Ludu

En la 1471-a E_elsendo el la 05.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• Hodiaŭ nia antaŭmikrofona gasto estas la prezidanto de la Kataluna E-Junularo kaj samtempe membro de la organiza komitato de IJK-2026, Jaime Tapia Zaragosa. Nia interparolo rilatas al ĉi tiu evento. Detaloj pri la nunjara IJK  estas konsulteblaj ĉe: https://ijk2026.tejo.org/;
• En aktualaĵoj hodiaŭ ni informas pri la raporto de Internacia Agentejo pri Migrado pri triobliĝo de la nombro de migrantoj inter 1970-2024; Ni prezentas la polan laŭreaton, longtigan ulmon el la loko Szydłowiec, kiu nunjare gajnis la 3-an lokon kiel Eŭropa Arbo 2026;
• En la scienca rubriko ni informas pri la laŭreatoj de la pola-germana scienca premio Copernicus;
• Ĉi-foje – lige kun la amhistorio, kiu ligiĝas kun la premiita pola arbo – ni elektis por komuna aŭskulto la malnovan kanzonon en la plenumo de pola esperantisto, tenorulo, Remigiusz Kossakowski pri Maria, majo kaj rozoj. Krome ni uzas en la elsendo fragmenton el la kanto de KTP „Kiam najtingalo kantas”;
• La programon akompanas foto pri Sagrada Familia, kiun la partoprenontoj de IJK-2026 rigardos dum la ekskurso en Barcelono;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.