Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1476-a E_elsendo el la 10.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• Bonvenigante la revenantan turisman sezonon ni memorigas nian malnovan felietonon pri la vizitinda pola ĉemara urbo, Puck.
• En la komenca kulturkroniko – post la prezento de elektitaj datoj ligitaj kun 10.06 – ni informas pri interesa pola-hispana projekto ligita kun enscenigo de la opero de Manuel de Falla „Fuego Fatuo”, en kiu li uzis la komponaĵojn de Frederiko Chopin; pri la ekspozicio dediĉita al la karpatrutenaj artistoj en la varsovia Etnografia Muzeo.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri la UEA-decido okazigi la 113-an UK-on en Kaŭno, Litovio; pri la ebleco transpreni dum la 111-a UK en Graz antaŭmenditajn verkojn el la libroserva katalogo de UEA: katalogo.uea.org / libroservo@co.uea.org, +31 10 436 1044 ; pri la ebleco mendi E-librojn dank’ al la biblioteka apogo de la familio Bachrich – uea.org/gk/1299a1.
• Muzike akompanas nin Alejandro Cossavella (alinome Ale Kosabela) memoriganta fragmente la kanton pri „Bona Espero” el la eldonita kun Vinilkosmo KD „Strika Tango”. La programinformon akompanas foto pri kajtsurfado ĉe la plaĝo en Puck : Kryzsztof CC BY-SA 3.0
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003.
• La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.







