Du polaj esploristoj prilaboris instrumenton, kiu baze de aktiveco de internaŭtoj antaŭvidis la lastajn balotrezultojn pli trafe ol plimulto de la opinisondadoj. Antoni Sobkowicz kaj Marek Kozłowski el Laboratorio de Lingvistika Inĝenierio en la Centro por Alifarado de Informoj PIB de kelkaj jaroj laboras pri prognozmodeloj, kiuj tradukas la emocian diskurson de politika debato en la Interreto al politikaj preferoj. La plej novaj esplorrezultoj elmontris, ke la artefarita inteligenteco prognozas ne malpli bone ol opinisondadoj baziĝantaj sur klasikaj metodoj. La lastajn parlamentajn balotojn gajnis Juro kaj Justeco akirinte 43,59 procentojn de la voĉoj. Du la plej grandaj opoziciaj grupiĝoj Civitana Koalicio kaj Balotkomitato de Alianco de Demokrata Maldekstrularo akiris 39,96 procentojn de la voĉoj. La lasta antaŭbalota opinisondado antaŭvidis por ili 42 respektive 36,3 procentojn de la voĉoj. Algoritmoj prilaboritaj de Sobkowicz kaj Kozłowski prognozis 43,76 respektive 35,10 procentojn de la voĉoj kaj estis pli trafaj ol la lasta antaŭbalota opinisondado. Centro de Alifarado de Informoj estas unusola pola esplorinstitucio, kiu regule faras sciencajn esplorojn dediĉitajn al analizo de la politikaj preferoj de poloj en vaste komprenataj interretaj portaloj aplikante metodojn de artefarita inteligenteco.
El la elsendo 22.10.2019. Legas Tomek – 1’45”