Sciencaj informoj
Orangutano kapablas ŝanĝi la voĉon por ŝajnigi esti pli granda
Sciencistoj el Nederlando, Belgio kaj Britio informis en Revuo de Eksperimenta Biologio, ke orangutanoj uzas manojn por ŝanĝi la voĉon kaj ŝajnigi esti pli grandaj.
En la profundo de la ĝangaloj de Sumatro kaj Borneo eblas aŭdi sonojn memorigantajn longiĝan ŝmacon. Ili havas nenion komunan kun kiso kaj produktas ilin solecaj orangutanoj, kiel alarmosonon kiam proksime aperas homo aŭ iu danĝera besto. La ĉefa aŭtoro de la esploro, bioakustikisto el la belga flamandlingva Universitato en Bruselo donis la atenton al ĉi tiu sono jam antaŭ kelkaj jaroj rimarkinte, ke iuj bestoj samtempe kunrulas la manojn ĉirkaŭ la buŝo plej verŝajne por malaltigi la voĉon. Sed nur antaŭnelonge sciencistoj kreis matematikajn modelojn, kiuj ebligas pli bone kompreni la mekanismon de sonkreiĝo kaj simuli ĝian frekventecon. Dank’ al tio ili eksciis, kiel la simioj malaltigas la alarmosonon. Nome iliaj manoj kreas ion en la speco de cilindra plilongigo de la buŝo, rolante tiel kiel rezonkesto en instrumento. La avertosono impresas kvazaŭ ĝi estus produktita de pli granda orangutano. Se organgutanoj kondutas tiel sciante, ke ili impresas esti pli grandaj tio povas signifi laŭ esploristoj, ke temas pri antaŭkuriero de lingvo kaj tiel nomas la situaciojn, en kiuj bestoj konscie ŝanĝas la produktatajn sonojn, kiuj sekve ŝanĝas ilian signifon. Ekspertoj atentigas tamen, ke estas necesaj pliaj multhoraj observoj, surbendigoj kaj esploroj por plene konvinkiĝi, ke proksimigante manojn al la lipoj la besto konscie „trompas” por impresi esti pli granda.
El la elsendo 31.03.2015. Legas Tomek
Banko de la haŭtohistoj en Olsztyn
Sciencistoj el Olsztyn (la norda Pollando), kiuj ekzamenas la problemon de la sencikatra vundokuracado entreprenis klopodojn por establi landan bankon de la haŭtaj histoj.
La kreiĝo de cikatraĵo post la vundo formas barieron inter la interno de la organismo kaj la ĉirkaŭanta mondo, kio malebligas enpenetron de bakterioj aŭ virusoj tra malferma vundo. La longiĝaj cikatraĵoj povas tamen samtempe limigi kreskon, artikomoviĝemon, ili kaŭzas misformojn el kiuj fontas kompleksoj kaj psikaj limigoj. Simile okazas, se temas pri cikatraĵoj postakcidentaj aŭ postoperacioj aparte, se ili disvastiĝas ekster la vundosfero kaj lokiĝas sur la vizaĝo, kolo aŭ brusto.
Malsame ol homoj la problemon de vundoj kaj cikatraĵoj solvas amfibioj. Ilia perdita vosto rekreskas kaj enteprenas la saman funkcion kiel la perdita. Aldona atuto estas, ke ilia vundita haŭto saniĝas sencikatre. Oni asertas, ke ĝuste ĉi-lasta fenomeno estas la enkonduka paŝo al regenero de la tuta perdita organo. Sciencistojn interesegas la demando, ĉu homoj posedas la samajn regenero-mekanismojn. Unusola ekzemplo de la sencikatra vundokuraciĝado ligiĝas kun la periodo, kiam la infano trovigas en la patrina utero. Operacioj de la bebaj fetoj ne nur ofte savas iliajn vivojn, sed aldone ne lasas spuron de la kirurgia interveno. La infano naskiĝas sen la spuro de la kirurgia interveno, sed tiun kapablon organismo perdas tuj post la naskiĝo. Malgraŭ multaj klopodoj la mekanismo de ĉi tiu fenomeno restas nekonata. La esploroj en Olsztyn koncentriĝas pri ĝia solvo. Kiel esplormaterialo servas musospecio, ĉe kiu en la matura vivo vundoj kuraciĝas sencikatre kiel ĉe la amfibioj. La ekondukaj ekzamenoj estas promesoplenaj, sed nur ripeto de ili ĉe la homa histo povos ebligi novajn solvojn, novajn medikamentojn kaj terapiojn. Gravan problemon konsistigas enorma varieco de homoj, kun kio ligiĝas kun la fakto, ke haŭtokonstruo malsimilas depende de aĝo, pezo, suferitaj malsanoj, sekso, hormonaj ŝanĝoj kaj eĉ loko de kiu estis prenita haŭtohisto. Necesa estas do testado de haŭto de multaj pacientoj, sed ĉiu ekzamenata haŭtohista provaĵo havas nur la kvinmilimetran diametron. Tia kvanto ebligas signi 300 genojn laŭ la metoldoj de molekula biologio. Por pliaj esploroj komence estas necesaj 700 haŭtohistaj provaĵoj. La kreiĝanta banko en Olsztyn estas la unua paŝo por solvi la demandon de la sencikatra vundokuraciĝado.
El la elsendo 31.03.2015. Legas Tomek
Ne al la fremdspeciaj organismoj
Ekde la 1-a de januaro validas nova direktivo de la Eŭropa Unio pri fremdspeciaj organismoj, kiuj endanĝerigas la vivon de la propraj animaloj kaj plantoj. Kiel informis “Gazeta Polska Codziennie” en la epoko de la tutmondiĝo kaj ĉiam pli oftaj eksterlandaj veturoj kreskas la problemo venigadi al Pollando fremdajn animalspeciojn. En 2011 la polaj aŭtoritatoj prilaboris liston de aparte danĝraj mamuloj, reptilioj, amfibioj, birdoj, fiŝoj, insektoj kaj plantoj. La plej grava problemo kun invadaj organismoj konsistas en tio, ke ili forpuŝas la indiĝenajn animalojn kaj plantojn. Post multaj jaroj al la kohera kontraŭspeciinvada politiko aliĝis la Unio. La plej grava elemento de la unia dokumento estas la registro de la prioritataj fremdaj specioj, kiuj estos forigataj de sur la eŭropunia tereno. Estas aplikeblaj tri proceduroj depende la skalo de la fenomeno: antaŭmalhelpado, ke la fremdspecia organismo enpentru la medion; agado por plena elimino en la frua fazo post la konstato de fremda organismo sur la unia tereno; longdaŭre valida direktivo, post la konstato de signifa disvastiĝo de fremdspecia organizmo. Krome daŭre validas malpermeso enveturigadi en Eŭropon iujn bestojn kaj plantojn.
El la elsendo 24.03.2015. Legas Gabi
Kameleonoj ŝanĝas sian koloron dank’ al kristalaj „speguletoj”
Kiel informis la periodaĵo „Nature Communications” la kapablo de kameleonoj ŝanĝi sian haŭtkoloron ligiĝas ne kun diverskoloraj pigmentoj, sed kun la moviĝantaj en ilia haŭto etaj kristaloj. Malkovris tion la kolektivo de Michel Milinkovitch en la uniwersitato en Ĝenevo. Ĝis nun sciencistoj supozis, ke kameleonoj ŝanĝas la koloron dank’ al siaj kolrĉeloj, kromatofoj, ene de kiuj moviĝas grajneroj de koloroj. Nun evidentiĝis, ke la procezo estas multe pli miriga. La lacertoj rapide movas en sia haŭto etajn kristalojn efikantaj kiel reflektaj speguletoj, dank’ al kio ili reflektas diverskoloran lumon. La ĝenevaj sciencistoj ekzamenis la vivantan sur Madagaskaro lampartan kameleonon (Furcifer pardalis). Kiam matura masklo rimarkas rivalon aŭ atrakcian femalon ĝi kapablas dum du minutoj ŝanĝi la koloron de la maskanta verda en frapflavan aŭ ruĝan. La mikroskopa ekzamenado de ĝia haŭto bildigis la troviĝantajn en ĝi kunmetitajn en regulan formon kristalojn de guanino – unu el la strukturoj el kiuj estas konstruita la DNA-fadeno. Ĉiu el la ĉeloj (iridoforoj) enhavas centojn da miloj da tiaj kristaloj. Dank’ al la komputila simulado evidentiĝis, ke ŝanĝante distancon inter unuopaj kristaloj eblas reflekti ĉiun koloron de la videbla lumo. Kiam la kristaloj proksimis, ili reflektis la bluan lumon, kiam ili malproksimiĝadis unue estis aperanta la flava kaj poste la ruĝa lumoj. La kolektivo de Milinkovitch pruvis ankaŭ, ke la haŭto de femaloj aŭ junaj lacertoj, kiuj ne kapablas ŝanĝi la kolorojn ne enhavas iridoforojn.
El la elsendo 17.03.2015. Legas Tomek
Interesiĝo pri pola likvaĵo por kugloimunaj kamizoloj
Pri speciala likvaĵo, kiu fulmrapide malmoliĝas sub la influo de frapo, kaj povas esti aplikata en la kugloimunaj kamizoloj interesiĝas firmaoj el la tuta mondo. Pri ĝi laboris sciencistoj el la Varsovia Politekniko, Militista Instituto pri Teknika Ekipaĵaro kaj Instituto pri Sekurecteknologio Moratex.
Aktuale aplikataj materialoj por la kugloimunaj kamizoloj estas altgrade rigidaj kaj malelastaj, kio negative influas ilian uzkomforton kaj malebligas apliki la kontraŭkuglan protekton ĉe artikoj de manoj kaj piedoj aŭ la kolo mem. La apliko de la inventita likvaĵo grandigos elastecon de materialoj kaj eliminos la ĝisnunajn limigojn. La prilaborita de polaj sciencistoj solvo povas esti aplikata ĉie ĉi, kie la materialo kiel taskon havos maksimuman disigon de energio. Krom kugloimunaj kamizoloj ĝi povas esti aplikata en sportaj vestoj, kontraŭfrapaj protektiloj, en elementoj aplikataj por pontokonstruado aŭ en trajnaj kontraŭpuŝiloj. La pola inventaĵo troviĝas en la fina fazo de surmerkatigo.
El la elsendo 10.03.2015. Legas Tomek
Konstanta sendoremeco altigas la mortoriskon
Personoj suferantaj daŭran sendormecon havas pli signifajn inflamostatojn en la organismo kaj estas minacitaj je pli frua morto ol personoj, kiuj suferas sendormecon nur de tempo al tempo.
Kiel informis „American Journal of Medicine” sciencistoj el la Arizona Universitato faris tiujn konkludojn analizinte donitaĵojn pri sendormeco kolektitajn inter 1400 personoj. La ekzamenado komenciĝis en 1972 jaro kaj informojn pri mortoj en tiu grupo estis kolektitaj dum la sekvaj 38 jaroj. Enkonduke kaj kelkfoje poste sciencistoj prenis de la partoprenantoj la sangoprovaĵojn, kiuj estis frostigataj. En la jaroj 1984-85 kaj 1990-1992 esploratoj plenigis enketojn pri dormo kaj ligitaj kun ĝi kutimoj. Se sendormeco estis anoncita en ambaŭ enketoj estis taksite, ke temas pri longiĝa sendormeco, aliakaze kiel portempa. La analizo de sangoprovaĵoj elmontris, ke la nivelo de C-reaktiva proteino, kiu elmontras la inflamostaton en la organismo kreskis evidente nur ĉe personoj suferantaj longiĝan sendormecon. Tiuj personoj ankaŭ dum laŭvicaj jaroj karakteriziĝis per 58-procente pli alta mortorisko kompare kun ekzamenitoj, kiuj ne spertis dormoperturbojn. Ne estis konstatita simila dependeco ĉe personoj suferantaj sendormecon nur porokaze. La rezultoj de tiuj esploroj povas helpi pli bone identigi personojn, kiuj pro sendormeco estas minacitaj je morto kaj postulas efikan terapion.
El la elsendo 10.03.2015. Legas Tomek
Perioda subnutro povas longigi vivon
Perioda subnutro alterne kun periodoj de satmanĝo kaj eĉ abundmanĝo povas longigi vivon, same kiel la malaltkaloria dieto. Tion sugestas laboro de sciencistoj el Florido.
Jam eksperimentoj kun bestoj pruvis, ke limigo de manĝokalorieco longigas vivon kaj malaltigas la evoluriskon de multaj longiĝaj malsanoj. Tio ligiĝas kun la fakto, ke la malaltkaloria dieto periode kreskigas la nivelon de liberaj oksigenaj radikoj, kio laŭvice stimulas aktivecon de la enzimoj el la la grupo sirtuin. Tiuj proteinoj partoprenas tre gravajn vivprocezojn, inkluzive tiujn ligitajn kun la maljuniĝado, kvankam ilia mekanismo daŭre estas esplorata.
Sciencistoj konscias, ke longdaŭra malmanĝado estas malfacila por plimulto de homoj, tial ili testis alternativan dietostrategion, kiu konsistas en alterna malaltkaloria dieto kun abundmanĝado. La eksperimenton patoprenis 24 studentoj, kiuj unu tagon povis manĝi nutraĵojn kun kaloria valoro egala al unu kvarono de ilia ĉiutaga dieto, la sekvan tagon la kalorieco de ilia manĝo povis egali al 175 procentoj de la energetika valoro de ilia ĉiutaga manĝo. Tio evidentiĝis esti bone tolerita solvo kaj ne kaŭzis la pezokreskon. Laŭ studentoj estis pli facile malmulte manĝi unu tagon ol abundmanĝi la sekvan.
Laŭ unu el la sciencistoj estas necesaj pliaj esploroj por verkonformigi ĉu tiu manĝosistemo efektive estas sekura kaj salubra. Al esploroj devas esti subigitaj pli multaj homoj. Oni devas ankaŭ konsideri ŝanĝojn en muskoloj kaj grasohisto.
El la elsendo 03.03.2015. Legas Barbara
Polaj informadikistoj avanas en la teleinformadika sekureco
Polaj informadikistoj gajnis ĝeneralan klasifikon de internacia rivalado pri la teleinformadika sekureco „Capture the Flag” 2014. Polacy evidentiĝis pli bonaj ol la teamoj el Usono, Japanio, Germanio, Rusio.
La rivalado „Capture the Flag” (CTF) estas internacia ciklo da turiniroj, en kiuj naciaj teamoj solvas taskojn ligitajn kun la sekureco de mobilaj aplikaĵoj, analizado de teknologioj aŭ programoj por malkaŝi mekanismojn de ilia funkciado, kriptoanalizo, algoritmiko kaj gvatinformadiko. La turniroj okazas en la tuta mondo – distance aŭ surloke – ĉiun kelkan semajno. Povas ilin partopreni de 10 ĝis eĉ 2 mil taĉmentoj kaze de finaloj.
La venka pola taĉmento „Dragon Sector” partoprenis 33 klasifikigajn turnirojn, en 7 ĝi okupis la unuan lokon, en 18 ĝi akiris la surpodian lokon. La polan teamon eniris informadikistoj okupiĝantaj pri teleinformadika sekureco en la privataj kaj publikaj firmaoj, kaj du studentoj el la Varsovia Universitato. La laboron de la venka teamo subteas la esplorinstituto NASK (Sciencista kaj Akademia Komputila Reto), kadre de kiu funkcias la kolektivo CERT Pollando kaj la Varsovia Universitato.
El la elsendo 24.02.2015. Legas Tomek
Jaro de siluro en la Nacia Parko de Biebrza-rivero
La 2015-a jaro pasas en la plej granda pola Nacia Parko de Biebrza-rivero [bjebĵa-rivero] kiel Jaro de Siluro. Dum la plej proksimaj tri jaroj entute ne eblos fiŝkapti silurojn. Kvankam Biebrza-rivero riĉas je multaj taŭgaj vivejoj kaj nutrejoj favorantaj la vivkondiĉojn al siluroj, sed ilia populacio – pro civilizaciaj ŝanĝoj – malkreskas kaj necesa estas protekta programo. Krom tio kunlabore kun iĥtiologoj, fiŝkaptistoj kaj amikiĝintaj plonĝistoj siluro estos monitorata en la Parko dum la tuta jaro.
Siluro (Silurus glanis) estas la plej granda dolĉakva fiŝo de Eŭropo povante atingi la longecon de du metroj kaj pezon de pli ol 100 kilogramoj. Siluroj nutras sin per malgrandaj mamuloj, akvobirdoj, unuavice per malgrandaj fiŝoj. Ili vivodaŭro povas egali al. ĉ. 80 jaroj. La Nacia Parko de Biebrza-rivero ekde la komenco (1993) limigas permesojn kaj licencojn por la fiŝkaptado, sed ĝi ankaŭ frontas la problemon de ŝtelĉasado. Pli frue pri la monitorado de siluroj okupiĝis Pola Fiŝkaptista Asocio kaj el ĝiaj raportoj rezultas, ke en la jaroj 1972-78 estis fiŝkaptitaj pli ol 5 tunoj da siluro. Nun pri vendado de fiŝkaptistaj licencoj okupiĝas la Nacia Parko. Ekde 2003 tamen oni notas nur sporadajn fiŝkaptojn de siluroj. Des pli estas pravigita la protektoprogramo rilate ĉi tiun fiŝspecion.
El la elsendo 17.02.2015. Legas Tomek
Vespertoj en Regiono de Międzyrzecz-Fortikaĵo
38 594 vespertoj vintrumas en la Regiono de Międzyrzecz-Fortikaĵo en la lubuŝa vojevodio (la nordokcidenta Pollando). Temas pri rekordo dum la 15-jara monitorado de vespertoj en ilia plej granda vintrumejo. La plej multnombraj estas vespertoj el la specio Myotis myotis superante 29 mil ekzemplerojn. 4 kaj duonan milnombran grupon konsistigas vespertoj Myotis daubentonii, la sekvan lokon okupas vespertoj Myotis nattereri.
La grandaj vespertoj Myotis myotis dominantaj super la ceteraj specioj falas en la vintran dormon jam kiam aperas la unuaj simptomoj de la malvarmiĝo kaj tial ilia nombro estas stabila. La aliaj specioj en la sama periodo kapablas esti aktivaj kaj venas al vintrumejo nur kiam ekregas vere severa vintro. Ili ankaŭ forlasas la vintrumejojn kiam ekstere ne estas varme.
Nunjare en la vesperta vintrumejo en Miedzyrzec oni konstatis sume 9 vespertospeciojn.
El la elsendo 17.02.2015. Legas Tomek