Sciencaj informoj

La sesa senso de la homo

Enretigita de: | Aŭg 9, 2016 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La reagoj registritaj dum elektroencefalografio – EEG estas onidire la plej forta pruvo pri la kapablo de la homoj percepti kaj gvidi sin per geomagneta kampo. Oni konstatis ĝin ĉe insektoj, migraj birdoj kaj ankaŭ ĉe kelkkiuj mamuloj. Tamen ĝia ekzisto ĉe la homo estis sole konjektata kaj al la ĉi-rilataj informoj – ne ĉiam science bazitaj. Iuj rilatis al ili same kiel al informoj pri telepatio. Pluraj eksperimentoj ne alportis decidan solvon. Lastatempe Joe Kirschvink el la prestiĝa usona Caltech deklaris, ke li akiris nesubfoseblajn pruvojn pri la percepto de geomagneta kampo ankaŭ fare de la homo. Siajn esplorojn li efektivigis helpe de 24 volontuloj. Laboratorioj en Japanio kaj en Novzelando entreprenis la klopodojn ripeti liajn testojn por konfirmi liajn rezultojn aŭ ilin kontesti. En izolita ejo, la tiel nomata Faraday-kaĝo  du etaĝojn sub la tero Kirschvink subigis volontulojn al testado. Ili troviĝis en plena silento kaj mallumo havante sur la kapo elektrodojn de EEG. La esploristo sekve estis funkciiganta aparataron por krei la magnetan kampon kaj ekzamenis la homajn reagojn. Ĉiu volontulo estis subigita al unuhora testado. La kolektivo el Caltech malkovris, ke ĉe specifa situo de la linioj de la geomagneta kampo la alfa-ondoj esence malfortiĝis. Ĉar en ilia ĉirkaŭaĵo ŝanĝiĝas sole la magneta kampo (pro manko de aliaj impulsoj) Kirschvink asertas, ke homoj nekonscie sentas ĉi tiun kampon. Tio, liaopinie,  estas pruvo pri la homa evoluhistorio. La percepto de la geomagneta kampo estas unu el la primaraj sensoj. Kiel eblas komenti la kapablon percepti la geomagnetan kampon fare de la homo? Estas du hipotezoj. La unua ligiĝas kun la funkciado de kriptokromoj – fotosensoroj de la blua lumo. Al birdoj ili helpas navigi dum la migrado. Ili troviĝas ankaŭ en la homa retino, tamen ne estas sciate, kiel ili povus influi la spacorientiĝon. La alia hipotezo, subtenata de Kirschvink ligiĝas kun la fakto, ke en la homaj ĉeloj troviĝas magnetito, mineralo kun fortaj magnetoproprecoj. Magnetito, kiel estas pruvite,  aperas en la birdaj bekoj kaj en fiŝaj buŝoj.

El la elsendo 09.08.2016. Legas Barbara  – 2’59”

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

0523957

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj