Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Promeno pozitive efikas je piedoarterioj

Mallongaj promenopaŭzoj povas forigi la negativan influon de la sida korpopozicio je piedoarterioj. Sugestas tion esploroj de usonaj sciencistoj. Informis pri tio  “Medicine & Science in Sports & Exercise”. Estas multaj pruvoj, ke ekzistas ligo inter la longdaŭra sida korpopozicio (ekzemple dum laboro) kaj apero de risko de sangocirkula malsano kaj metabolaj perturboj. I.a. temas pri pli alta koloesterolo, pli granda korpa zonmezuro elmontranta la minacan por la koro ventroobezecon. Samtempe aperis ideoj, ke interrompado de longiĝa sidopozicio per mallongaj promenoj povas pozitive influi la sangocirkuladon Sciencistoj el la usona Indiana University en  Bloomington subigis al la ekzamenadoj 12 sanajn 20-35-jaraĝajn virojn, kiuj ne estis obezaj. Dum la unua eksperimento ili sidis en mola brakseĝo dum tri horoj ne movante piedojn. En la alia dum la trihora sidpozicio ili havis po tri kvinminutajn paŭzopromenojn. Ili okazis post la duona,  post unu kaj duona kaj fine post du kaj duona horoj. Ĉiufoje komence de la eksperimento kaj sekve komence de la unua, dua kaj post tri horoj oni kontrolis la funkciadon de ilia endotelio ĉe la  femura arterio. Jam post unu horo de kontinua sida pozicio ĝia funkciado estis je 50 procentoj malpli bona. Mallongaj kvinminutaj promenopaŭzoj kaŭzis tamen, ke ĝi la tutan tempon restis senŝanĝa.

El la elsendo 30.09.2014. Legas Gabi

Botokso kaj la emocia evoluo

Botokso estas la komerca nomo de toksino produktata de la bakterioj Bacillus botulinus, kiu estas venena se konsumita, sed injekciata malgranadoze en muskolojn loke paralizas ilin.  Komence ĝi estis aplikata en neŭrologio kaj okulkuracado. La kontraŭsulka efikado de botokso estas flanksekvo, kiun oni konstatis dum la kuracado de strabeco. Dank’ al botokso la vizaĝtrajtoj fariĝas iom pli mildaj kaj la vizaĝo alprenas junaĝan aspekton. Tiucele botokso komencis esti uzata fine de la 80-aj jaroj. Nun ĉiam pli ofte oni aplikas botokson en kontraŭsulka profilakto ĉe personoj malpli ol 25-jaraĝaj. Tamen laŭ sciencistoj tia paralizstreĉita vizaĝo povas malhelpi al junaj personoj ellerni la plenan emociesprimon, do ilian emocian evoluon. Samtempe psikologoj atentigas, ke maturiĝantaj personoj lernas la regulkonformajn rilatojn kun aliaj homoj imitante ilian mimikon. Kulturo baziĝanta sur televidaj spektakloj kaj kopiado de publikaj steluloj, kies vizaĝoj estas nenionesprimaj povas esti do danĝera en la sekvoj. La senmimika vizaĝo ne emfazas emociojn kaj samtempe malfortigas senti ilin. Homoj ridetas ne sole,  ĉar ili estas feliĉaj – ili estas feliĉaj,  ĉar ili ridetas.

 El la elsendo 23.09.2014. Legas Barbara

Hundoj, estaĵoj ĵaluzaj kiel homoj

Profesorino Christine Harris el la Kalifornia Universitato en San Diego kaj ŝia eksa studentino Caroline Prouvost pruvis, ke hundoj – la plej bonaj amikoj de homoj, same kiel ili suferas ĵaluzon. La esploristinoj aplikis metodon el eksperimentoj kun 6-monataj suĉinfanoj. Ili studis konduton de 36 hundoj en hejmaj kondiĉoj filmante kaj analizante la konduton de la kvarpieduloj, kiam iliaj posedantoj manifestis varmajn sentojn rilate al realisme aspektantaj pluŝhundoj. Iliaj esploroj elmontris, ke la animaloj en reciprokaj rilatoj manifestas fortan maltrankvilon, kiam rivalo prezentas varmajn sentojn al ilia proksima persono. Aneta Awtoniuk, hundotrejnistino asertas, ke la ĵaluzo ĉe hundoj estas malsama kiel ĉe la homoj kaj ligiĝas kun la grega konduto de la bestoj, kun la konkurado pri posedaĵoj. Al ili, al posedaĵoj kalkuliĝas ankaŭ emocioj kaj interesiĝo de homo, kiu disponigas al hundo manĝon, ludas kaj promenas kun ĝi.

El la elsendo 16.09.2014

Cetacoj necesaj por la funkciado de ekosistemo

Longe estis asertite, ke cetacoj estas tro malofte renkontataj por havi influon je oceanoj. Laŭ Joe Ramon el la Vermonta Universitato tio estas rezonado erara. Malkresko de ilia populacio je 66 kaj eble eĉ 90 procentoj plej verŝajne ŝanĝis la strukturon kaj funkciadon de oceanoj, kvankam la rekreo de ilia populacio daŭre estas ebla. Grandegaj lamencetacoj kaj kaĉalotoj kun siaj grandaj konsumbezonoj funkcias kiel specifaj inĝenieroj de ekosistemo. Ili nutras sin per malgrandaj fiŝetoj kaj senvertebruloj kvankam ili mem fariĝas viktimo de tiaj rabobestoj kiel orkoj. Tamen eĉ iliaj kadavroj kaj korporestaĵoj sur la marfundo certigas rifuĝon al multegaj specioj, kiuj vivas nur en ĉi-specaj lokoj. Inter multaj esencaj vivefikoj de cetacoj apartenas la vorado en la marprofundo kaj malmanĝado ĉe la akvosurfaco, kio kaŭzas kreskon de planktono. Krome tiuj ĉi grandegaj animaloj transportas nutrosubstancojn je miloj da kilometroj el la lokoj, kie ili sin nutras al tiuj, kie ili generas. Fiŝkaptistoj malprave traktas cetacojn kiel konkurencon. Novaj esploroj elmontras, ke rekreo de la populacio de ĉi tiuj bestoj povas kaŭzi pli grandan produktivecon de lokoj, en kiuj cetacoj kolektiĝas por serĉi nutraĵon kaj enmondigi idojn.

El la elsendo 16.09.2014. Legas Barbara

Pezomalkresko, dormokvalito kaj psika bonfarto

Laŭ sciencistoj el la usona Universitato de Pensilvanio almenaŭ kvinprocenta perdo de la pezo kaŭzas ĉe personoj obezaj longiĝon de la dormo kaj ĝian kvaliton. Ĝi entute influas pliboniĝon de ilia psika bonfarto.  La ekzamenitaj personoj partoprenis speciale preparitajn maldikigajn programojn. Parto de ili estis ricevantaj ĉiun jarkvaronon edukprogramojn de sia trejnisto, aliaj partoprenis okupojn kun trejnisto instruanta novan vivstilon, ankoraŭ aliaj krom renkontiĝoj kun trejnisto estis ricevantaj kroman subtenon en la formo de sengrasigaj piloloj. La esploristoj taksis la ŝanĝojn en la pezo, longeco kaj daŭro de la dormo kaj psika binfarto post 6 kaj sekve 24 monatoj ekde la komenco de la eksperimento. En la daŭro de duona jaro plej multe maldikiĝis personoj kunlaborantaj kun trejnisto kaj ricevantaj krome sengrasigajn pilolojn. Tamen post la paso de 2 jaroj estis konstatite, ke unusola avantaĝo, kiu  laŭ statistika vidpunkto evidentiĝis esenca,  estis la plibonigo de la psika bonfarto de la ekzamenitoj.

El la elsendo 09.09.2014. Legas Barbara

Karbondioksido influas la vivon de tropikaj fiŝoj

Signifa koncentro de karbo­ndioksido en la marakvoj damaĝas la kapablon rekoni ĉe fiŝoj membrojn de la propra grupo.  Sciencistoj el la universitato de James Cook en Aŭstralio konkludis, ke klimataj ŝanĝoj, kiuj alkondukas al kresko de la koncentro de karbondioksido en la maroj kaj oceanoj povas endanĝerigi fiŝojn vivantajn en kolonioj. Al la esploroj estis subigitaj fiŝoj „chromis viridis”. Temas  pri 8-centimetraj societemaj kaj neagresaj fiŝetoj vivantaj en grandaj grupoj en la medio de koralrifoj en la profundo de 10-12 metroj. Influitaj de alta koncentro de karbondioksido ili ne kapablis rekoni siajn grupnajbarojn disde la aliaj fiŝoj  kaj tio malgrandigas iliajn ŝancojn transvivi. Kaŭzas la fenomenon la ŝanĝiĝanta koncentro de jonoj en la sango, kio perturbas la funkciadon de nervo­receptiloj damaĝante tiamaniere la bazajn sensojn: vidpovon kaj flar­kapablon.  Kutime „chromis viridis” bezonas ĉirkaŭ 3 semajnojn por identigi konatan fiŝkolnion. Post la rekono ili aliĝas al ĝi dank’ al kio ili povas pli efike defendi sin kontraŭ agresintoj deekstere kaj profiti el la socia lerno­procezo. Laŭ aŭstraliaj sciencistoj la konkludoj povas rilati ankaŭ al aliaj fiŝoj vivantaj en grandaj kolonioj.

El la elsendo 09.09.2014. Legas Barbara

Televidrigardado minacas al nia sano

Personoj rigardantaj televidon almenaŭ tri horojn tage estas duoble pli endanĝerigitaj de tro frua morto. Sciencistoj el la Universitato Navarra en la hispana Pampeluno elmontris ankaŭ, ke ne ĉiu aktiveco dum kiu homo sidas, havas simile negativajn efikojn. Temas pri la aŭtomobil­stirado kaj la komputila laboro.

Jam pli fruaj esploroj pruvis, ke ekzistas rekta ligo inter longdaŭra sida korpopozicio kaj altiĝanta pro tio diverskaŭza mortoofteco. La hispanaj esploroj, pri kiuj raportis “Journal of the American Heart Association” pruvas, ke tio dependas de tio, kion ni faras sidante. Per la esploroj estis ĉirkaŭpren­itaj pli ol 13 mil personoj kun la meza aĝo de 37 jaroj, kiuj diplomitiĝis en la universitato. En la daŭro de ĉirkaŭ 8 jaroj oni sekvis ilian sanstaton kolektante donitaĵojn pri ilia aktiveco ligita kun la sida korpopozicio: televid­rigardado, aŭtomobilstirado kaj komputila laboro. Evidentiĝis, ke kompare kun personoj rigardantaj televidon unu horon tage, ĉe tiuj kiuj ĝin rigardis ĝin dum 2 horoj la risko de tro frua morto estis 40-procenta, 100-procenta ĉe tiuj, kiuj rigardis televidon almenaŭ dum tri horoj. Ĉe personoj stirantaj aŭtomobilon dum almenaŭ du horoj tage oni ne rimarkis klaran dependecon. Ĝi egalis al 14 procentoj kompare kun tiuj, kiuj stiris nur dum unu horo. Kaze de komputila laboro la diferenco estis minimuma. Eĉ pli, ĉe tiuj kiuj faris tion dum pli ol tri horoj la risko de tro frua morto estis je 4 procentoj malpli alta.

Hispanaj sciencistoj faras la rezervon, ke ilia analizo ne pruvas, ke la televidrigardado rekte kaŭzas tro fruan morton, ĝi nur elmontras ekiston de interdependeco, kiun necesas pluesplori.   Manko de fizika aktiveco kaj sida vivstilo jam pli frue estis ligitaj kun evoluo de la histo­rezisto je insulino, grasiĝo kaj reduto de la muskola maso. Ili ĉiuj altigas riskon de diabeto, de malsanoj de la korangia sistemo kaj de iuj kanceroj. Aldone ekzistas pruvoj, ke personoj ne flegantaj aktivan fizikan vivon preferante la sidan suferas deprimon kaj havas memortigajn pensojn. Doktorino Heather Johnson el laŭsona University of Wisconsin partopreninta la laboron de siaj hispanaj kolegoj konfirmis la neceson limigi tempon, kiun homo pasigas sidante favore al modera fizika aktiveco.

Televidrigardado ne favoras longan vivon

 El la elsendo 02.09.2014. Legas Tomek

Nombrado de alkoj

La eksterregistaraj organizoj agantaj favore al la natura medio partoprenos dum la plej proksima vintro la nombradon de alkoj en Pollando. Tio estas la rezulto de ilia peticio defende por alkoj, kiun subskribis 55 mil personoj – sciencistoj, ekologoj kaj naturamantoj – reage je decido de la medioministerio revenigi la permeson ĉasi ĉi tiujn bestojn. Ili argumentis, ke mankas objektivaj donitaĵoj pri la nombro de alkoj en Pollando dum la donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo ne estas precizaj. La ministerio intencis revenigi la ĉasrajton je alkoj en 6 vojevodioj en la periodo ekde la 1-a de septembro 2014 ĝis la 30-a de novembro 2016. Post la 1-a de januarao 2017 ili estus denove ĉiraŭprenitaj per strikta protekto. Alko estas en Pollando ĉasbesto, sed ekde 2001 protektas ĝin ĉasmoratorio. La ministerio intencis portempe suspendi ĝin asertante, ke en Pollando estas tro da alkoj, kiuj damaĝas arbarojn kaj kaŭzas stratakcidentojn forlasante ilin. La nombrado de alokoj okazos antaŭ la fino de la mastruma ĉasjaro, la 31-an de marto 2015.

El la elsendo 26.08.2014. Legas Tomek

Vinberoj kaj la vidkapablo

Dieto kun la uzo de vinberoj povas antaŭ­malhelpi la malsanojn de retino. Informis pri tio sciencistoj dum konferenco organizita deAssociation for Research in Vision and Ophthalmology (ARVO), kiu komence de majo okazis en Orlando, Florido. Sciencistoj el la Universitato Miami eksperiment­ante kun laboratoriaj musoj rimarkis, ke dieto enhavanta ekvivalenton de tri vinber­porcioj tage influis konservon de regul­konforma funkciado de retino ĉe musoj kun degeneraj ŝanĝoj. Simila rezulto ne estis rimarkita ĉe bestoj, kiuj ricevis tradician manĝon. Kaze de musoj nutrataj per vinberoj la reago de lumsensiloj de retino estis trioble pli forta ol en kontrola grupo. La vinbera dieto antaŭ­malhelpis ankaŭ aliajn negativajn ŝanĝojn en la retino.

El la elsendo 12.08.2014. Legas Tomek