Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

4500 mil jaroj de la dravidaj lingvoj

La familio de la dravidaj lingvoj apartenas al ses grandaj lingvofamilioj en la Suda Azio. Ĝiaj 4 plej grandaj lingvoj estas kanara,  malajala, tamila kaj telugua. Iliaj literaturaj tradicioj kalkuliĝas al centoj da jaroj, sed la plej longan tradicion havas la tamila. Apud la sanskrito ĝi estas unu el la tieaj klasikaj ligvoj, kies pridokumentita kontinueco – male al sanskrito – rilatas al formoj klasikaj kaj nuntempaj. La esplorado de la dravidaj lingvoj estas ŝlosila por kompreni la prahistorion de Eŭroazio, ĉar tiuj lingvoj en signifa grado influis aliajn lingvogrupojn. La nova lingvistika analizo elmontris, ke la familio de la dravidaj lingvoj, en kies konsiston eniras 80 lingvoj parolataj de 220 milionoj da homoj en la centra kaj suda Hinda Unio kaj Srilanko havas 4500 jarojn. Dravidoj mem daŭre tamen estas enigmaj. Sciencistoj samopinias, ke temas pri loka popolo, kiu loĝis sur la hinda subkontinento antaŭ ol venis tien – antaŭ 3500 jaroj – arjoj. Sciencistoj subigis al analizo dependecojn inter ĉiuj lingvaj subgrupoj de la dravida familio kaj dank’ al statistikaj metodoj asertas, ke la dravidaj lingvoj aperis antaŭ kvar, kvar kaj duona mil jaroj.

El la elsendo 27.03.2018. Legas Tomek  – 1’28”

sc_bp_tm_Novaj_esploroj_pri_la_dravidaj_lingvoj_01’28”.mp3; filename_=UTF-8”sc_bp_tm_Novaj esploroj pri la dravidaj lingvoj_0128

Hidrargotavoloj sub Arkto

La periodaĵo „Geophysical Research Letters” aperigis antaŭnelonge la sciencajn esplorrezultojn pri tio, ke en la permanente frosta grundo de Arkto troviĝas abundaj tavoloj de hidrargo, la plej grandaj en la tuta mondo. Ilia pezo egalas al 793 milionoj da kilogramoj, tiel do en unu loko troviĝas duoble pli da hidrargo ol en la tuta mondo, en ĉiuj teraj grundoj, oceanoj kaj atmosfero. Tiu informo estas tamen maltrankviliga. Nome hidrargo estas elemento danĝera kaj povas malbonefiki en multe malpli grandaj dozoj ol karbona dioksido aŭ metano. Ĝis kiam la permanente frosta grundo ekzistas ne estas problemo, tamen se ĝi degelos pro la klimatvarmiĝo, la substanco povas trafi en la akvon. Tio signifus, ke la akvaj organismoj transformiĝus en grandan neŭrotoksinon. Aldone la degelado de la arkta permanente frosta grundo influas la klimatŝanĝojn pro la eliĝantaj el ĝi i.a. metano kaj forcejaj gasoj. Sciencistoj asertas, ke hidrargotavoloj de ĉirkaŭ 14 mil jaroj estas kovritaj de la arkta permanente frosta grundo. La esploroj de la lastaj dek jaroj malkaŝis tamen, ke parto de la hidrargotavoloj jam traiĝas en la Arktan Oceanon, sekve en Atlantikon kaj Pacifikon.

El la elsendo 20.02.2018. Legas Tomek – 1’21”

sc_tm_La_plej_grandaj_hidrargotavoloj_01’21”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_La plej grandaj hidrargotavoloj_0121

Plia ekzemplo de saniga efiko de fasto

Sciencistoj el la Universitato de la Brita Kolumbio elmontris, ke limigante al ronĝuloj la manĝoeblon ĝis 6 horoj tage eblas stimuli katabolan procezon, kiu konsistas en la konsumado fare de la ĉelo de la mortintaj aŭ damaĝitaj elementoj de ĝia strukturo. En ilia eksperimento speciala nutroskemo ebligis ĉe ronĝuloj forigi la neŭrotoksan proteinon, kiu respondecas pro Huntington-malsano. Temas pri nekuracebla malsano de la centra nervosistemo, kiu manifestiĝas per movperturboj, psikaj perturboj kaj demenco. La fasto kondukis al signifa malkresko de la nivelo de la mutaciita proteino mHTT en la cerbo respondeca pro la malsano. Estas konate, ke kelkaj aspektoj de la katabola procezo difinata kiel aŭtofagio ne funkcias regulkonforme ĉe pacientoj suferantaj Huntington-malsanon. La aktuale aplikataj terapistrategioj por malaltigi la nivelon de mHTT celas la genon IT15. La plej novaj esplorrezultoj sugestas, ke alternativa solvo povas esti la stimulado de aŭtofagio i.a. helpe de dieto aŭ fasto.

El la elsendo 20.03.2018. Legas Tomek  – 1’13”

sc_tm_Pliaj_argumentoj_favore_al_fasto_01’13”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Pliaj argumentoj favore al fasto_0113

Esploroj pri la lingvaĵo de malrespekto en la reto

Kadre de la projekto financita de la Nacia Scienca Centro doktoro Michał Bilewicz, psikologo el la Varsovia Universitato esploros rolon de la emociaj procezoj en la perado de ofendaj mesaĝoj en la interreta realo. Homoj plurfoje en la reto renkontas la lingvaĵon de malrespekto, ofendajn komentojn. Renkontante plurfoje tiun fenomenon formiĝas stereotipoj de malrespekto. La lingvaĵo de malamo estas unu el la specoj de parola agreso, kiu disvastiĝas en la socioj kaj ĉesas esti opiniata maljusta, kalumnia kaj ofenda. Simila fenomeno aperas, kiam homoj plurfoje renkontas agreson en brutalaj filmoj kaj komputilaj ludoj. Sciencistoj en siaj esploroj utiligos la donitaĵojn de Elektroencefalografio (EEG) por esplori ŝanĝojn en la reagoj je ofendaj mesaĝoj. La celo de la projekto estos la epidemia modelo de la lingvaĵo de malrespekto. Tiu modelo povos esti utila por organizaĵoj okupiĝantaj pri limigo de la skalo de ĉi tiu fenomeno kaj pri aliaj negativaj kaj danĝeraj fenomenoj ligitaj kun la uzado de la interreto.

El la elsendo 20.03.2018. Legas Tomek  – 1’10”

sc_tm_Esploroj_pri_agresa_lingvajo_en_la_reto_01’10”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Esploroj pri agresa lingvajo en la reto_0110

Sciencistoj pozitive pri negrandaj vinokvantoj

La sanmalfavora influo de alkoholaĵoj je la centra nervosistemo konsumataj longdaŭre kaj grandkvante estas konata kaj rekte proverba. Tamen malgrandaj kvantoj da alkoholaĵoj influante cerbon mildigas inflamprocezojn kaj favoras forigadon de toksaj substancoj, ankaŭ tiuj kiuj ligiĝas kun Alzheimer-malsano. Pri tio informis Maiken Nedergaard gvidanta la neŭromedicinan fakon ĉe University of Rochester (URMC). Pli fruaj esploroj jam elmontris, ke alkoholaĵo malgrandkvante bone efikas je sano malgrandigante riskon de malsanoj de la korangia sistemo kaj de kelkiuj tumoroj. La esploroj de profesorino Nedergaard  koncernis ĉefe gliajn ĉelojn, kiuj okupiĝas pri la forigado de toksaj substancoj el la cerbo kaj pri la provizado de neŭronoj per nutroelementoj kaj proteinoj. Tiuj esplorrezultoj estis publikigitaj la unuan fojon en 2012.  Kiel elmontris nun sciencistoj el University of Rochester gliaj ĉeloj estas plej aktivaj dum dormo. La fizikaj ekzercoj altigas ilian funkciefikecon. La novaj esploroj estis efektivigitaj ĉe musoj, ĉe kiuj sub la influo de granda kvanto da alkoholo (unu kaj duona gramoj je ĉiu korpokilogramo) estis konstatitaj simptomoj karakterizaj por inflamprocezoj, malaltigo de kognokapablo kaj movkapablo. Musoj modere konsumantaj alkoholon (duona gramo je ĉiu korpokilogramo) havis malpli altajn simptomojn karakterizajn por inflamprocezoj. Ilia sistemo pli efike forigadis toksajn substancojn ol ĉe la musoj el la kontrola grupo ne traktitaj per alkoholaĵo. La kogno- kaj mov-kapabloj estis la samaj. Ĝenerale do, malaltkvanta kaj modera konsumado de alkoholaĵoj malgrandigas la demencoriskon, dum ofta kaj longdaŭra drinkado influas limige la kognokapablojn.

El la elsendo 13.03.2018. Legas Tomek kaj Barbara – 2’08”

sc_tm_bp_Sciencistoj_pozitive_pi_negrandaj_vinkvantoj_02’08”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_bp_Sciencistoj pozitive pi negrandaj vinkvantoj_0208

Klopodoj rekrei populacion de leporoj

Leporo apartenas al la bazaj specioj de etdimensiaj animaloj en Pollando vivante ĉefe sur la terenoj de agrikultura kultivado, herbejoj, junarbaroj. Bedaŭrinde en la lastaj jardekoj ilia nombro signife malkreskis. Se en 1978 oni taksis ilian populacion je ĉ. 2,4 milionoj da ekzempleroj, komence de la 90-aj jaroj estis jam je duono malpli. En 2010 la populacio de leporoj malkreskis ĝis ĉ. 540 mil ekzempleroj. Inter la kaŭzoj de ĉi tiu aferstato oni mencias plantprotektajn kemiaĵojn venenajn por la animaloj, kreskon de la nombro de vulpoj rilate kiujn funkcias protektoprogramo. De kelkaj jaroj apartan programon revenigi leporojn al la naturo realigas la lublina vojevodio en la orienta Pollando. En la periodo 2010-2017 preskaŭ du mil leporoj, aĉetitaj de bredistoj kaj adaptitaj al la vivo lbere revenis al la naturaj vivkondiĉoj. La programon gvidas la loka administracio kunlabore kun arbaristoj, ĉasistoj kaj sciencistoj. Leporoj estas aĉetataj de bredistoj aŭtune kaj lokataj sur speciale baritaj surfacoj, kiuj protektas ilin kontraŭ la rabobestoj. Zorgas pri ili forstistoj aŭ ĉasistoj el ĉasistaj rondoj kaj ilian sanstaton monitoras bestokuracistoj. Leporoj pretaj al memstara vivo printempe estas lasataj libere. Sur la surfacoj ĉirkaŭprenitaj per la programo validas malpermeso ĉasi leporojn  kaj ĉasistoj okupiĝas pri redukto de la rabobestoj. Laŭ la Cefa Statistika Oficejo en 2016 en la lublina vojevodio la nombro de leporoj kreskis ĝis pli ol 88 mil ekzempleroj, kio signifas ke je ĉiu 100 hektaroj kalkuliĝas preskaŭ 5 bestoj. Tamen laŭ specialistoj, por ke la populacio povu funkcii memstare, sur tiu areo devus vivi pli ol 12 leporoj. La programo estas daŭrigata.

El la elsendo 13.03.2018. Legas Tomek kaj Barbara – 2’11”

Orcino imitanta la homan parolon

Orcinoj estas eksterordinare interligentaj maraj mamuloj vivantaj en plurgeneraciaj grupoj de 5 ĝis 40 individuoj, kiujn gvidas la plej aĝa kaj plej spertoplena femalo. Post ŝia morto la grupoj malkomponiĝas je malpli grandaj en kiuj la gvidadon transprenas la filinoj de la mortinta gvidantino. Ĉiu el la grupoj havas la propran komunikstilon, kiun esploristoj difinas kiel dialektojn. Sed evidentiĝas, ke la orcina imittalento povas superi la limojn de la propra komuniksistemo. Internacia sciencista kolektivo publikigis informojn pri interesaj eksperimentoj koncerne ilian lernadon kaj imitadon de homaj sonoj. La 14-jara orcino Wikie vivanta en la akvario Marineland en Antibes en Francio kapablas imiti la homan parolon. Dank’ al la sciencistaj klopodoj Wikie kapablas elparoli – tenante la kapon super la akvolustro – la salutojn „hello” kaj „bye bye”, numeralojn de unu ĝis tri kaj la nomon de sia prizorgantino Amy. La eksperimento levas la demandojn pri la inteligenteco de mamuloj kaj ilia kapablo lerni. Jam pli frue al ĉi-specaj eksperimentoj estis subigitaj elefanto kaj belugo.

El la elsendo 06.03.2018. Legas Barbara – 1’33”

sc_bp_Orcino_Wiki_imitas_la_homan_parolon_01’33”.mp3; filename_=UTF-8”sc_bp_Orcino Wiki imitas la homan parolon_0133

Pola biodetruebla agroteksaĵo

Sciencistoj el la Lodza Politekniko prilaboris agroteksaĵon, kiu dank’ al enhavo de biopolimeraj konsisteroj signife rapidigas plantokreskon. Ĝi samtempe „spiras”, kio signifas, ke povas traiĝi tra ĝi akvo kaj fluidaj sterkoj. Ĝia aldona avantaĝo estas la fakto, ke ĝi ne influas negative la medion kaj estas biodetruebla. La teksaĵo kun la nomo BioEcoFab povas esti aplikata en agrikulturo, hortikulturo, florkultivado, primastrumado de la urbaj, montaraj areoj vojkonstruado. La teksaĵo estis testita en laboratoriaj kondiĉoj en kontrolaj esplorcentroj laŭ la vidpunkto de la plantado de floroj, legomoj kaj fruktoj, sportaj-ripozigaj herborulaĵoj, malfacile primastrumeblaj altmontaj terenoj kaj grundniveligaj vojlaboroj. Oni antaŭvidas, ke dum la plej proksimaj jaroj la agroteksaĵo aperos sur la merkato. Nun daŭras esploroj pri ĝiaj novaj specoj.

El la elsendo 06.03.2018. Legas Tomek – 0’59”

sc_tm_Pola_agrikultura_bioteksajo_0’59”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Pola agrikultura bioteksajo_059

La saniga efiko de la ŝtupargrimpado

La regula ŝtupargrimpado estas bona rimedo por lertigi la funkciadon de la korangia sistemo, inkluzive malaltigon de la alta sangopremo kaj fortikigon de la piedmuskoloj. Sciencistoj rekomendas tion aparte al virinoj post menopaŭzo, klarigante, ke elekto  de la fizika aktivado por virinoj tiuvivperiode estas malfacila. Unuflanke malinstige efikas ofte monomanko, foresto de najbara sporta centro, malbona vetero kaj eĉ hontemo. Aliflanke unu el la kaŭzoj ligiĝas kun fiziologio. Nome fortikigaj ekzercoj, ekzemple kun la uzo de halteroj, helpas konservi la muskolomason, sed grandigas la riskon de hipertensio ĉe  mezaĝuloj aŭ personoj jam ĝin suferantaj. Ligo de ĉi-specaj ekzercoj kun streĉo rapidiganta la pulson, dank’ al kio la muskoloj estas provizataj per sango riĉa je oksigeno, ebligas minumumigi tiun riskon. La simpla ŝtupargrimpado ebligas ligi ambaŭ specojn de la trejnado helpante forigi la grasohiston, plibonigi la kolesterolostrukturon kaj malaltigi la riskon de osteoroporozo. Ĝi kostas nenion kaj eblas ĝin praktiki diskrete. Pri la efikeco de ĉi-speca ŝtupargrimpa trejnado informis la periodaĵo dediĉita al problemoj ligitaj kun menopaŭzo. Raportis pri tio internacia sciencista kolektivo ekzameninte grupon de koreaninoj, kiuj ĉiutage grimpis 192 ŝtupojn du ĝis kvin fojojn. Ĉe ĉiuj estis konstatita pliboniĝo de la sanstato. La trejnado rezultigis malgrandigon de la minaca arteriskleroto kaj malaltigon de la sangotensio ĉe virinoj suferantaj hipertension. Pliboniĝis ankaŭ la muskoloforto de iliaj piedoj.

El la elsendo 27.02.2018. Legas Tomek – 1’48”

sc_tm_saniga_efiko_de_stupargrimpado_01’48”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_saniga efiko de stupargrimpado_0148

Devoniepokaj fiŝoj en Pollando

La restaĵoj de grandegaj, devoniepokaj plakodermaj fiŝoj estis malkovritaj en la loko Płucki en la komunumo Łagów (en la suda Pollando). Temas pri dunkleosteoj apartenintaj al la plej grandaj maraj rabobestoj en la historio de la Tero. La ĵusa malkovro en Płucki, la unua en Eŭropo kronis la 20-jarajn paleontogiajn esplorojn en la troviĝanta en la Sanktakruca Montaro komunumo. Oni malkovris tie restaĵojn de tri diversdimensiaj dunkleosteoj. La kapo de la plej granda longis 60 centimetrojn kaj la tuta fiŝo havis 6-7 metrojn. La plej kompleta estas la 5-metra dunkleosteo, kiu konserviĝis 40-procente. La restaĵoj estas taksataj je ĉirkaŭ 370 milionoj da jaroj. La devoniepokaj plakodermaj fiŝoj apartenis al la plej grandaj maraj raboanimaloj, la unuaj vertebruloj, kiuj atingis grandan dimension, ektroviĝinte pinte de la nutropiramido en la devoniepoka maro. Ili ne havis dentojn. Ties funkciojn plenumis specialaj memakriĝantaj makzelakraĵoj. Iliaj makzelostoj dum ĉiu malfermo aŭ fermo de la faŭko interfrotiĝadis akriĝante kvazaŭ tranĉiloj. La komunumestro de Łagów  planas utiligi la malkovron por disvastigi konojn pri la regiono. Unu el la ideoj estas krei didaktitan itineron, krome establi lokon, en kiu eblos prezenti eksponaĵojn ligitajn kun dunkleosteoj kaj aliajn geologiajn trezorojn malkovritajn sur la tereno de la komunumo. La restaĵoj de la devoniepkaj fiŝoj malkovritaj en Płucki eblos rigardi fine de februaro en porokaza ekspozicio en la Geologia Muzeo de Varsovio.

El la elsendo 20.02.2018. Legas Tomek – 1’46”

sc_tm_Devoniepokaj_fisoj_en_Pollando_01’46”.mp3; filename_=UTF-8”sc_tm_Devoniepokaj fisoj en Pollando_0146