Podkasto: Ludu en nova fenestro | Elŝutu
En la 1472-a E_elsendo el la 20.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org:
• En la hodiaŭa redakcia interparolo Gabi kaj Barbara „enrigardas” la pollingvan komikson „Ideo” de Jacek Świdziński, kiu estis eldonita en aprilo. Nun daŭras serio de aŭtoraj renkontiĝoj en diversaj polaj urboj, pri kio informas foto akompananta la programinformon el la provizoj de Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof.
• En la komenca kulturkroniko – post la prezento de memorigindaj datoj el 20.05 – ni informas pri lanĉota komence de junio Muzeo de Igor Mitoraj en Pietrasanta; pri unika trovaĵo en Pollando, bizanca pendo-seruro el la epoko de krucmilitoj; pri elementoj de la jam fama Trezoro el Środa Śląska laŭvican fojon pruntitaj al la muzeo en la ĉeĥa Prago.
• En la E-komunuma segmento ni informas pri du kongresoj, kiuj okazos en Graz antaŭ la 111-a UK: IKUE-kongreso – https://mallonge.net/77aIKUEkongreso. Pri la 1-a Virina Kongreso, kiu en la Dua Bulteno aperas kiel A2.
• Muzike ni proponas reaŭskulti kune fragmenton de la kanto de Ĵomart kaj Nataŝa „Granda Urbo” el ilia Arĝenta Albumo.
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003.
• La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Interalie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.





