Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Kreiĝas la scienca centro Astrocent

Esploroj ligitaj kun la detektado de la gravitaj ondoj kaj malhela materio estos la ĉefa agadsfero de la internacia scienca centro Astrocent en Varsovio. Ĝi kreiĝas kadre de la 2-a konkurso de la programo Internaciaj Esploragentejoj  realigata de la Fondaĵo favore al la Pola Scienco. La plej grava tasko de Astrocent estos malkovrado kaj esplorado de enorme malfortaj signaloj kaj kaŝitaj informoj en fiziko, aparte en la esplorado de la Universo. La ĉefaj agadsferoj estos esploroj ligitaj kun la planataj eksperimentoj pri detektado de gravitaj ondoj kaj malhela materio. Ambaŭ apartenas al fundamentaj problemoj kaj samtempe plej ekscitaj sferoj de fiziko kaj astrofiziko de partikloj, koncerne kiujn en la lastaj kelkdek jaroj okazis senprecedencaj malkovroj.  Jam nun eblas paroli pri almenaŭ tri praktikaj aplikoj de teknologiaj atingaĵoj de Astrocent. Unue, temas pri inteligentaj algoritmoj por alifarado de enorme ampleksaj kolektoj de  donitaĵoj kaj selekta ekstraktado de informoj. Due,  temos pri evoluigado de moduloteknologio de fotondetektiloj. Trie, temos pri esplorado de sismosentigilaj kompleksoj necesaj en detektiloj de gravitaj ondoj, kiel LIGO. Ili povos esti utiligataj  ankaŭ por serĉado de petrolo aŭ frua avertado kontraŭ tertremoj.

El la elsendo 05.12.2017. Legas Tomek  – 1’31”

sc_tm_Nova_scienca_centro_Astrocent_01’31”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Nova scienca centro Astrocent_0131

Fizikaj ekzercoj ekzercoj influas ne sole la muskolan strukturon

Sciencistoj el McMaster University estas konvinkitaj, ke la fizikaj ekzercoj ne sole influas la muskolstrukturon de la homo, sed ankaŭ lertigas lian memorkapablon, ebligas batali kontraŭ demencon kaj sekvojn de Alzheimer-malsano. Tiel la listo de la salubraj efikoj de la fizika ekzercado vastiĝis. Raportis pri tio “Journal of Cognitive Neuroscience”. La eksperimenton partoprenis 95 junaj, sanaj volontuloj apartigitaj en tri grupoj. Personoj el la unua grupo dum 6 semajnoj partoprenis intensajn fizikajn ekzercojn, tiuj el la dua ligis fizikajn ekzercojn kun trejnado de kognokapabloj. En la tria, kontrola grupo volontuloj praktikis sidan vivstilon kaj frontis neniujn mensajn ekzercojn. Ĉiuj partoprenintoj estis ekzamenitaj antaŭ kaj post la fino de la eksperimento. La esplorrezultoj elmontris, ke same la fizikaj ekzercoj kiel la kombino de la fizikaj ekzercoj kun la mensa trejnado fajnigis la memorkapablon. En la kontrola grupo estis rimarkitaj neniuj ŝanĝoj. Tio sugestas, ke ĉiutagaj, eĉ mallongaj (20-minutaj) sesioj de intensaj ekzercoj povas avantaĝe influi la memorkapablon. Tio estas des pli interesa, ke videblan rezulton eblis atingi en relative mallonga periodo.

El la elsendo 05.12.2017. Legas Tomek kaj Maciek – 1’27”

Plurfunkciaj poŝtelefonoj

Por plimulto de homoj la plurfunkciaj telefonoj rolas pli ol amiko fariĝante nedisigebla parto de la vivo. Laŭ esploroj de la konzerno Motorola plimulto de personoj kaze de incendio savus sian poŝtelefonon kaj ne, ekzemple katon. La nuntempaj poŝtelefonoj evidente ofertas multon pli ol la eblecon telefoni kaj skribi mesaĝojn. Ili estas amikaj, sed kelkaze malamikaj. La Monda San-Organizo en 2011 atribuis al la radiado de la plurfunkcia telefono la nivelon 2B en la klasifiko pri la kancerogenaj faktoroj.  Ekzemple la risko de cerbokancero estas je 40 procentoj pli alta, se oni uzas poŝtelefonon duonan horon tage. Multaj diverslokaj esploroj konfirmas, ke la radiado de poŝtelefono povas difekti DNA-n. En 2015 grupo de 190 sciencistoj el 39 ŝtatoj alvokis Mondan Sanorganizon kaj UN-on krei sekurecrekomendojn pri la efikado de la elektromagneta kampo kaj eduki unuavice gravedajn virinojn kaj infanojn pri la sanrisko ligita kun la uzo de plurfunkciaj poŝtelefonoj. Ĝenerale oni rekomendas i.a.  ne telefoni en lokoj kun malbona atingopovo.  Por eviti la tenadon de la poŝtelefono ĉe la kapo oni rekomendas la uzadon de kapaŭskultiloj kaj evitadon de longaj interparoloj. Krome oni rekomendas ne meti la poŝtelefonon en lokojn, ekz. poŝojn, kiuj kontaktas la korpon kaj apliki aviadilan funkcion, kiam oni ĝin ne uzas. Antaŭneloge aldoniĝis pliaj esploroj, pri kiuj informis „Journal of the Association for Consumer Research”. Evidentiĝis, ke kognaj kapabloj de la cerbo malaltiĝas, kiam poŝtelefono troviĝas tuŝproksime. Sciencistoj el la Teksasa Universitato en Austin ekzamenis ĉirkaŭ 800 uzantojn de la plurfunkciaj poŝtelefonoj. Personoj, kiuj lasis siajn poŝtelefonojn en alia ĉambro ol ili mem laboris akris pli bonajn rezultojn, ol personoj, kiuj solvante teston kunhavis poŝtelefonon. Laŭ la gvidanta la esplorojn Adrian F. Ward ĉiam pli ofte aperas la sugestoj, ke poŝtelefonoj perturbas la kognajn eblecojn de la cerbo. Kvankam homo ne pensas pri sia poŝtelefono, la procezo postulanta rezonadon pri solvenda tasko forrabas la limigitajn kognajn kapablojn de la homo en la proksimeco de plurfunkcia telefono.  

El la elsendo 28.11.2017. Legas Tomek kaj Barbara – 2’38”

Polaj sciencistoj distingitaj en Bruselo

Polaj sciencistoj akiris 27 medalojn, inkluzive de 24 oraj kaj tri arĝentaj dum la finiĝinta lastsemajnfine foiro de inventaĵoj Innova en Bruselo. Dum la foiro prezentiĝis entute 50 polaj inventistoj. La ĵurio premiis i.a. la prilaboritan kaj konstruitan en Pollando aranĝaĵon, kiu helpas al personoj frontaj ronkoproblemojn. Ĝi ebligas kun granda precizeco difini la funkciadon de la spirvojoj dank’ al la aparta ekzamenado de unuopaj nazvojaj kavoj kaj de la buŝa kavo. Tio estas verko de  sciencistoj el la laringologia fakultato en la universitata hospitalo en Olsztyn. Distingitaj i.a. estis sciencistoj el la Fizika Instituto de la Pola Sciencakademio  pro fluoreskaj koloraĵoj  malkovrantaj tumorajn ŝanĝojn en pulmoj. Tio povas helpi precize difini la lokazlizon de ĉi tiuj ŝanĝoj kaj prilabori novan terapimetodon. Reprezenanto de la Pola Produktejo de Valorpaperoj prezentis novan manieron protekti dokumentojn pere de lasersignado. Tiu metodo ebligas enkonduki kromajn informojn en dokumentojn, dank’ al tio pli bonan protekton de persondonitaĵoj. Ĝi ankaŭ protektas kontraŭ la falsado. La nunjaran, 65-an – kaj la lastan en Bruselo laŭ la organizantoj – eldonon de Innova partoprenis ĉirkaŭ 300 ekspoziciantoj.

El la elsendo 22.11.2016. Legas Barbara – 1’52”

sc_bp_medaloj_por_poloj_dum_innova_2016_0152-mp3-filename-utf-8sc_bp_medaloj-por-poloj-dum-innova-2016_01%2752%27%27

Oksitocino povas intensigi socian timon

Oksitocino, nomata ankaŭ kiel hormono de amo, influas la interpersonajn spertojn same en pozitiva kiel ankaŭ en negativa sencoj. Ĝi povas do kontribui al firmigo de la sociaj ligoj, kiel ankaŭ instigi al izoliĝo.  Ĝis nun oni asertis, ke oksitocino influas ĉefe la intimgon de la ligoj inter patrino kaj la infano, inter partneroj, amikoj aŭ eĉ inter fremdaj homoj. Laŭ la esploroj de sciencistoj el la Kalifornia Universitato en Davis rezultas tamen, ke oksitocino intensigas sole la signifon de la sociaj spertoj. Ĝi povas favori kreiĝon de ligoj (pro pozitivaj spertoj) aŭ ĉe aliaj personoj intensigi socian timon (pro negativaj spertoj). Tio dependas de ĝia influo je konkreta cerboparto. En esploroj pri musoj specialistoj elmontris, ke femaloj de ronĝuloj spertintaj streson dum sociaj interagoj poste evitis kontakton kun novaj musoj. Post la apliko de medikamento blokinta la efikadon de oksitocino ili ĉesis timi kaj senprobleme kontaktis aliajn musojn. Similajn rezultojn oni akiris en pli frua ekzamenado, en kiu estis rimarkite, ke la socia streso stimulas la produktadon de oksitocino kaj stresitaj musaj femaloj ricevantaj pernaze la hormonodozon retiriĝas el la sociaj kontaktoj. La esploristoj malkovris, ke oksitocino povas influi du regionojn de la cerbo. Unu estas ligita kun la kontrolado de timo kaj laŭ la angla siglo estas difinata BNST, la alia estas „nucleus accumbens”, ligita kun la funkciado de premsistemo. La blokita efikado de la hormono en la regiono BNST kondukas al mildigo de la socia timo ĉe stresitaj animaloj. La kompreno kiamaniere tio funkcias ĉe musoj liveras novajn ideojn pri apliko de medikamentoj blokantaj oksitocinon en la terapio de la socia timo, kio ankaŭ povas evidentiĝi utila en la prilaborado de novaj kuracmetodoj kaze de deprimo aŭ la sociaj fobioj.

El la elsendo 21.11.2017. Legas Tomek – 2’07”

sc_tm_Oksitocino_kaj_socia_timo_02’07”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Oksitocino kaj socia timo_0207

Nedezirinda sekvo de cezara sekco

Ĉiam pli da informoj rilatas  al la nedezirindaj sekvoj de la cezara sekco, ĉiam pli ofte aplikata, kelkfoje eldevigata de la naskantaj patrinoj. Lastatempe aperis informoj pri la interpendeco de la cezara sekco kaj obezeco, kiu povas rilati al la tiamaniere enmondiĝintaj infanoj. La usonaj esploroj okazigitaj ĉe musoj elmontris, ke la ronĝuloj naksiĝintaj sekve de la cezara sekco estis fariĝantaj pli pezaj ol musoj naskiĝintaj naturmaniere. Laŭ doktorino Maria Dominguez-Bello el la novjorka universitato la respondo,  ĉu la mikrobiomo de la novnaskito influas la pli postan obezecoriskon estas ĉiam pli urĝa, ĉar en multaj mondopartoj la nasko sekve de cezara sekco estas praktiko elektebla de la virinoj, ne tute konsciaj pri ĝiaj konsekvencoj. Al la esploroj estis subigitaj 34 musoj naskiĝintaj sekve de la cezara sekco kaj 35 naskiĝintaj naturmaniere. Evidentiĝis, ke musoj enmondiĝintaj sekve de la cezara sekco post 15 semajnoj atingis pezon meze je 33 procentoj pli grandan ol de la musoj naskiĝintaj naturmaniere. Kaze de femaloj la pezo estis pli granda eĉ je 70 procentoj. Krom la korpopezo estis konstatitaj diferencoj en la konsisto de mikrobiomo. Kontraste al la natura maturiĝo de la mikrobiomo ĉe musoj naskiĝintaj senintervene ĉe la musoj naskiĝintaj sekve de la cezara sekco en la vivkomenco ĝi maturiĝadis tro rapide por poste halti. La cezara sekco senigis la imunosistemon de la ido je natura etapo, dum kiu la organismo produktas substancojn, kiuj kontraŭefikas troan dikiĝadon. Pri la afero informis “Science Advances”.

El la elsendo 14.11.2017. Legas Tomek – 1’53”

sc_tm_Netenditaj_ekvoj_de_cezara_sekco_01’53”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Netenditaj ekvoj de cezara sekco_0153

Apopleksio trafas ne nur la grizaĝulojn

La viktimoj de apopleksio estas ne sole grizaĝuloj. Ĉiu kvara malsanulo havas mapli ol 40 jarojn, pri kio oni memorigis lige kun la Monda Tago de Apopleksio pasinta la 29-an de oktobro. En Pollando oni notas jare 86 mil apopleksiojn ĉefe ĉe 65-jaraĝaj viroj. Sed laŭ la esploroj inter 400 personoj en la periodo novembro 2016- oktobro 2017  la  plej surpriza estis la fakto, ke eĉ 24 procentojn  de enketitoj suferintaj apopleksion konsistigis personoj malpli ol 40-jaraĝaj. La ĝenerala scio pri tio estas tre malalta. Tial dum la lasta dimanĉo de oktobro la Fondaĵo por la problemoj de la Apopleksio kaj la centro de Neŭrologia Terapio organizis en Varsovio edukkampanjon,  dum kiu eblis konatiĝi kun la apopleksia terapio kaj helpo al la personoj ĝin suferitaj.

El la elsendo 07.11.2017. Legas Maciek – 1’20”

sc_mj_Kuntekste_de_Tago_pri_Apopleksio_01’20”.mp3; filename-=UTF-8”sc_mj_Kuntekste de Tago pri Apopleksio_0120

Tai Chi kun rekapabliga efiko

Tai Chi povas evidentiĝi helpa kiel metodo de rekapabligado ĉe pacientoj, kiuj ne volas praktiki tradiciajn ekzercojn. Pri la valoro de Tai Chi en la kardiologia rekapabligado konvinkas sciencistoj el Bostono. Ili donis la atenton al la fakto, ke pli ol 60 procentoj de pacientoj pro diversaj motivoj rifuzas tradician fizikekzercan rekapabligadon. Multaj asertas, ke ĝi estas malagrabla, tro malfacila, rekte neplenumebla en ilia sanstato. Tial sciencistoj konkludis, ke Tai Chi povas esti bona solvo ĝuste por tiuj pacientoj, ĉar ĝi komenciĝas senstreĉe kaj malrapide. Laŭ la gvidanta la esplorojn prof-ino Elena Salmoirago-Blotcher,  kiam paciento fariĝas pli memfida eblas ŝanĝi la moviĝoritmon kaj grandigi ĝian intensecon. La projekton partoprenis 29 neaktivaj fizike personoj havantaj meze 68 jarojn, en plimulto suferintaj koratakon aŭ operacion de angioj. Ĉiuj malaprobis tradician rekapabligadon ankaŭ pro aliaj riskofaktoroj kiel la fumado, diabeto, alta kolesterolo, obezeco. Sciencistoj adaptis por ili la pli frue prilaboritan ekzercosesion baze de Tai Chi adresitan al pacientoj kun pulmomalsanoj kaj kora subfunkcio. Parto de ili partoprenis la 12-semajnan programon kun 24 okupoj, parto programon 24-semajnan kun 52 okupoj. Evidentiĝis, ke ĉiuj ĉi okupoj estis sekuraj kaj ne kaŭzis nedezirindajn sekvojn krom ioma muskoldoloro komence de la trejnado. La pacientoj mem ŝatis kaj pretis rekomendi ilin al siaj konatoj. Kvankam laŭ prof-ino Salmoirago-Blotcher sole Tai Chi ne anstataŭigos aliajn elementojn de la tradicia kardiologia rekapabligado, kiel kleriĝo pri riskofaktoroj, dieto, medikamentoj ĝi povas fariĝi ponto al rekapabligado fizike pli intensa.

El la elsendo 31.10.2017. Legas Tomek kaj Barbara – 2’12”

sc_tm_bp_Tai_Chi_kiel_terapia_gimnastiko_02’12”.mp3; filename-=UTF-8”sc_tm_bp_Tai Chi kiel terapia gimnastiko_0212

Malkomfortiga efiko de la tempoŝanĝoj

La tempoŝanĝo ne endanĝerigas la sanon, kvankam ĉe parto de homoj kaŭzas senton de malkomforto. Do anstataŭ du fojojn jare ŝanĝi siajn tagnoktajn, te. diurnajn ciklojn preferinde estus adapatiĝi al tio, kio okazas ekstere. Rezignon pri la ŝanĝo de la tempo je la somera kaj vintra premisas la leĝprojekto de la pola reganta partio proponanta, ke ekde la 1-a de oktobro 2018 dum la tuta jaro validu la somera tempo. Tiun intencon subtenas profesorino Elżbieta Pyza el Instituto pri Zoologio kaj Biomedicinaj Esploroj de la Jagelona Universitato. Ŝiaopinie estus preferinde, se homoj dum la tuta tempo povus vivi konforme al la indikoj de sia interna horloĝo, sinkronigita kun la tagnoktaj ŝanĝoj, kiuj regas en la ekstera medio. La grado, en kiu ĉiun duonan jaron,  ni sentas konsekvencojn de la tempoŝanĝo rezultas el la homa impresiĝemo je tiuj ŝanĝoj, kiu ĉe unuj estas pli granda,  ĉe la aliaj malpli. La mekanismo de la tagnokta horloĝo reguligas la vivritmon de organismo, sed ĝi ankaŭ devas adaptiĝi al la eksteraj kondiĉoj. Tial tempoŝanĝoj havas konsekvencojn,  alkondukante al malharmonio inter tio, kio okazas ekstere kaj indikoj de la interna horloĝo de la homo. Plej draste tio manifestiĝas dum la interkontinentaj vojaĝoj. Verdire la tempoŝanĝo je unu horo ne kaŭzas same drastajn konsekvencojn, unuavice manifestiĝante kiel dormoproblemoj.  Tio ne aparte rilatas al homoj plene sanaj, sed estas malfavora por homoj frontantaj problemojn kun dormo aŭ havantaj perturbitan tagnoktan ritmon. Kiam ili malbone dormas nokte kreskas ilia sangopremo, pulsoritmo kaj sukernivelo, kio grandigas riskon de diversaj malsanoj. La diferencon inter la vintra kaj somera tempo oni aplikas en ĉirkaŭ 70 landoj de la mondo. Ĝi validas en ĉiuj eŭropaj landoj ekskluzive de Islando kaj Belorusio. Rusio ekde 1914 enkondukis por konstante la vintran tempon. En Pollando la tempoŝanĝo validis en la intermilita periodo, en la jaroj 1946-1949 kaj 1957-1964. Ĝis nun la devo de la tempoŝanĝoj validas ekde 1977.

El la elsendo 24.10.2017. Legas Tomek – 2’44”

sc_bp_tm_Ne_nur_malkomfortiga_efiko_de_temposango_02’44”.mp3; filename-=UTF-8”sc_bp_tm_Ne nur malkomfortiga efiko de temposango_0244

Vundogluaĵo

Sciencistoj el la Sidneja Universitato, el Harvard Universtato  kaj la Nord-orienta Universitato kreis specialan gluaĵon, kiu rapidigas la cikatriĝadon de vundoj. La gluaĵo kun la nomo MeTro plenumas ĉiujn sekureckriteriojn, ĝi estas elasta, netoksa kaj biofavora. La ĝis nun ekzistantaj preparaĵoj ne plenumis samtempe ĉiujn ĉi kriteriojn. Laŭ sciencistoj la inventita de ili gluaĵo povas savi multajn ekzistojn, ĉar ĝi taŭgas por fermi vastiĝantajn vundojn en histoj de tiaj organoj  kiel pulmoj, koro, angioj. La gluaĵo baziĝas sur du malmultekostaj kaj facile akireblaj substancoj. Temas pri tanina acido kaj etilena glikolo, kiuj miksitaj en ĝusta proporco kreas gluaĵon, kiu kapablas kunligi histojn malgraŭ ĉeesto de sango au muko en la vundo. Kio gravas la ligitajn histojn eblas facile malligi, kaze de korektoneceso aŭ denova operacio. La ekzamenadoj baze de animaloj alportis bonajn rezultojn. La gluaĵo dum kelkaj minutoj povas ĉesigi la sangadon de organoj. La tanina acido efikas kontraŭbakterie kaj kontraŭinflame kaj limigas la impresiĝemon de nervofinaĵoj. Etilena glikolo estas sintezita substanco ofte aplikata en kosmetikaj kaj medicinaj procedoj, ebliganta kunkudri ŝiritajn nervofibrojn.

El la elsendo 24.10.2017. Legas Tomek – 1’38”

sc_bp_tm_Organgluajo_01’38”.mp3; filename-=UTF-8”sc_bp_tm_Organgluajo_0138