Sciencaj informoj

Sendrata interreto danĝera por vivaj ĉeloj

Enretigita de: | Maj 12, 2015 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La plej novaj esploroj elmontris, ke la radioondoj kun la frekventeco de 2,4 GHz (gigahercoj) emisiataj de vifio-aranĝaĵoj kaj ankaŭ aplikataj hejme povas esti damaĝaj por molekuloj de microRNA [mikro-ro-no-a], kiuj reguligas la evoluon de la homaj genoj. Sub la influo de tiuj ondoj iuj molekuloj estas ŝanĝataj, kio povas alkonduki al nedzirindaj sekvoj. Vifio-retoj estas nun renkonteblaj ĉiupaŝe. Plimulto de homoj utiligas ilin hejme, laborloke kaj en aliaj ofte vizitataj lokoj. Sciencistoj el Medical School of Dicle University sub la gvido de profesoro Suleyman Dasdag decidis ekzameni ĉu longdaŭra elmeto de la viva organismo je efikado de radioondoj kun la frekventeco de 2,4 GHz, utiligataj en la sendrata interreto povas esti danĝera.

Al la ekzamenado estis subigitaj 16 maturaj ratoj en du grupoj. La unua havis kontakton kun vifio dum 24 horoj diurne dum la tuta jaro. La alia ne havis tian kontakton. Post la finiĝo de la testado oni ekzamenis iliajn cerbojn.

En la unua grupo estis rimarkitaj klaraj diferencoj kaze de kelkaj fadenoj de microRNA, kiuj ŝanĝiĝis dum kontakto kun la radiado devenanta el la vifia aranĝaĵo. Ĉe alia grupo tiu ŝanĝo ne aperis. Sciencistoj konskludis, ke longdaŭra efikado de la ondoj kun la frekventeco de 2,4 GHz povas konduki al nedezirindaj sekvoj, kiel neŭrodegeneraj malsanoj tiaj, kiel Alzheimer-malsano, Parkinsona-malsano kaj aliaj. Aldonendas, ke microRNA ludas ŝlosilan rolon kaze de kresko, variigado kaj mortigado de donitaĵoj de ĉeloj en la homa korpo.

El la elsendo 12.05.2015. Legas Maciek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0524850

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj