Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Knaboj lernas pli bone en la akompano de knabinoj

En lernejoj, en kiuj signifan elcenton de lernantoj konsistigas knabinoj, knaboj atingas pli bonajn lernorezultojn. Tio aparte rilatas al ilia kapablo legi. Informis pri tio  la periodaĵo „School Effectiveness and School Improvement”. En la ekzamenado efektivigita i.a. de nederlandaj sciencistoj el la universitato en Utrecht partoprenis 200 mil 15-jaraĝuloj en la tuta mondo. Ili estis subigitaj al testo, kiu ekzamenis ilian legokapablon. Evidentiĝis, ke knaboj el lernejoj,  en kiuj pli ol 60 procentojn de lernantoj konsistigis knabinoj estis akirantaj pli bonajn lernorezultojn. La antaŭaj ekzamenadoj sugestis, ke knaboj forte reagas je lernokondiĉoj. La ĝenerala lernoetoso aŭ pigrostimula atmosfero povas signife influi ilian rilaton al lernado. Pro la fakto,  ke knabinojn karakterizas kutime bona koncentriĝo kaj ilia sukcesaspiro estas alte motivita, ilia ĉeesto povas pozitive influi kolegojn. Kiel asertas d-ino  Margriet van Hek la problemo de malalta legokapablo de knaboj estas vaste konata, sed ne sufiĉe esplorita. La nunaj esploroj elmontris, ke tiu problemo intensiĝas, kiam lernantoj frekventas lernejojn,  en kiuj dominas knaboj. 

El la elsendo 09.01.2018. Legas Tomek – 1’24”

sc_tm_Lernantinoj_influas_lernosukcesojn_de_knaboj_01’24”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Lernantinoj influas lernosukcesojn de knaboj_0124

Novaj eksponaĵoj en la naturscienca centro en Bialistoko

Preskaŭ 800 diversspecaj mineraloj, rokoj, meteoritoj kaj tektitoj riĉigis la universitatan Natursciencan Centron en Bialistoko, kiel donaco de la geedza paro Irena kaj Jan Data. La kolekto de la polaj geologoj estos disponigita al vizitantoj meze de januaro 2018. La Centro funkcianta ekde 1999 posedas ĝis nun ĉirkaŭ 6 mil eksponaĵojn. En la donacita kolekto troviĝas 745 diversaj mineraloj kaj rokoj, inter kies plej valoraj objektoj troviĝas agatoj. Multaj devenas el polaj fosejoj, sed troviĝas ankaŭ agatoj el Ĉeĥio, Maroko, Bocvano, Brazilo kaj Aŭstralio. Al la centro trafis ankaŭ la tn. kaktaj ametistoj, piritoj, grenatoj, galenoj kaj multaj aliaj mineraloj el ĉiuj kontinentoj. Kolekto de la kosmodevena materio, t.e.  meteoritoj kaj tektitoj konsistas el 40 objektoj kaj donos komencon al kreota en la Centro nova kolekto. La novaj akiraĵoj estos prezentataj komence en portempa ekspozicio. Sekve elektotaj eksponaĵoj estos rigardeblaj en unu el konstantaj ekspozicioj de la Universitata Naturscienca Centro en Bialistoko, kiuj okupas la areon de 750 kvadrataj metroj.

El la elsendo 02.01.2018. Legas Tomek  – 1’18”

sc_tm_Naturscienca_kolekto_en_Bialistoko_ricigis_01’18”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Naturscienca kolekto en Bialistoko ricigis_0118

Diamentosimila materialo el grafeno

Sciencistoj el la novjorka universitato prezentis kiamaniere eblas utiligi du tavolojn de grafeno, ĉiu kun dikeco de unu atomo – por produkti en la ĉambra temperaturo diamentosimilan materialon. Baptita anglalingve „diamene” ĝi havas eksterordinarajn proprecojn, kiuj povas trovi multajn aplikojn – de akvoimunaj protektosurfacoj ĝis ultraleĝeraj kugloimunaj kamizoloj. Diameno estas la plej maldika iam ajn kreita materialo havanta rigidecon kaj malmolecon de diamento. Dum la testado de grafito aŭ unusola grafentavolo oni sentas molan tavolon. Sed kiam la grafita folio estis dutavola evidentiĝis, ke la materialo sub la premo fariĝas eksterordinare dura kaj pli rigida ol diamento. Diameno estas mola kaj fleksebla nur ĝis momento kiam oni grandigas premon. Grafito kaj diamento estas karbonaj substancoj, sed la atomoj en ĉi tiuj materialoj estas aranĝitaj diversmaniere, kun kio ligiĝas iliaj proprecoj. La nova tekniko prilaborita de usonaj sciencistoj ebligas manipuli per grafeno tiel,  ke ĝi akiru en difinitaj kondiĉoj deziratajn proprecojn de diamento.

El la elsendo 02.01.2018. Legas Tomek  – 1’14”

sc_tm_Eksterordinara_materialo_el_grafeno_01’14”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Eksterordinara materialo el grafeno_0114

Unu miliono da enoj por pola sciencisto esploranta obezecon

Pola sciencisto, profesoro Wojciech Błogowski okupiĝas pri la esplorado de obezeco kaj kreiĝantaj sub ĝia influo tumoroj. Jam la duan fojon la sciencisto el la Universitato de Zielona Góra estis premiita de la scienca fondaĵo de la japana firmao TANITA Healthy Weight Community Trust per la esplorsubvencio en la alteco de unu miliono da enoj. La unua financa subteno de liaj esploroj okazis en 2013. La esploroj pri obezeco de profesoro Wojciech Błogowski kaj lia kolektivo estas gvidataj en Zielona Góra de jaroj, sed kiel li atentigas malmultas nun fondaĵoj, kiuj subtenas sciencistajn esplorojn ekster la limoj de la propra lando. La japana esplorsubvencio estos destinita por pliaj esploroj pri obezeco. En Pollando tiu fenomeno ekzistas, kvankam kreskas ankaŭ la konscio pri ĝiaj negativaj sekvoj kaj ĉiam pli da personoj entreprenas klopodojn konservi ekvilibran korpopezon.  Dank’ al la novaj rimedoj estos evoluigataj esplorlaboroj por rekoni la genezon de la obezeco kaj tumorojn de la homa digestosistemo. Oni daŭre serĉos faktorojn, kiuj respondecas pri tumoroj ĉe obezuloj.

El la elsendo 20.12.2016. Legas Tomek – 1’16”

Nur du manĝoj tage kontraŭ obezeco

La konsumado de nur du manĝoj tage, inkluzive matenmanĝon efike favoras maldikiĝon, en pli signifa grado ol pli ofta konsumado de malpli grandaj porcioj. Sciencistoj el Loma Linda University School of Public Health el Kalifornio kunlabore kun ĉeĥaj sciencistoj analizis donitaĵojn de pli ol 50 660 plenkreskuloj en la aĝo de 30 kaj pli da jaroj. Ili partoprenis la esplorojn Adventist Health Study-2, kiuj ĉirkaŭprenis adventistojn el Usono kaj Kanado, kiuj kalkuliĝas ĝenerale al la tn. sana populacio. La esploroj – daŭrantaj 7-8 jarojn – koncentriĝis pri la kvanto da manĝoj tage, dormokvanto nokte sen manĝo, konsumado de matenmanĝo kaj horo de la plej ampleksa manĝo. En la analizo estis konsideritaj demografiaj faktoroj kaj tiuj, kiuj ligiĝis kun la vivstilo povantaj influi la esplorrezultojn. Estis konstatite, ke kvar faktoroj favoris malkreskon de la pezo: la konsumado de nur du manĝoj tage, rezigno pri manĝo dumnokte almenaŭ 18 horojn post la lasta manĝo, konsumado de matenmanĝo kaj elekto de plej ampleksa manĝo por mateno aŭ por tagmanĝo. La dikiĝadon favoris la konsumado de pli ol tri manĝoj tage,  la intermanĝoj estis konsideritaj kiel apartaj manĝoj)  kaj konsumado de la plej ampleksa manĝo vespere. Ĉio ĉi konfirmas la pravecon de malnova maksimo, ke per matenmanĝo oni regalu sin kiel reĝo, per tagmanĝo kiel princo, sed vespere oni manĝu kiel povrulo.

El la elsendo 19.12.2017. Legas Tomek  – 1’35”

sc_tm_Du_mangoj_tage_sanigas_01’35”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Du mangoj tage sanigas_0135

Streso unu el la kaŭzoj  de diabeto

La idaro de stresitaj musoj (maskloj) havas pli altan nivelon de glukozo en la sango ol de tiuj, kies patroj ne suferis streson. Informis pri tio „Cell Metabolism”. Jam pli fruaj epidemiologiaj esploroj elmontris ligon inter streso kaj diabeto. Nun ĉinaj sciencistoj ekzamenis ĉu sekvoj de spertita streso povas esti hereditaj. Por provoki streson Xiaoying Li el la medicina universitato Jiao Tong en Ŝanghajo kune kun kunlaborantoj estis fermanta masklojn en plastaj tuboj dum du horoj tage. Post ĉi tiu periodo la nivelo de glukozo en la sango de la maskloj estis normala, tamen ilia oezo malpli rapide kreskis kaj ili havis pli altan nivelon de la stresohormonoj. Sekve maskloj estis parigitaj kun femaloj, kiuj ne estis fermataj en tuboj. Evidentiĝis, ke ilia idaro havis la nivelon de glukozo en la sango pli altan ol normale. La pli alta nivelo de gluzkozo en la sango ligiĝis kun la geno Sfmbt2. Kiam masklo estis ĉiutage senmovigita en plasta tubo hasta kresko  de stresohormonoj kaŭzas, ke al la geno Sfmbt2 en spermatozooj aldoniĝis kromaj metilaj grupoj. Tio ne ŝanĝis DNA-kodon, sed influis la funkciadon de Sfmbt2 kaj ligita kun ĝi mikroRNA. Sekvoj estis konstateblaj en la hepato de la idaro de la maskloj suferintaj streson. Dank’ al la kompreno de mekanismoj ligiaj kun epigenetika influo de la streso sciencistoj sukcesis bloki la stresohormojn en la spermatozooj de musaj maskloj donante al ili konforman kontraŭmetilan rimedon. Oni esperas dank’ al tiuj esploroj estonte prilabori novan metodon kuraci hiperglukemion ĉe homoj.

El la elsendo 13.12.2016. Legas Maciek kaj Barbara- 1’28”

sc_mj_Streso_kaj_diabeto_02′.mp3; filename-=UTF-8”sc_mj_Streso kaj diabeto_02

Surprize pri la nombrokresko de protektataj bestoj

Laŭ la donitaĵoj de la Ĉefa Statistika Oficejo en Pollando kreskas nombro de protektataj bestoj. Dum la lastaj 10 jaroj pli ol trioble, ĝis 80 mil ekzempleroj kreskis la ekzemple la populacio de kastoroj. Ĉiam pli multnombraj estas bizonoj, ursoj kaj linkoj. Plej rapide kreskas la nombro de kastoroj, kiuj estas ĉirkaŭprenitaj per parta protekto, kaj kiuj samtempe kaŭzas la plej grandajn damaĝojn. Plej multnombre ili vivas en la nordorienta Pollando, kreskas tie ankaŭ la nombro de bizonoj, kvankam tio estas strikte ligita kun la homa aktivado t.e. kromnutrado de ĉi tiuj bestoj. Kvankam alko ne estas besto formala protektata, sed ekde 2001 jaro validas la malpermeso ĉasi ilin, dum alkoj kaŭzas gravajn damaĝojn en junarbaroj. Oftas stratakcidentoj kun ilia partopreno. Natursciencistoj prezentas diversajn kaŭzojn de ĉi tiu aferstato. Al la negativaj sekvoj de tio apartenas damaĝoj kaŭzataj de ili en arboplantaĵoj malpli ol 20-jaraj, perdoj en la agrikulturo kaj bredado, stratakcidentoj. El la donitaĵoj de la Ĉefa Direkcio de la Mediprotektado rezultas, ke dum la lastaj kvar jaroj la kompensoj pro damaĝoj kaŭzitaj de la protektataj bestoj duobliĝis.

El la elsendo 13.12.2016. Legas Maciek – 1’28”

sc_mj_Sekvoj_de_la_animprotekta_politiko_01’28”.mp3; filename-=UTF-8”sc_mj_Sekvoj de la animprotekta politiko 0128

Stresogena influo de homo je sovaĝaj bestoj

La ĉeesto de homo elvokas ĉe animaloj pli grandan streson, ol povas esti streso ligita kun la risko renkonti alian rabobeston. Konfirmis tion esploroj en ses arbaraj kompleksoj de la nordorienta Pollando, pri kio raportis “Behavioral Ecology”. Krom hufuloj estis ekzamenitaj lupoj kaj linkoj, kaj la ekzamenmaterialon konsistigis iliaj ekskrementoj. La analizo de iliaj provaĵoj ebligas krei ne nur klaran bildon pri la stato de la vivanta sur koncerna tereno populacio. Ĝi ankaŭ signalas ĉu la besto troviĝis en la stresa stato komprenata kiel fiziologia reago de organismo je malfavoraj vivkondiĉoj,  kiel malsato, laco aŭ minaco. Nome en la stresa situacio la surrenaj glandoj de la organismo komencas produkti hormonojn, kies metabolaj produktoj konataj kiel FGM estas troveblaj en la ekskrementoj. La analizoj ĉe ĉiuj bestopopulacioj konfirmis, ke unuopaj grupoj de la bestoj estis elmetitaj je varia stresonivelo. Evidentiĝis krome, ke inter ĉiuj analizitaj faktoroj ligitaj kun streso (rabobestoj, medio, vivdenseco de la populacio, homo) la plej gravan influon havas la vaste komprenata ĉeesto de homo (la ĉasado, proksimeco de surkonstruitaj terenoj, denseco de trafikreto).

El la elsendo 12.12.2017. Legas Tomek  – 1’29”

Artefartaj sukcersubstituaĵoj grasigas kaj damaĝas koron

La uzo de artefaritaj sukcersubstituaĵoj en la speco kiel aspartam, sukraloza aŭ stewia, grandigas la riskon de obezeco, diabeto, hipertensio kaj kormalsanoj. Ili povas negative influi homan sanaon pro sia efikado je metabolo, intestaj mikroorganismoj kaj apetito. Kanadaj sciencistoj el University of Manitoba analizis  37 ĝisnunajn ekzamenadojn, kiujn partoprenis sume pli ol 400 mil personoj kaj kiuj daŭris meze 10 jarojn. Unu el sep havis hazardigan kaj kontrolatan karakterojn. Tiun ĉi ekzamenadojn, kiuj daŭris meze 6 monatojn partoprenis 1003 personoj. La rezultoj ne nur ne elmontris pozitivan influon de sukcersubstituaĵoj je pezoperdo, sed en la longdaŭra perspektivo elmontris rekte ilian ligon kun tropezo kaj obezeco, hipertensio, diabeto kaj malsanoj de la korangia sistemo. La aŭtoro de la ekzamenadoj dr-o Ryan Zarychanski atentigas, ke  kvankam milionoj da personoj aplikas sukcersubstituaĵojn nur malmultaj partoprenis klinikajn ekzamenadoj pri ilia influo je sano. Nun la kanadaj sciencistoj komencis ekzamenadon de gravedaj virinoj pri la influo de konsumaj sukcersubstituaĵoj je metabolo, pezo kaj intestaj mikroorganismoj de novnaskitoj.

El la elsendo 12.09.2017. Legas Milada – 1’51”

sc_msz_Sukersubstituajoj_malrekomendindaj_01’51”.mp3; filename-=UTF-8”sc_msz_Sukersubstituajoj malrekomendindaj_0151

La suna lumo kaj la psika sano

La kvanto de la suna lumo estas la plej grava veterfaktoro reguliganta emociojn  kaj bonfarton. Esploristoj el la usona Universitato de Brigham Young komparis kaj analizis klinikajn informojn pri pacientoj serĉantaj psikologian helpon kaj informojn enhavantajn meteologiajn donitaĵojn. Ĉi lastaj konsideris la kvanton de sunlumo, nubiĝon, pluvojn, ventorapidecon, temperaturon kaj nivelon de aerpolucio. Laŭ iliaj konkludoj nenio tiomgrade influas la psikan streĉitecon kiel nesufiĉa kvanto de  la lumo atinganta la Teron. Kvankam tio ne estas io nova en la kunteksto de sciencaj esploroj, tamen konsciigas kiom gravas por la psika kaj emocia sano konforma sunradiado. Laŭ esploristoj ĝi estas la plej grava veterfaktoro reguliganta emociojn kaj bonfarton. Skribis pri tio „Journal of Affective Disorders”. Al homoj ŝajnas, ke ili sentos pli grandan psikan streĉitecon dum tagoj kun abunda pluvo kaj altgrada aerpolucio. Tia ligo ne ekzistas. Unusola vere esenca faktoro estas la kvanto de la lumo, kiu atingas la Teron inter la sunleviĝo kaj sunsubiro. Per tio eblas klarigi la fakton, ke dum la vintraj monatoj kreskas bezonateco je la servoj de terapiistoj, ĉar iliaj klientoj fariĝas aparte impresiĝemaj je emocia maltrankvilo.

El la elsendo 06.12.2016. Legas Tomek – 1’30”

sc_tm_pliaj_konfirmoj_pri_dependeco_inter_la_sunradioj_kaj_psika_sano_0130-mp3-filename-utf-8sc_tm_pliaj-konfirmoj-pri-dependeco-inter-la-sunradioj-kaj-psika-sano_01%2730%27%27