Sciencaj informoj
Mensaj defioj recepto je sana cerbo
Sur la merkato multas konsillibroj pri tio, kiel zorgi pri ĝusta funkciado de la cerbo. Plej ofte oni atentigas pri neceso de bona dieto kaj fizika aktiveco. La cerbo nome postulas energion, kiu pere de sango provizas ĝin per oksigeno. Malgraŭ progreso en la rekonado kiamaniere la cerbo funkcias sciencistoj ne sukcesis prilabori „miraklan teknologion”, kiu bremsus maljuniĝadon de la cerbo aŭ en signifa grado influus ĝian funkciadon. Kvankam teknologio enorme vastigis niajn eblojn – laŭ profesoro Włodzisław Duch, kognisto en la universitato de Toruń, la trouzo de teknologio ligiĝas kun multaj minacoj. Temas pri minacoj pigrigantaj la cerbon, kiel trouzo de plurfunkciaj telefonoj kun aplikaĵo de internaj mapoj kaj la loktrova sistemo GPS. La toruna kognisto reliefigas, ke jam ekde la suĉinfana periodo tre grava por la homo estas konforma stimula medio. De tio kiel la cerbo estas stimulata ekde la plej frua aĝo dependas ĝia posta evoluo. Sed la stimulado de cerbo ne povas ĉesi junule. En la plenkreska vivo por gardi la cerboaktivecon gravas tiaj mensaj defioj, kiel la lernado de fremdaj lingvoj aŭ de ludo per muzikinstrumentoj.
El la elsendo 14.05.2019. Legas Tomek – 1’27”
sc_tm_Lerni pianludon grizage_01’27”
Kontakto kun la naturo kaj la stresonivelo
Kvankam neniun necesas konvinki pri la salubraj efikoj de kontakto kun la naturo ĝis nun oni ne kapablis precize respondi kiom longe ĝi daŭru por atingi la plej bonajn sanefikojn. La demandon esploris sciencistoj el la miĉigana universitato en Usono kaj konstatis, ke por forigi mildajn streĉitecojn sufiĉas 20-30-minuta promeno aŭ kontakto kun la naturo. Dum 8 semajnoj ili mezuris la nivelon de kortizolo en la salivo de testitaj personoj, kies tasko estis pasigi dum la semajno almenaŭ po 10 minutojn en la naturo tri fojojn semajne. Ili devis fari tion en la taga lumo. Tamen estis malpermesitaj fizikaj ekzercoj kaj necesis eviti amaskomunikilojn. La esplorrezultoj pruvis, ke jam dudek minutoj en kontakto kun la naturo sufiĉis por malaltigi la nivelon de la streso, sed la plej bonaj rezultoj estis atingitaj post 30 minutoj. Post tiu periodo la nivelo de kortizolo daŭre malkreskis, sed malpli rapide.
El la elsendo 07.05.2019. Legas Tomek – 1’08”
sc_tm_Nur 20-minuta kontakto kun la naturo saniga_01’08”
Baptofesto de Pollando kaj arkeologiaj esploroj
La 14-an de aprilo nunjare la unuan fojon estis solenita la nova nacia festo, la Festo de la Bapto de Pollando. Ĝi memorindigas la gravecon de la rilata decido de Mieszko la 1-a, nun agnoskita kiel la komenco de la Pola Ŝtato. Tamen dum lia regado kristanismo estis unuavice religio de elitoj. La kapelo ĉe la palaco de la reganto ĉe Ostrów Tumski (Poznano) estis destinita por la plej proksima medio de la princo. La sanktejo dediĉita al la popolo, la poznana baziliko estis ankoraŭ konstruata. La decidon pri pliaj preĝejoj en i.a. Poznano, Gniezno, Giecz, Krakovo, Vroclavo kaj Kołobrzeg alprenis lia filo, reĝo Bolesław Chrobry. La reĝo zorgis ankaŭ pri kompetentaj sacerdotoj, venigante monakojn el la regiono de la itala Raveno. Pri la reto da paroĥaj preĝejoj eblas paroli nur ekde la 13-a jarcento. Por arĥeologoj la adiaŭon de paganeco pruvas ŝanĝoj en la sepultorito. Sur la teritorioj subalternaj al Mieszko la 1-a tradicie oni bruligadis la korpojn de la mortintoj – por ke ili ne bremsu liberiĝon de la animo. La kristanismo aliflanke ordonas konservi la korpon ĝis la rezurekto. La ŝanĝo de ĉi tiuj kutimoj ne okazis tre rapide. Nur en la 11-a jarcento oni notas grandskalan ŝanĝon de la sepulta rito, sed ankoraŭ en la 14-a jarcento estis retrovataj tomboj paganaj. Aliflanke ekde la komenco de kristanismo sur la polaj teritorioj la plej grava festo estis la Pasko, la plej grava festo en la Katolika Eklezio.
El la elsendo 30.04.2019. Legas Tomek – 1’45”
sc_tm_Arkeologoj pri la komenco de kristanismo en Pollando_01’45”
Fajenco, nesolvita enigmo de la antikva Egipto
Bluaj aŭ verdaj fajencaj figuretoj, kolornamaĵoj aŭ amuletoj en la formo de la tn. ansa kruco estis farataj en la antikva Egipto jam antaŭ kelkaj mil jaroj. Tiuj etaj objektoj, kovritaj per vitreca glazuro donanta al ili akran koloron kaj brilon estis metataj ankaŭ en tombojn. La plej malnovaj devenas el la epoko de la unuaj priramidkonstruantoj, do de antaŭ pli ol 4 kaj duona mil jaroj. Tamen ĝis nun sciencistoj ne malkovris detalan recepton de ilia elfarado, kvankam estas konata ĝia komplikeco. Tial la egipta fajenco estas opiniata la unua ceramiko teknologie progresinta. Nun pri tiu enigmo okupiĝas sciencistoj el la Arkeologia Instituto de la Universitato de kardinalo Stefan Wyszyński en Varsovio. Apartan atenton ili donas al la kemiaj-strukturaj analizoj de fajencaĵoj el Tell Atrib, grava politika centro en la Delto de Nilo. Pola-egipta arkeologia misio laboranta tie en la periodo 1985-95 malkovris i.a. restaĵojn de fornoj de antaŭ du mil jaroj. La ĝisnunaj analizoj ne elmontris aplikon de teknologio el aliaj regionoj ol Egipto, kvankam iuj ingrediencoj por la glazurado kaj kolorigado povis deveni el aliaj regionoj de la Proksima Oriento aŭ eĉ el minejoj en antikva Grekio. La plej grava enigmo ligiĝas kun la origino de la aplikata kvarco, kiu ne devenis el la dezerta sablo kaj kun la komplika produktoteknologio.
El la elsendo 24.04.2019. Legas Tomek – 1’43”
sc_tm_Enigmo de la antikvaj egiptaj fajencajoj_01’43”
Kiel emocioj dependas de la aĝo
Kun la tempopaso homoj havas ĉiam pli pozitivan rilaton al la vivo. Ili fariĝas malpli impresiĝemaj je negativaj signaloj de aliaj homoj, sed same kiel en la junaĝo ili notas la simptomojn de feliĉo. Dume la dekkelkjaruloj estas aparte impresiĝemaj je socia rifuzo. Specialistoj el la usona McLean Hospital efektivigis kontrolteston pri emociimpresiĝemo ĉe eĉ 10 mil personoj en la aĝo de 10 ĝis 85 jaroj. Ĝi ebligis ekscii kiagrade la testitoj reagis je subtilaj, videblaj survizaĝe signoj de timo, kolero kaj feliĉo. El diversaj esploroj kaj observoj estas sciate, ke la ĉiutaga sperto de dekkelkjaruloj malsimilas disde tiu, kiun havas mezaĝuloj kaj grizaĝuloj. La esplorcelo estis rekoni, kiel tiuj spertoj ligiĝas kun diferencoj en la fundamenta perceptado de emocioj. Estis malkovrite, ke la evoluo de la kapablo senti koleron koncernas la periodon de frua kaj meza maturiĝado. Temas pri periodo, kiam junaj homoj forte sentas minacon flanke de la socio, ekzemple ligitan kun daŭra, forta endanĝerigo. Tial ilia impresiĝemo je kolero povas provoki iujn defiojn karakterizajn por ĉi tiu fazo de la homa evoluo. En la fina vivetapo situacio ŝanĝiĝas. Tiam malkreskas impresiĝemo je simptomoj de kolero kaj timo, sed aliflanke konserviĝas la kapablo noti, rekoni feliĉon ĉe aliaj homoj. Tio konfirmas aliajn esplorojn, laŭ kiuj grizaĝaj personoj spertas pli da pozitivaj emociojn kaj havas pli pozitivan sintenon ol personoj pli junaj.
El la elsendo 16.04.2019. Legas Tomek – 1’49”
sc_tm_Ago kaj emocioj_01’49”
La kosma longecmodelo ĉiam pli preciza
Dank’ al esploroj gvidataj de profesoro Grzegorz Pietrzyński el la Astronomia Centro de Mikołaj Kopernik ĉe la Pola Sciencakademio en Varsovio eblis difini – kun la plej granda ĝis nun precizeco – la distancon ĝis la Granda Magelana Nubo. Informis pri tio la periodaĵo „Nature”. La eraro oscilas ĉirkaŭ unu procento. Antaŭ 20 jaroj kiam komenciĝis laboroj ĝi egalis al 10 procentoj. La distanca mezurmetodo de profesoro Grzegorz Pietrzyński ofte estas difinata kiel pola kosma linio. Temas pri grava informo por sciencistoj, kiuj delonge traktas la distancon inter la Lakta Vojo kaj Granda Megelana Nubo kiel kosman distancomodelon, kies valoro difinas aliajn distancojn mezuratajn per metroj. Laŭ la plej novaj prikalkuloj de profesoro Pietrzyński rezultas, ke la Granda Nubo Magelana troviĝas en la distanco de 49,59 kiloparsekoj for de la Tero. Temas pri ĉirkaŭ 161 mil lumjaroj, kaj do ĉirkaŭ 1,5 trilionoj da kilometroj. Por kompari, la sondilo Voyager 1, kiu startis de la Tero antaŭ pli ol 40 jaroj troviĝas nun el la distanco de apenaŭ 21 miliardoj da kilometroj. En la esplorkolektivo de profesoro Grzegorz Pietrzyński laboris 30 astronomoj, ne sole polaj. La observadoj okazis ĉefe pere de teleskopoj de la Eŭropa Suda Observejo en Ĉilio, ankaŭ en la Sudafrika Observatorio en la Sudafrika Respubliko kaj en la observejo Las Campanas en Ĉilio.
El la elsendo 26.03.2019. Legas Tomek – 1’49”
sc_tm_La kosma modelo de longo_01’49”
Pola manĝilaro el maizo kaj faruno
Ĝis la 2021-a jaro en la Eŭropa Unio malaperos plastaj manĝiloj de unufoja uzo. Oni jam cerbumas pri tio kaj inter la ĉi-rilataj cerbumantoj troviĝas ankaŭ polaj inĝenieroj. La esplorkolektivo de profesorino Helena Janik en Gdansko (la norda Pollando) kreis novuman polimeron, kiu estas kombinaĵo de termoplasta amelo kaj PLA, polimero akirata el maizo (ma-izo). PLA estas konata al sciencistoj, sed epokfara evidentiĝis apliko de amelo. Dank’ al tio la inventaĵo de la gdanskaj sciencistoj povas evidentiĝi pli favorpreza alternativo por PLA. Nome la prezo de unu kilogramo de la gdanska komponaĵo estas je 15 procentoj pli favorpreza kaj la envivigo de la tuta produktoteknologio tre facila.La ekonomiaj avantaĝoj de la amela-maiza teknologio ne limiĝas sole al malpli granda kvanto de la uzota PLA. La elfarado de la gdanska polimero estos ebla dank’ al la plej malmultekostaj metodoj de la prilaborado de plasto. Temas pri metodo de formado kaj muldado. Dank’ al tio la ekzistanta infrastrukturo por la produktado de plastaj objektoj povos esti facile adaptita al la produktado de la gdanska manĝilaro.
El la elsendo 12.03.2019. Legas Tomek – 1’25”
sc_tm_Ekologiaj mangxiloj el Pollando_01’25”
Komunikiĝemaj abeloj
Sciencistoj de jaroj esploras la komunikiĝadon de abeloj. I.a. jam estas sciate, ke informoj pri minacoj estas perataj de abeloj pere de feromonoj. Pri lokalizo de nutraĵfonto ili informas unuj la aliajn pere de danco, en kiu laborabeloj moviĝas en difinita ripetsekva maniero. Nun esploristoj el la Agronomia Universitato en Krakovo, kiuj observis la abelan socion dank’ al specialaj kameraoj atentigas pri alia elemento de ilia komunikiĝado. Evidentiĝis, ke abeloj same laborabeloj, maskloj kiel ankaŭ la reĝinoj en difinita maniero movas la flugilojn laŭ tre malgranda frekventeco. Ĉar en abelujo estas mallume oni supozas, ke la flugilmovojn akompanas abela korpotremado. La aŭdoinstrumento de abeloj troviĝas ĉe interna parto de iliaj membroj. Do, por ke la tremado estu perita efike dum la flugilmoviĝo abeloj verŝajne per sia korpo premiĝas al la vaksoĉela panelo. Abeloj dum diversaj situacioj movas la flugilojn kun malsama frekventeco. Nun la esploroj koncentriĝos pri tio, en kiuj situacioj tio okazas kaj pri tio, kion varifrekvenca flugilmoviĝo signifas. Malfermiĝis do vojoj por pliaj esploroj pri la komunikiĝado de abeloj. La ekzamenataj abeloj vivas sur la tereno de la Agronomia Universitato en Krakovo. Oni kontrolis la vaksoĉelajn panelojn observante ilin tra la vitraj fenestroj, kiuj ne ĝenas ilian vivon.
El la elsendo 05.03.2019. Legas Tomek – 1’42”
sc_tm_Komunikigemaj abeloj_01’42”
Mondaj kafoprovizoj minacitaj
La unua kompleta pritasko de la mondaj provizoj de diversspeciaj kafoarboj elmontras, ke 60 procentoj de 124 specioj troviĝas rande de malapero. Kvankam en pluvarbaroj kreskas pli ol 100 subspecioj de kafoarboj tamen nur du estas utiligataj por la produktado de la vaste trinkata kafo. Temas pri Arabika (Coffea arabica) kaj Robusta (Coffea canephora). Ĉiuj kultivataj specioj devenas de daŭre evoluantaj plantoj kaj povas esti hibridigitaj, kio estas fenomeno konata en la agrikulturo de jarmiloj. Laŭ esploroj publikigitaj en „Science Advances” rezultas, ke protektorimedoj rilate la sovaĝajn kafoarbojn ne estas sufiĉaj por konservi longdaŭran evoluon de la monda kafoproduktado. Malgraŭ tio, ke en la natura medio ekzistas 122 kafoarbaj specioj multaj ne taŭas por la uzo pro sia netaŭga gusto. La kafoarboj, simile kiel multaj tropikaj plantoj havas semojn, kiuj ne eltenas procezon de la liofiliza konservado aplikata en semobankoj. Tial 45 procentoj de la kafospecioj aperas nenie krom la natura medio. Decida plimulto de sovaĝaj kafoarboj kreskas en la foraj arbaroj de Afriko kaj de Madagaskaro. Krom Afriko temas ankaŭ pri tiaj landoj kiel Hinda Unio, Srilanko, Aŭstralio. Tiuj plantoj estas tre gravaj por la estonteco de la kultivado, ĉar de ili povas deveni genoj utiligotaj por rezistigi kontraŭ klimatŝanĝoj kaj nove aperantaj malsanoj. Aktuale 75 sovaĝajn speciojn de kafoarboj oni taksas kiel minacitajn de malapero, 35 ne estas minacitaj kaj pri 14 ne ekzistas sufiĉaj donitaĵoj.
El la elsendo 26.02.2019. Legas Maciek – 2’15”
Nekonata rolo de diafragmo
Diafragmo estas la ĉefa spirmuskolo kaj anatomia bariero, kiu disdividas la torakon disde la abdomena kavo. Ĝia spirrolo subtenas ankaŭ la laboron de la korangia kaj limfa sistemoj kaj certigas konforman stabilecon de lumba parto de la vertebraro. Sed kiel evidentiĝas diafragmo plenumas en la organismo la nekonatan ĝis nun rolon, nome ĝi ankaŭ helpas teni la korpoekvilibron. Laŭ esploroj de sciencistoj el la Medicina Universitato en Katowice (la suda Pollando) ju pli granda dikeco kaj movebleco de tiu ĉi muskolo dum la spirado des pli bona ekvilibro de la homo. Ĝis nun estis asertite, ke pro ekvilibro respondecas tri sistemoj: la rigardkontrolo, interna orelo kaj somatosensora sistemo inkluzive la antigravitajn muskolojn. La diafragma muskolo konsistigas la kvaran elementon. La pli fruaj esploroj elmontris, ke misfunkcio de diafragmo aperas i.a. post operacioj en torako, ekzemple post la forigo de pulmotumoro. Nun sciencistoj el Katowice koncentriĝas pri la demando ĉu kaj kiel la spirekzercoj kun la diafragma muskolo povas helpi la konservon de ekvilibro. Tio povas esti esenca por homoj suferantaj la ekvilibroperturbojn. Ilin cetere aparte suferas personoj post la 65-a vivojaro, kio ligiĝas kun risko de gravaj lezoj.
El la elsendo 19.02.2019. Legas Tomek – 1’33”