Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1475-a E_elsendo el la 05.06.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• La 1-an de junio skuis la E-komunumon informo pri la neatendita forpaso de la eminenta barata esperantisto Probal Dasgupta, la prezidanto de la E-Akademio, eksa du-oficperioda prezidanto de UEA. Ni memorigas lin adiaŭe per nia arkiva interparolo kun li el la Lahtia UK; Pri la forpasinto informis Libera Folio: https://www.liberafolio.org/2026/06/01/forpasis-probal-dasgupta/; En ĝi troviĝas aparta nekrologo de Marc van Oostendorp https://www.liberafolio.org/2026/06/02/intelektulo-en-neintelektula-mondo/; Apartan Gazetaran Komunikon aperigis UEA: https://uea.org/gk/1303a1;
• En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri nova fakultato en la Politekniko de Opole ofertanta AI-studojn kaj pri la novaj restoracioj akirintaj Michelin-steletojn post la vizito de Michelin-inspektoroj en Pollando;
• En la scienca rubriko ni parolas pri la kreskanta interesiĝo pri kursoj dediĉitaj al la mana skribado kaj sciencaj argumentoj favore al tiu malnova tradicio surpaperigi niajn pensojn kaj ideojn;
• Muzike ni prezentas infanan kanton, kiun en fb memorigis Lili Nikolova kun la aparta mesaĝo „Feliĉan estontecon al ĉiuj etuloj, kun la espero, ke ili lernos Esperanton kaj kantos kune en paca kaj amika rondo”; La akompananta la programinformon foto prezentas la Estraron de UEA en aprilo 2008 – De maldekstre: José Antonio Vergara, Hori Jasuo, ĝenerala sekretario Barbara Pietrzak, vicprezidantino Claude Nourmont, prezidanto Probal Dasgupta, vicprezidanto Ranieri Clerici, Loes Demmendaal; Foto de Ziko-C Opera propria CC BY-SA 3.0
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.







