Sciencaj informoj
Minacoj ligitaj kun naturdeficito ĉe homoj
Radikalaj ŝanĝoj en la vivstilo de la nuntempaj homoj alkondukis al tio, ke ĉiam pli da personoj suferas pro la tiel nomata naturdeficito. La urbokreaj procezoj kaj dinamika evoluo de la teknologio kaŭzas, ke la enverguro inter homo kaj la naturo grandiĝas. Kaze de multaj personoj la virtuala medio preskaŭ tutece anstataŭis la naturan. La unuan fojon la simptomojn de naturdeficito priskribis en 2005Richard Louv en sia libro „La lasta infano de la arbaro”. Ĝi traktas i.a. pri radikalaj ŝanĝoj, kiuj okazis en nia spertado de la naturo. Laŭ la aŭtoro la rilatoj inter homoj kaj la natura medio, en kiu ili vivas estis maltrankvilige perturbitaj. Laŭ esploristoj el la Katedro pri Media Psikologio el la UniveristatoAutónoma en Madrido sur la skalo de tempopaso la periodo, en kiu homo vivas en urba medio egalas apenaŭ al kelkaj minutoj. Evidentiĝas, ke la homa nerva sistemo ne eltenas vivon nur en urba medio senigita je verdaĵoj, ĉar tio ne konformas al la originaj bezonoj de la homa organismo. Tial aperas novaj perturboj kaj multaj sensoj degeneriĝas. Laŭ iuj kuracistoj la nuntempaj infanoj povas esti estos la unua generacio kun prognozebla vivolongo malpli granda ol de iliaj gepatroj. La esploristoj atentigas, ke spite progresojn en medicino kaj pediatrio dum la lastaj jardekoj kreskis la nombro de longiĝaj malsanoj de infanoj, kiuj povas daŭri ĝis maturiĝo. Inter ili estas i.a. obezeco, astmo, manko de la vitamino D, atentomanka-hiperaktiva perturbo (ADHD). Samtempe kreskas elcento de infanoj suferantaj ilin ĉiujn kune. Tio ligiĝas kun la sida vivmaniero, pasigado de plimulto de tempo en fermitaj ejoj kaj manko de kontakto kun la naturo. Kiel unu el la terapeŭtaj metodoj specialistoj rekomendas same por la infanoj, kiel ankaŭ por plenkreskuloj pli intiman kontakton kun la natura medio. Tio povas pozitive influi ilian bonfarton, koncentriĝon, refreŝigi menson kaj korpon kreskigante imunecon kaj senŝarĝante cerbon de troaj informoj. Gravan rolon povas ludi do regula kontakto kun la naturo ankaŭ en la urbaj verdaĵsferoj. Tial – laŭ la sciencistoj – kreante ilin la urboplanistoj devas en pli signifa grado konsideri la bazajn bezonojn de la homo.
El la elsendo 01.07.2014. Legas Tomek
Fiŝkaptistaj boatoj logas marbirdojn
Fiŝkaptistaj boatoj, pli ĝuste la forĵetataj el ili forfalaĵoj efikas je birdoj kiel magneto kaj la ĉeesto de la boatoj influas la konduton de birdoj en la distanco de 11 kilometroj. Skribis pri tio la revuo Current Biology. Sciencistoj antaŭe asertis, ke akompanado al boatoj fare de marbirdoj estas prefere loka fenomeno, tial surprizis ilin la fakto, ke temas pri multe pli granda distanco, kiun ili traflugas. Oni ekzamenis la flugojn de nordaj suloj el ses kolonioj troviĝantaj ĉirkaŭ Brito. Estis utiligitaj donitaĵoj el tutmonda loktrova sistemo (GPS) devenantaj el fiŝkaptistaj boatoj. La kreitaj baze de ili modeloj atestas, ke la ĉeesto de boatoj ŝanĝas la konduton de nordaj suloj eĉ en la distanco de 11 kilometroj, do la diametro de la surfaco troviĝanta sub la influo de boato egalas do al 22 kilometroj. Multo elmontras ankaŭ tion, ke birdoj kapablas juĝi kun kiaspeca boato kaj homaktiveco ili rilatas. La menciitaj nordaj suloj malpli ofte akompanis boatojn nur preternavigantajn. Pli ofte la birdoj sekvas tiujn, kiuj aktive fiŝkaptis. Sciencistoj volas nun scii, kiel en la medio de maraj birdoj okazas interŝanĝo de informoj logante al koncerna surfaco laŭvicajn malsatajn birdojn. Tio povos helpi la administradon de fiŝkaptejoj kaj protekton de specioj.
El la elsendo 24.06.2014. Legas Tomek
Pola artefarita osto
Jam antaŭ 4 jaroj sciencistoj el la Min- kaj Fandindustria Akademio en Krakovo post 6 jaraj laboroj certis, ke ili sukcesis inventi biomaterialon, kiu distingiĝis inter aliaj ostoanstataŭaj materialoj en la mondo. Nun kunlaboras pri ĝi esploristoj el la Medicina Universitato en Lublino. La inventita materialo bonege taŭgas por bioinplantaĵoj. Ĝi ne kaŭzas inflamojn kaj ne estas rifuzata de organismo. Unu jaron post enplanto ĝi bone kunlaborante kun la ĉeloj transformiĝante en oston. La pola biomaterialo baziĝas sur kalcifosfato, kiu eniras la konsiston de ostoj kaj koraloj. Ĝi kelkfoje povas esti riĉigata per jonoj de magnezo, sed krome ankaŭ ĝi estas riĉigata per sukera polimera komponento, kiu kaŭzis, ke ĝi fariĝas simila al la homa spongeca osto, facila por tranĉoj kaj modifoj. La konsistera polimero sub la influo de humideco pufiĝas ŝanĝante siajn proprecojn fariĝante kungluaĵo. La pola biomaerialo povas esti saturita per antibiotiko aŭ per aliaj substancoj, ekzemple kreskigaj. Ĝi evidentiĝis esti bona fundamento por la ĉeloj, kiuj sur ĝi lokiĝas.
El la elsendo 11.06.2014. Legas Barbara
Nun la specioj formortas pli rapide ol antaŭe
La planto- kaj bestospecioj pereas nun almenaŭ mil fojojn pli rapide ol kiam aperis la unuaj homoj kaj la mondo staras rande de laŭvica amasa formortado. Tio rezultas el esploroj en la usona Duke University [dik juniversity]. La tieaj esploristoj analizis la malnovan kaj nunan ritmon de la formortado kaj malkovris, ke iam ĝi estis multe malpli rapida ol oni ĝis nun asertis. Nun la planto- kaj bestospecioj malaperas ĉ. 10-oble pli rapide ol premisis biologoj. La malaperadon de la specioj influas multaj faktoroj, sed la ĉefa estas perdo de vivejoj, kio ligiĝas kun la homa ekspansio. Al tio aldoniĝas invadspecioj, kiuj forpuŝas la indiĝenajn, klimatŝanĝoj kaj ankaŭ ĉasdekumado. Jam kelkfoje granda parto de la Tero fariĝis viktimo de amasa formortado de la specioj. Antaŭ ĉirkaŭ 66 milionoj da jaroj la amasa formortado pereigis dionosaŭrojn kaj tri kvaronon de la teraj specioj. Antaŭ 252 milionoj da jaroj en simila procezo pereis 90 procentoj de nia planedo. Sciencistoj tamen vidas esperon en modernaj teknologioj kaj en alarmado pri specioj endanĝerigitaj fare de posedantoj de plurfunkciaj poŝtelefonoj. Tiam iliaopinie eblos entrepreni la provon savi iliajn vivejojn aŭ generigi en kontrolaj kondiĉoj. Kiel ekzemplon ili citas brazilan simion Leontopithecus rosalia, kiu antaŭ kelkaj jaroj estis rekonita kiel formortinta pro perdo de vivejoj. Oni tamen retrovis ĝin en senhomaj regionoj de Brazilo, plinombrigis en mallibereco kaj sekve lasis en arbarojn. Nun estas pli da ili ol lokoj, en kiuj oni povus ilin liberigi.
El la elsendo 11.06.2014. Legas Barbara
Bjalistokaj studentoj denove venkis
La marsa roboto-paŝilo Hyperion 2 de bjalistokaj studentoj jam la duan fojon laŭvice venkis la rivaladon University Rover Challenge 2014 en Usono. La duan lokon akiris la teamo el la Universitato de la Scienco kaj Teknologio el Misurio, Usono. La trian lokon nunjare okupis studentoj el Rzeszów [ĵeŝuv] en la sudorienta Pollando.
La dua sinsekva venko de la teamo el la Mekanika Fakultato de la Bjalistoka Politekniko okazis la unuan fojon en la historio de la rivalado. Michał Grześ, Jacek Wojdyła, Jakub Maliszewski, Robert Bałdyga, Maciej Baka, Maciej Rećko prezentis roboton Hyperion 2, evoluigitan version de Hyperion, kiu venkis la rivaladon en 2013. La rivaladon partoprenis 23 studentaj teamoj el la tuta mondo. La polaj venkintoj akirinte la 1-an lokon ricevis 368 poentojn. La du sekvaj teamoj 342 respektive 338 poentojn. En 2013 studentoj el Bjalistoko akiris la rekordan nombron de poentoj 493 je 500 eblaj. Nunjare temas pri ilia tria venko en la konkurso. En 2011 ili venkis prezentante la roboton Magma 2.
El la elsendo 03.06.2014. Legas Barbara
Pliaj junaj fokoj en Baltiko
Laborantoj de la fokejo ĉe la duoninsulo Hel pasintsemajne liberigis tri junajn grizajn fokojn, kiuj kreskis en la fokejo de la tiea marlanterno. Ili estas provizitaj per elektronikaj aranĝaĵoj ebligantaj sekvi ilian maran moviĝon, kion povas fari ankaŭ internaŭtoj (http://wedrowkifok.wwf.pl). Du el la fokoj naskiĝis en la fokejo kaj nun pezas 49 respektive 46 kilogramojn. Unu foko estis trovita en aprilo ĉe la plaĝo de Łeba en la stato, kiu enzorgigis la laborantojn de la centro. Ŝia pezo egalis nur al. ĉ. 15 kilogramoj, nun ĝi duobliĝis. Antaŭ la liberigo la fokoj estis instruitaj memstare serĉi kaj kapti fiŝojn, la ceterajn kapablojn ili devos alproprigi memstare. Kiam fokoj kreskos ili pezos 100-200 kilogramojn kaze de femaloj kaj 200-300 kilogramojn kaze de maskloj. La liberigitaj pasintsemajne fokoj estas jam laŭvicaj ekzempleroj kiuj trafis al Baltiko kadre de la projekto gvidata de la marlanterno ĉe Hel kun WWF reenkonduki grizajn fokojn ĉe la suda marbordo de Baltiko kaj rekreon de lokaj fokaj kolonioj, iam plurnombre vivantaj ĉe la pola marbordo. Antaŭ ĉ. 100 jaroj en Baltiko vivis 100 mil grizaj fokoj. En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento ilia nombro egalis al apenaŭ 4 kaj duona mil. Tiam fokoj estis ĉirkaŭprenitaj per leĝa protekto. Dum la ĉiujara nombrado en 2013 oni konstatis ilian kreskon ĝis ĉ. 30 mil ekzempleroj.
El la elsendo 03.06.2014. Legas Barbara
La aranea veneno
Estas jam sciate, kiuj proteinoj povas partopreni en la kreiĝado kaj aktiviĝo de toksaj substancoj en la veneno de araneo kaj kiuj estas necesaj por ke kreiĝu araneaĵo. En la mondo vivas 44 kaj duona mil specioj de araneoj, kiuj aplikas ankaŭ tre malsamajn ĉastaktikojn. Pro diversspecaj mutadoj eblas renkonti ilin en ekstreme malsamaj medioj. La araneaĵo pro sia ekterordinara rezisto kaj elasteco senĉese estas la esplorobjekto de bioteknikistoj, kiuj ne sukcesis ĝis nun lerni kiel produkti ilin malmultekoste kaj amasskale. Kiel efikaj ĉasistoj araneoj estas grava elemento de ekosistemoj, aparte en la natura kontrolo de insektoj, inkluzive de la insektoj plantdamaĝaj. Siajn viktimojn ili atakas per ĉasveneno produktata en speciala glando. Pro siaj biokemiaj kaj strukturaj proprecoj ilia ĉasveneno ankaŭ estas la esplorobjekto de sciencistoj. La veneno de iuj araneoj estas danĝera por la homo, sed oni ne ekskludas, ke aranea toksaĵo povus esti aplikita en medicino. Por kompreni ĝian biologion sciencistoj el Danlando, Ĉinio kaj Saŭda Arabio ekzamenis la genomon de du araneoj, la afrika stegodyphus mimosarum kaj devenanta el Brazilo acanthoscurria geniculata. Iliaj genomoj evidentiĝis tre grandaj kaj laŭ tio ili similaj al genomoj de mamuloj. La sciencistoj okupiĝis aparte pri genoj respondecaj pro la produktado de veneno kaj identigis 2193 proteinojn de araneaĵo. La esplorrezultoj povas helpi en estonta utiligo de veneno por la produktado de neŭrotoksinoj kaj insektodetruaj kemiaĵoj. Ili povas ankaŭ rapidigi esplorojn pri utiligo de araneaĵa proteino por la produktado de novaj, tre rezistaj biomaterialoj.
El la elsendo 20.05.2014. Legas Tomek
Inventaĵo servonta al personoj grizaĝaj
Ĉiam pli da personoj grizaĝaj malaperas en Pollando senspure, kio sekvas el la donitaĵoj de la fondaĵo serĉanta la malaperintojn ITAKA. Multaj tiaj kazoj ligiĝas kun perturboj de la memoro kaŭzitaj de demenco aŭ Alzheimer-malsano. Por pli facila retrovo de ili servas la t.n. Wanted Clock (serĉhorloĝo). Temas pri la inventaĵo de la pola 19-jarulo, Mariusz Blaszka, lernanto de la lasta klaso de la Elektronika Teknikumo el la suda Pollando. La aranĝaĵo aspektas kiel horloĝo kun la enmuntita GPS-gvidilo kaj karto SIM. La programitaj en ĝi lokalizaj donitaĵoj rilatas al la regiono, kiun uzanta ĝin grizaĝulo ne devus forlasi. Se tamen tio okazas la horloĝo sendas elektronikan mesaĝon kun informo pri lokalizo konsideranta distancon de kelkaj metroj. Tamen se eĉ en la horloĝo ne estas enprogramita „netranspasebla regiono” sufiĉas sendi elektronikan mesaĝon al ĝia SIM-karto kaj responde oni ricevas informon pri lokalizo de koncerna persono. La inventita de la pola junulo horloĝo memorigas ankaŭ pri horo apliki medikamentojn. Se oni sendas al ĝi elektronikan mesaĝon ĝi mem rekontaktas la telefoninton funkciigante la laŭtparolan sistemon, tiel ke oni povas alparoli la horloĝportanton. Se tio ne sukcesas la enmuntitaj diodoj ekemisias intensan lumsignaladon, kio povas servi dum la noktaj serĉadoj, kiam la horloĝportanto perdiĝis. La horloĝo de Mariusz Blaszka akiris jam la oran medalon kaj specialan premion dum la brusela foiro „Brussels Innova”, distingon dum la polaj konkurso por junaj sciencistoj E(x)plory 2014 kaj tutlanda Olimpiko de Teknikaj Novumoj. En majo ĝi estis prezentita dum la inventofoiro en Parizo, sekve ĝi partoprenis la konkurson INFOMatrix en Bukureŝto.
El la elsendo 20.05.2014. Legas Tomek
Elektraj aranĝaĵoj perturbas la birdonavigadon
La esploroj de germanaj sciencistoj sugestas, ke elektraj aranĝaĵoj povas perturbi la navigadon de birdoj dum ilia migrado. Eĉ malforta elektromagneta kampo difektas la internan kompason de animaloj. Germanaj sciencistoj asertas, ke tiu ĉi efekto estas plej forta, kiam la birdoj flugas super la urbanizitaj kompleksoj. Iuj birdoj migras laŭ tre grandaj distancoj, preskaŭ je mondoduono. Oni asertas, ke retrovon de ĝusta vojo helpas al ili interna kompaso alkonformiĝanta al la magneta kampo de la Tero. Profesoro Henrik Mouritsen el la germana universitato de Oldenburg dum 7 jaroj ekzamenis kiel malforta elektromagneta kampo influis ruĝgorĝulojn. Evidentiĝis, ke ekzempleroj influitaj de la elektra kampo de 50 kilohercoj ĝis 5 megahercoj tutece perdas la direkosenton. Post ĝia elŝalto ili denove kapblas „retrovi sin” en la spaco. Kiel atentigis la esploristo la migrantaj birdoj traflugas super la urboj, en kiuj en ĉiam pli da domoj kaj oficejoj oni utiligas multajn elektrajn aranĝaĵojn. Tio signifas, ke tiuj birdoj devas uzi alian metodon de sia flugnavigado. Ili disponas pri tri diversaj kompasoj: la stela, la suna kaj magneta, kiuj funkcias sendepende. Sciencistoj ne scias ĝisfine kiel funkcias la magneta kompaso, sed ekzistas pruvoj, ke ili utiligas kemiajn reagojn stimulatajn de la lumo, kiuj dependas de la orientiĝo de la birdo rilate al la magneta kampo de la Tero.
El la elsendo 13.05.2014. Legas Barbara
Klimatvarmiĝo dekumas kapreolojn
Laŭ esploroj de sciencistoj el la Franca Sciencakademio kaj Landa Ĉascentro la klimat¬varmiĝo kaŭzas amasan formortadon de kapreoloj. La rimarkita varmiĝo egala al unu grado en la daŭro de unu jarcento kaŭzis, ke sur la teritorio de Francio multaj specioj de flaŭro kaj faŭno sukcese adaptiĝis. Tamen ne junaj kapreoloj. Printempo venas nun pli frue ol en la antaŭaj jaroj kaj se plantoj en specifa maniero al tio adaptiĝas al tiuj kalendaraj ŝanĝoj kelkiuj animaloj ne. Sekve maturaj kapreoloj naskas antaŭdate idojn kaj ili estas signife malpli¬f ortaj kaj malpli rezistaj je tio, kio okazas en la atmosfero. Estis konstatite, ke en Francio dum la lastaj 30 jaroj kapreoloj naskas ideojn pli-malpli du semajnojn antaŭdate. En la 1970-a jaro en Francio estis sukcese inaŭgurita kampanjo, kies celo estis grandigi la populacion de kapreoloj kaj cervoj. Ilia nombro de 200 mil bestoj 10-obligis. Nun francaj sciencitoj denove alarmas, ke la novnaskitaj kapreoloj vivas signife malpli longe kaj tial estas ĉiam malpli da ili.
El la elsendo 06.05.2014. Legas Gabi