Sciencaj informoj

La revuo Tygodnik Powszechny pri „La limoj de la scienco”

Enretigita de: | Okt 14, 2014 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La unua oktobra numero de la semajnrevuo „Tygodnik Powszechny” enhavas la 1-an sciencan aldonaĵon titolitan „La limoj de la scienco” dediĉitan al la temo „Grandaj Demandoj”. Ĝi estis prilaborita komune kun la krakova Kopernik-Centro de Interbranĉaj  Esploroj. La unua aldonaĵo okupiĝas pri la limoj de la scienco laŭ la vidpunkto de fiziko kaj kosmologio, kognaj kaj normigaj sciencoj, filozofio kaj teologio. La krakova Kopernik-Centro okupiĝas pri ili realigante la esplorprogramon „Limoj de la scienca klarigo” financatan de Templeton-Fondaĵo. Kadre de la projekto estis prilaboritaj 300 sciencaj artikoloj, 31 libroj – monografioj kaj kolekivaj verkoj, 120 sciencpopularigaj artikoloj. Okazis 18 internaciaj sciencaj konferencoj kaj 75 publikaj prelegoj. Krome aperis  13 tradukoj de la popularsciencaj libroj kaj en la troviĝas 180 filmoj, registrintaj prelegojn aŭ intervjuojn kun mondfamaj sciencisoj. La aŭtoro de la enkonduka artikolo kaj samtempe fondinto kaj direktoro de la krakova Kopernik-Centro, pastro profesoro Michał Heller citas iujn el la Grandaj Demandoj el la la retpaĝoj de la Templenton-fondaĵo kiel „Kiamaniere kredo pri senmorteco influas nian vivon”, „En kio konsistas diferenco inter kono kaj kompreno”. Samtempe la redakcio prezentas grandajn demandojn de 34 sciencistoj el ĉiuj epokoj – kiel Sokato, Kopernik, Newton, Pateur, Ciołkowski, Bohr, Rubin, Wolszczan – kiuj per penetra starigado de Grandaj Demandoj kaj akiritaj respondoj difinis nian komprenon de la mondo,.

Krom unuopaj artikoloj i.a. pri la limoj de la Kosmo, pri limigoj de neŭrosciencaj esploroj „Ĉu eblas gvati cerbon” Tygodnik Powszechny starigis laborajn demandojn al junaj sciencistoj el Kopernik-Centro. Inter la intervjuitaj troviĝas ankaŭ nia redakcia kolego Tomek Miller. Des pli volonte ni volonte prezentas liajn respondojn pri siaj esplordemandoj:

Tygodnik Powszechny: Pri kio vi okupiĝas?

TM: La nuntempa fiziko apogas sin sur du pilieroj: ĝenerala teorio de realativeco kaj kvantuma mekaniko. Fizikistoj de jaroj klopodas koherigi ilin,  krei la tiel nomatan kvantuman teorion de la gravitado. La malfacilo konsistas en tio i.a., ke tiuj du grandaj fizikaj teorioj uzas malkongruajn matematikajn strukturojn. La t.n. modelo de nekomuto evoluigata de grupo sub la gvido de pastro profesoro Heller – ĝia membro mi estas – celas trovi matematikan strukturon tiom riĉan, ke ĝi  koherigu ambaŭ malkongruajn strukturojn kadre de pli ampleksa, harmonia tuto. Kandidatojn por tia strukturo liveras intense disvolviĝanta matematika branĉo, difinata kiel nekomuta geometrio. Aktuale mi esploras unu el tiuj strukturoj.

Tygodnik Powszechny:  Kion koncernas la plej grava demando en via laboro kaj kiel konturiĝas la respondo?

TM: Ĉu nekomuta geometrio ebligos formuli kvantuman teorion de la gravitado? Estas sciate, ke ĉiun el la du grandaj teorioj aparte eblas esprimi en la lingvaĵo de nekomuta geometrio. Tio gravas. Tamen daŭre ne estas klare ĉu nekomuta geometrio liveros ĝustan recepton por ilia unuigo.

Tygodnik Powszechny:  Kian defion vi konsideras  en via laboro?

TM: Mi klopodas faligi specifan demarkacian linion inter areoj de relativismaj kaj kvantumaj fenomenoj. Ĝi trapasas kadre de la bone rekonita konata  fiziko, tial povas ŝajni, ke ĝi ne estas limo de niaj konoj. Historio tamen elmontras, ke forviŝado de tiaj demarkaciaj linioj en fiziko ofte fruktas per novaj, surprizaj malkovroj.

 El la elsendo 14.10.2014. Legas Barbara kaj Tomek

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0526158

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj