Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Ne aĝo decidas pri la postoperaciaj komplikaĵoj

Konforme al la analizo de 44 efektivigitaj esploroj rezultas, ke ne la grandaĝo, sed la postoperaciaj komplikaĵoj influas la sanstaton de pacientoj. Specialistoj el Toronto-universitato analizis la postoperaciajn komplikaĵojn de preskaŭ 13 mil pacientoj kaj konstatis, ke komplikaĵoj aperas ĉe ĉiu kvara operaciita senjoro. Sed ne la aĝo havas la signifon en la prognozado de komplikaĵoriskoj, sed la sanstato de la paciento. Persono grandaĝa, sed fizike malaktiva suferanta demencon, depresion kaj aldone fumanta estas duoble pli elmetita je la risko de la postoperaciaj komplikaĵoj. La ĉefaŭtoro de metaanalizo,  d-rino Jennifer Watt el University of Toronto asertas, ke la aĝo indikas sole,  kiom longe vivas koncerna persono – dum la plej grava estas ties fizika lerteco kaj foresto de kognoperturboj. La febleco kaj demenco kaŭzas, ke ĉe la altaĝaj personoj pli ofte okazas postoperacie infektiĝoj, aparte pulmoinflamo kaj sangokoagulaĵoj minacantaj per cerba infarkto kaj pulmoembolio. Tiuj personoj devas esti longdaŭre enhospitaligitaj kaj post la hospitala kuracado postulas pluestadon en alia protektocentro aŭ domo. Tio ne signifas, ke la aĝaj personoj suferantaj demencon aŭ fizikan malforteceon ne povas esti operaciataj, kvankam ĉiuj ĉi-rilataj decidoj devas  esti alprenataj individue. Kaze de kormalsanoj al pacientoj anstataŭ koroperacioj eblas oferti procedojn malmulte invadajn, kutime malpli riskajn. Sed eĉ operacioj ĉe la koro estis en la lastaj jaroj tiom perfektigitaj, ke sekure eblas ilin efektivigi ĉe personoj inter la 80-a kaj 90-a vivojaroj. Unu el la plej maljunaj pacientoj operaciita en la Centro de Kormalsanoj en la loko Zabrze (la suda Pollando) havis 98 jarojn.

El la elsendo 13.02.2018. Legas Tomek – 2’03”

sc_tm_Kio_kauzas_la_postoperaciajn_komplikajojn_02’03”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Kio kauzas la postoperaciajn komplikajojn_0203

Polaj hirudoj povas helpi dum kosmokonkero

La medicinaj hirudoj el la bredejo en Opole (la suda Pollando) estis utiligitaj dum la sciencaj esploroj de la kosma misio ICAres-1. Estonte ili povos medicine servi al partoprenantoj de pliaj  kosmaj misioj. En ICAres-1 (Innovative Concepts Ares) temis pri simulita misio al Marso, efektivigita sur la tereno de la unusola en Eŭropo, speciala >stacio habitat< Lunares en la loko Piła kun la partopreno de sciencistoj el Pollando, Francio kaj Germanio. Ĝia celo estis i.a. sciencaj eksperimentoj en kondiĉoj proksimaj al tiuj, kiuj povas regi sur la tereno de la kosmaj stacioj en la kondiĉoj de mikrogravitado. La medicina parto de la misio  estis aŭspiciita de la Medicina Universitato en Poznano kadre de ĝia novkreita Laborejo de Ekstrema Medicino. Dum la simulado helpe de specialaj aranĝaĵoj oni klopodis rekrei kondiĉojn en la kosmaj stacioj sur Marso kaj la Luno. Temis pri reprezentantoj de la tera faŭno kaj flaŭro, virtualaj partneroj de kosmonaŭtoj dum iliaj veturoj ekseter la Teron. Evidentiĝis, ke lumbrikoj kaj plantoj ne ŝatas polvon de meteoritoj dum muŝoj kaj hirudoj ne havis la problemojn en tiuj ĉi kondiĉoj generi. Oni asertas, ke hirudoj en longdaŭraj flugmisioj povas plenumi diversajn rolojn ligitajn kun senmoviĝo en malvasta spaco dum plurmonataj veturoj. Laŭ Maria Mroczko de jaroj bredanta hirudojn en Namysłowice, liverinta ilin al la misio ICAres-1 la apliko de hirudoj,  kiel medicina rimedo ne mirigas, ĉar temas pri vera fabriko de komplikaj kemiaj strukturoj. Ĝis nun estis esploritaj 120 el ili. La partopreno en la kosma programo povas helpi al la specio „hirudo medicinalis” esti agnoskita kiel specio minacita de formorto. La interesiĝo pri polaj hirudoj venanta el la tuta mondo superas la bredoeblojn, kiuj ĉirkaŭprenas 50 mil hirudojn inkluzive de la 8-mila genera grupo,  ĉiujare grandiĝanta.

El la elsendo 06.02.2018. Legas Tomek kaj Gabi – 2’16”

sc_tm_gk_Polaj_hirudoj_servas_al_kosmaj_esploroj_02’16”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_gk_Polaj hirudoj servas al kosmaj esploroj_0216

Korprema efiko ĉe suĉinfanoj

La korpremado de suĉinfanoj povas grave influi ilian postan vivon. La lastaj esploroj en la Universitato de Brita Kolombio elmontras, ke tuŝo povas influi sferojn de DNA, ligitajn kun la imuna sistemo kaj metabolo. La daŭro de la korpremado de infano en la beba periodo povas ŝanĝi genekspresion almenaŭ en 5 fragmentoj de ilia DNA. Dum la esploroj estis pruvite, ke suĉinfanoj, kiuj spertis malpli proksiman fizikaj kontakton en la unuaj vivsemajnoj havis en siaj ĉeloj malpli forte evoluintan molekulan profilon. La eksperimenton partoprenis la gepatroj de 94 infanoj, kiuj gvidis taglibron dum 5 semajnoj ekde la naskiĝo de ilia infano. Ili notis kiel kondutas la infanoj, kaj ankaŭ kiom ofte estas tuŝataj kaj korpremataj. En la aĝo de 4-5 jaroj la provaĵoj de DNA de ĉiuj infanoj estis subigitaj al ekzameno. Esploristoj aparte donis la atenton al la metilado de DNA, kiun povas influi eksteraj kondiĉoj, aparte infanaĝe. Evidentiĝis, ke aperas konstantaj diferencoj en DNA-metilado en kvin specifaj lokoj de DNA inter infanoj kun alta kaj malalta nivelo de la fizikaj kontaktoj. Du el ili gravas por la imuna sistemo kaj en metabolo. Estas planitaj pliaj esploroj por profundigi konojn pri la signifo de la fizika kontakto bebaaĝe, aparte kaze de infanoj spertantaj malfacilan situacion.

El la elsendo 30.01.2018. Legas Maciek – 1’39”

sc_mj_La_signifo_de_korpremado_de_sucinfanoj_01’39”.mp3; filename_=UTF-8”sc_mj_La signifo de korpremado de sucinfanoj_0139

Duoblaj akvoturbuladoj en oceanoj

Sciencistoj jam antaŭ kelka tempo konstatis, ke en la maroj kaj oceanoj kreiĝas grandegaj akvoturbuladoj kun la diametro egala eĉ ĝis kelkcent kilometroj. Temas pri la tiel nomataj mezoskalaj akvoturbuladoj, kiuj peras longdistance grandegajn kvantojn da akvo kaj varmo. Laŭ matematikaj kalkuloj oni ŝpinis spekulativadojn, ke ili povas aperi pare, sed longe oni parolis pri tio nur teorie. Nun eblis observi ilin pere de satelitoj kaj malkovris tion sciencistoj el Liverpulo. Ili estis rimarkitaj en Tasmana Maro, oriente for de Aŭstralio. Alia ĉi-speca kazo estis notita en la suda Atlantiko ĉe la okcidenta bordo de la Suda Afriko. Laŭ sciencistoj tiuj akvoformacioj povas tre rapide aliloki je grandaj distancoj malgrandajn marajn animalojn. Estis konfirmite, ke la akvoturbuladoj moviĝas laŭ kotraŭaj direktoj, kvankam ili estas  ligitaj. Estis ankaŭ difinite, ke tia para drivado de akvoturbuladoj povas daŭri eĉ 6 monatojn. Se la unuopaj mezoskalaj akvoturbuladoj preskaŭ ĉiam direktiĝas okcidenten,  la paraj akvoturbuladoj kapablas moviĝi orienten kun rapideco eĉ 10-obla. Ilia influo je la tera klimato ne estas ankoraŭ difinita, sed kiel asertite ĝi tutcerte ekzistas, ĉar moviĝanta varmo influas la atmosferan cirkuladon.

El la elsendo 30.01.2018. Legas Tomek- 1’31”

Dependiĝo de komputilaj ludoj kiel psika perturbo

Monda Sanorganizo (WHO) baldaŭ aktualigos sian liston de malsanoj kaj sanproblemoj. En la 2018 aperos sur ĝi i.a. dependiĝo de komputilaj ludoj. La organizo rekonis ĝin kiel formon de psika dependiĝo, simile kiel tio estas kaze de hazardludoj. La aktualigita listo estos prezentita en majo. En la enkonduka, ankoraŭ ne oficiala dokumento oni klarigas, ke la komputila ludo povas esti kvalifikita kiel psika perturbo, se homo perdas super ĝi kontrolon kaj okupiĝas pri ĝi en maniero obseda. Tio signifas, ke temas pri fenomeno firma, revenanta, negative influanta tion, kiel koncerna persono funkcias en la familio, socio, kiel tio speguliĝas en la kleriĝado, laboro kaj aliaj vivaspektoj de la koncernato. La ludo en la vivo fariĝas afero prioritata, ĉiam pli ofte ripetiĝanta malgraŭ negativaj sekvoj. Ĝi estas diagnozebla  kiel psika perturbo, se ĉi-speca konduto daŭras almenaŭ 12 monatojn. La diskuto pri tio, kiel trakti obsedan okupiĝadon pri komputilaj ludoj daŭras delonge kvankam esploristoj kaj psikologoj ne samopinias disputante pri tio, kiuj premisoj atestas, ke la komputila ludo de ŝatokupo transformiĝas en dependiĝon kaj kiel tion mezuri. La Internacia Klasiifiko de Malsanoj de la Monda Sanorganizo estas listo utiligata de kuracistoj kaj esploristoj. La unuaj uzas ĝin en diagnozado, la ceterej por difini kategoriojn de sanstatoj kaj por la statistikaj celoj.

El la elsendo 23.01.2018. Legas Przemek – 1’45”

sc_pw_Komputilaj_ludoj_kiel_dependigo_01’45”.mp3; filename_=UTF-8”sc_pw_Komputilaj ludoj kiel dependigo_0145

Vundoj suferitaj dumtage pli rapide cikatriĝas

Vundoj kaj brulvundoj suferitaj dumtage cikatriĝas pli facile ol tiuj, kiuj okazis nokte. Informis pri tio sciencistoj el MRC Laboratory of Molecular Biology w Cambrigde. Iliaopinie tio povas ligiĝi kun la funkciado de biologia horloĝo. Siajn konkludojn ili tiris post la ekzameno de 118 pacientoj en brulvundaj fakoj de britaj publikaj hospitaloj. Evidentiĝis, ke brulvundoj kreiĝintaj nokte bezonis 28 tagojn por cikatriĝi, tiuj suferitaj dumtage nur 17 tagojn. Tio povas ligiĝi kun la funkcianta en la homaj ĉeloj mekanismo mezuranta la tempopason, do biologian horloĝon. La laboratoriaj esploroj ebligis difini, ke la propreco de la haŭtoĉeloj, t.e. fibroblastoj ŝanĝiĝas en la 24-hora ciklo. Ili kiel la unuaj reagas je lezo,  translokiĝante al. difektita loko por fermi la vundon. Tage ili reagas rapide, sed nokte ili noteble malrapidiĝas pro malpli granda aktiveco de proteinoj influantaj ilian movkapablon. Laŭ la britaj sciencistoj tiu kono povos esti utiligita por plibonigi la rezultojn de kirurgiaj operacioj. Kelkaj medikamentoj, ekzemple kortizolo nuligas la „horloĝon” de unuopaj ĉeloj. Tiu kono povas esti utiligita  kaze de kirurgiaj operacioj okazigataj nokte. Aliflanke la biologia horloĝo de ĉiu homo funkcias iom alie, tial individua elekto de konforma operacihoro povas gravi. Ekzemple la vundokuracado  en la brita publika sanservo konsumas ĉirkaŭ 5 miliardojn da britaj pundoj jare, tial plibonigo de la vundokuraca efiko ligiĝus kun signifaj ŝparoj.

El la elsendo 23.01.2018. Legas Maciek – 1’56”

sc_mj_Novaj_informoj_pri_vundoj_01’56”.mp3; filename_=UTF-8”sc_mj_Novaj informoj pri vundoj_0156

Ĉu doloro povas esti iluzio

Doloro, kvankam plenumas avertan funkcion en la organismo ne ĉiam aperas en la loko, kie la korpo estis lezita. Kaze de iuj neŭropsikologiaj perturboj pacientoj sentas, ke mano ne apartenas al ili, la aliaj sentas fantomajn  dolorojn en organoj, kiujn efektive ili ne havas. Tio i.a. instigas al esploroj pri korpa konscio. Al sciencistoj esplorantaj tiun fenomenon aliĝis polaj sciencistoj el la Psikologia Instituto de la Jagelona Universitato. Ili decidis esplori la doloroforton sentatan de sanaj personoj subigitaj al la iluzio de kaŭĉuka mano. Ĉe la testataj personoj estis aplikitaj dolorimpulsoj ĉe ambaŭ manoj antaŭ la iluzio kiel ankaŭ post ĝi. Dum la aplikata doloro ili ne vidis siajn manojn, sed ĉe la mano kiu estis subigita al iluzio la testataj personoj sentis pli fortan doloron. Kvankam pri sentata doloro ĉe personoj subigitaj al iluzio de kaŭĉuka mano estis faritaj multaj esploroj tamen ne ĉiam esplorrezultoj estis koheraj i.a. pro aplikata metodologio. La kompreno de tio kiamaniere la percepto de propra korpo ligiĝas kun la forto de sentata doloro povas esti helpa en kreado de novaj terapioj. Tiel la polaj sciencistoj alportas kontribuon per siaj esploroj al la konoj pri tio, en kiuj kondiĉoj la spertata doloro povas grandiĝi aŭ malgrandiĝi.

El la elsendo 16.01.2018. Legas Tomek – 1’34”

sc_tm_Cu_doloro_povas_esti_iluzio_01’34”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Cu doloro povas esti iluzio_0134

Malsama reago de la virinaj kaj viraj cerboj je streso

Sciencistoj el Rockefeller-universitato en Novjorko rimarkis evidentajn diferencojn en la reago je genostreso en la virinaj kaj viraj cerboj. Esplorante cerbodiferencojn ili koncentriĝis pri la spaco CA3 de la hipokampo, kiu ludas ŝlosilan rolon en tiaj procezoj, kiel reago je streso, memorlaboro, reguligado de animagordo kaj informalifarado. En ilia eksperimento la musaj femaloj kaj maskloj estis dum 6 minutoj subigitaj al. streso en la formo de truda naĝado. Sekve estis kontrolita la reago de iliaj neŭronoj kaj genoj en la spaco CA3. Ĉe la femaloj la stresa situacio influis pli da genojn ol ĉe la maskloj en la rilato  6472 je 2474. Laŭ la usonaj sciencistoj tiom granda diferenco sugestas, ke reage je streso esencan rolon plenumas la genetika materialo. Genoj en la cerboj de femaloj reagas je mediaj stresofaktoroj en multe pli granda grado ol ĉe maskloj. Daŭrigante la esplorojn la sciencistoj identigis 1842 genojn reagantajn je stresoj kaze de ambaŭ seksoj. Evidendiĝis, ke ili funkcias kontraste. Genoj atakitaj de streso ĉe femaloj estis blokataj ĉe maskloj kaj inverse. Esploristoj faris ankaŭ eksperimentojn kun musoj havantaj la varianton de la geno BDNF, kiu ĉe homoj grandigas riskon de neŭropsikaj malsanoj provokitaj de streso. Pluraj testoj elmontris, ke femaloj – eĉ en senstresa stato – malpli bone solvis testojn pri spaca memoro dum maskloj havis kun tio neniujn poblemojn. Tio – laŭ esploristoj – povas ligiĝi kun interago de la genetika materialo kun femalaj sekshormonoj. Laŭ la aŭtoro de la analizo, doktoro Jordan Marrocco en la neŭropsikiatriaj kaj endokrinologiaj ekzamenoj necesas konsideri diferencojn inter la seksoj. Ekzemple la farmacia industrio testante medikamentojn  ĉefe ĉe viroj devas preni en konsideron riskon, ke ilia efikado povas esti malsama ĉe virinoj.

El la elsendo 09.01.2018. Legas Maciek kaj Barbara  – 2’27”

Knaboj lernas pli bone en la akompano de knabinoj

En lernejoj, en kiuj signifan elcenton de lernantoj konsistigas knabinoj, knaboj atingas pli bonajn lernorezultojn. Tio aparte rilatas al ilia kapablo legi. Informis pri tio  la periodaĵo „School Effectiveness and School Improvement”. En la ekzamenado efektivigita i.a. de nederlandaj sciencistoj el la universitato en Utrecht partoprenis 200 mil 15-jaraĝuloj en la tuta mondo. Ili estis subigitaj al testo, kiu ekzamenis ilian legokapablon. Evidentiĝis, ke knaboj el lernejoj,  en kiuj pli ol 60 procentojn de lernantoj konsistigis knabinoj estis akirantaj pli bonajn lernorezultojn. La antaŭaj ekzamenadoj sugestis, ke knaboj forte reagas je lernokondiĉoj. La ĝenerala lernoetoso aŭ pigrostimula atmosfero povas signife influi ilian rilaton al lernado. Pro la fakto,  ke knabinojn karakterizas kutime bona koncentriĝo kaj ilia sukcesaspiro estas alte motivita, ilia ĉeesto povas pozitive influi kolegojn. Kiel asertas d-ino  Margriet van Hek la problemo de malalta legokapablo de knaboj estas vaste konata, sed ne sufiĉe esplorita. La nunaj esploroj elmontris, ke tiu problemo intensiĝas, kiam lernantoj frekventas lernejojn,  en kiuj dominas knaboj. 

El la elsendo 09.01.2018. Legas Tomek – 1’24”

sc_tm_Lernantinoj_influas_lernosukcesojn_de_knaboj_01’24”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Lernantinoj influas lernosukcesojn de knaboj_0124

Novaj eksponaĵoj en la naturscienca centro en Bialistoko

Preskaŭ 800 diversspecaj mineraloj, rokoj, meteoritoj kaj tektitoj riĉigis la universitatan Natursciencan Centron en Bialistoko, kiel donaco de la geedza paro Irena kaj Jan Data. La kolekto de la polaj geologoj estos disponigita al vizitantoj meze de januaro 2018. La Centro funkcianta ekde 1999 posedas ĝis nun ĉirkaŭ 6 mil eksponaĵojn. En la donacita kolekto troviĝas 745 diversaj mineraloj kaj rokoj, inter kies plej valoraj objektoj troviĝas agatoj. Multaj devenas el polaj fosejoj, sed troviĝas ankaŭ agatoj el Ĉeĥio, Maroko, Bocvano, Brazilo kaj Aŭstralio. Al la centro trafis ankaŭ la tn. kaktaj ametistoj, piritoj, grenatoj, galenoj kaj multaj aliaj mineraloj el ĉiuj kontinentoj. Kolekto de la kosmodevena materio, t.e.  meteoritoj kaj tektitoj konsistas el 40 objektoj kaj donos komencon al kreota en la Centro nova kolekto. La novaj akiraĵoj estos prezentataj komence en portempa ekspozicio. Sekve elektotaj eksponaĵoj estos rigardeblaj en unu el konstantaj ekspozicioj de la Universitata Naturscienca Centro en Bialistoko, kiuj okupas la areon de 750 kvadrataj metroj.

El la elsendo 02.01.2018. Legas Tomek  – 1’18”

sc_tm_Naturscienca_kolekto_en_Bialistoko_ricigis_01’18”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Naturscienca kolekto en Bialistoko ricigis_0118