Nicholas A. Coles el Stanford-universitato. Partoprenis la esplorojn preskaŭ 3900 personoj el 19 landoj, inkluzive de Pollando, kiuj dividitaj laŭ tri grupoj testis diversajn manierojn imiti la rideton.
Parto de ili tenis inter la dentoj longskribilon, parto imitis la mienon de ridetantaj aktoroj. La ceteraj estis petitaj ŝovi la buŝangulojn direkte al oreloj kaj levi la vangojn helpe de la vizaĝmuskoloj. En ĉiu grupo la duono de la partoprenantoj plenumantaj la taskon rigardis gajigajn bildojn de malgrandaj bestoj, floroj kaj efektoplenaj piroteknikaĵoj. La alia duono havis antaŭ si senbildan ekranon. La testitoj rigardis la samajn fotojn aŭ ilian mankon ankaŭ tiam, kiam ilia tasko estis konservi neŭtralan vizaĝesprimon. Por ke la partoprenantoj de la eksperimento ne malkaŝu la esplorcelon, kio povus influi la esplorrezultojn, ili ricevis la taskon fari kelkajn etajn ekzercojn, inkluzive de simplaj matematikaj kalkuloj. Post ĉiu tasko oni demandis ilin kiomgrade ili sentas sin feliĉaj.
Laŭ la analizo de donitaĵoj la esploristoj notis rimarkeblan pliboniĝon de la bonfarto inter la partoprenintoj, kiuj imitis ridetojn de aktoroj sur la fotoj aŭ uzis la vizaĝmimikon. Multe malpli rimarkeblaj estis rezultoj en la grupo de testitoj, kiuj tenis inter la dentoj longskribilon. Laŭ sciencistoj tio ligiĝis kun la fakto, ke en vera, aŭtenta rideto oni ne kunpremas la dentojn. La ĉefaŭtoro de la eksperimento asertas do, ke la vizaĝmuskoloj etendiĝantaj por ŝajnigi rideton povas kaŭzi la senton de feliĉo, same kiel senton de kolero povas kaŭzi sulkiĝinta frunto.
La aŭtoroj faras la rezervon, ke la akiritaj rezultoj pri ŝajnigita rideto ne estas sufiĉaj por helpi en la forigado de pezaj malsanoj kiel deprimo. Tamen la eksperimento liveris taŭgajn informojn pri tio, kio estas la emocioj kaj el kio ili fontas.

El la elsendo 25.11.2022. Legas Barbara – 02’58”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0527219

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj