Sciencaj informoj

Post 8 jaroj la Interneto fariĝos subkapabla

Enretigita de: | Maj 19, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

Laŭ profesoro Andrew Ellis el University of Aston en Birmingham jam post 8 jaroj ni povos atingi la limon de la funkcikapablo de la Interreto. La bezonateco je rapidaj konektoj kreskas tiom rapide, ke ne eblos ĝin kontentigi. Samtempe signife kreskos la kosto de la servoj mem kaj  de la energio necesa por provizi la tutan infrastrukturon.

La progreso rilate la interretajn konektojn  en la lastaj jaroj estas giganta. La reto plukreskas kaj la tutan tempon aperas novaj utiligantoj. La problemo konsistas en tio, ke tre malrapide okazas la plukonstruado de la infrastrukturo mem kaj sciencistoj jam nun frontas problemojn, kiujn ne eblas solvi en simpla maniero. Baldaŭ ni povas atingi momenton, kiam la tuta  Interreto estos paralizita.

Profesoro Ellis asertas, ke en  2023 la nunaj konektoj proksimiĝos al la funkcilimo. Kvankam estas ankoraŭ tempo por enkonduki necesajn ŝanĝojn, sed samtempe la tuta procezo por pretigi novan teknologion kaj disponigi ĝin publike povas daŭri eĉ 6 jarojn. Eĉ pli, ne eblas antaŭvidi, kiel rapide la perado de donitaĵoj kreskos. Kostojn de tio portos utiligantoj. Laŭ Profesoro Ellis jam en 2035 en Britio mankos provizoj por konservi la necesan kvaliton de retaj servoj. Ioman veron de tiu prognozo konfirmas jam la nunaj plendoj de usonanoj pri la lama servokvalito.

El la elsendo 19.05.2015. Legas Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0519224

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj