Pola RetRadio

nia komuna lingvomedio

Sciencaj informoj

Mikroplasto en vivaj organismoj

Malfacilas imagi la mondon sen plasto. Ĝia produktado dum la lastaj 40 jaroj kreskis 25-oble kaj egalas nun je ĉirkaŭ 380 milionoj da tunoj jare; entute tamen dum la 40-jara periodo la homaro produktis 8300 milionojn da tunojn da plasto. Ĝis nun plej bone estis rekonita la polucio per plasto de la akvomedio – de la maroj, oceanoj, riveroj kaj kontinentaj akvoreceptakloj. La plastaj mikroelementoj estis konstatitaj en ĉiuj specoj de maraj organismoj kaj en planktono. Estas sciate, ke ili kumuliĝas en la nutrosistemoj, kvankam ne estas kontentige esplorita ilia virtuala influo je kontinentaj organismoj. Sciencistoj el la Viena Universitato kaj el la aŭstra agentejo pri la medioprotektado monitoris grupon de personoj el diversaj landoj: Aŭstrio, Finnlando, Nederlando, Japanio, Pollando, Rusio, Britio kaj Italio. Ili ĉiuj notis informojn pri konsumataj nutraĵoj dum semajno antaŭ la analizo de siaj ekskrementoj. Ĉe ĉiuj estis konstatitaj plastoelementoj sekve de la konsumado de nutraĵoj kaj trinkaĵoj plaste pakumitaj. Neniu estis vegetarano, 6 konsumadis marajn fiŝojn.  Interalie baze de tio dum la 26-a Eŭropa Gastroenterologia Semajno (UEG) en Vieno estis konstatinte, ke plastaj mikroelementoj estis konsumataj kune kun fiŝoj kaj marfruktoj, mara salo kaj eĉ biero, mielo kaj botelakvo. Laŭ doktoro  Philipp Schwabl temas pri la unua esplorado konfirminta la supozojn, ke plastaj mikroelementoj trafas al la homa digestosistemo. Dum la ekzamenado de animaloj la plej grandan kondensiĝon de plastaj mikroelementoj oni konstatis en intestoj, tamen iliaj plej malgrandaj konsisteroj trafas al la sangocirkulado, limfa sistemo kaj eĉ hepato. La lastaj esploroj alportis pruvon pri la enesto de plastaj mikroelementoj en la homa organismo. Tio signifas bezonon de pliaj esploroj por kompreni, kion tio signifas por la homa organismo.

El la elsendo 14.11.2018. Legas Tomek – 2’20” 

Ĉiam malpli da sovaĝaj regionoj

En la sovaĝa stato, do sen la homa interveno, troviĝas sole 23 procentoj de kontinentoj kaj 13 procentoj de oceanoj, escepte de Antarkto. Ankoraŭ antaŭ cent jaroj nur 15 procentoj de la Tero estis utiligataj por la kultivado kaj bredado. Apenaŭ dum 16 jaroj, en la periodo 1993-2009, 3,3 milionoj da kvadrataj kilometroj de la sovaĝaj terenoj (la areo pli granda ol tiu de la Hinda Unio) estis perditaj pro urbokreado, agrikulturo kaj aliaj civilizaciaj celoj. Se temas pri oceanoj la situacio estas pli drameca. Terenoj liberaj de industria fiŝkaptado, polucio kaj mara transporto troviĝas sole en la polusaj regionoj. En la lastaj 40 jaroj je pli ol duono malkreskis la populacio de ĉirkaŭ 3 mil specioj de fiŝoj, birdoj, mamuloj, rampuloj kaj raptilioj. Dume pluraj esploroj elmontras, ke terenoj ne damaĝitaj de la homo havas ĉiam pli grandan signifon en la perspektivo kontroli klimatŝanĝojn kaj limigi aliajn evolusekvojn. Nome tiuj terenoj absorbas grandegajn kvantojn de karbodioksido kaj rolas kiel rifuĝejo por la malaperantaj specioj. Internacia grupo de sciencistoj el la aŭstralia universitato en Queensland prezentis mapon de la kontinentaj kaj maraj surfacoj, en kiuj ne okazis civilizacia interveno. Ĝi atentigas, ke la nunaj sovaĝaj terenoj havas ŝancon transdaŭri nur tiam, kiam ili estos ĉirkaŭprenitaj per internaciaj reguligoj rilate protektatajn surfacojn. Rusio, Kanado, Aŭstralio, Usono kaj Brazilo avanas inter 20 landoj, en kiuj troviĝas 94 procentoj de ĉiuj sovaĝaj kontinentaj kaj maraj terenoj, ne kalkulante Antarkton kaj internaciajn akvojn. Baldaŭ en Egiptio kaj Pollando okazos du gravaj eventoj ligitaj kun la protektado de la natura medio. La novembra Konferenco de la Konvenciflankoj pri biologia diverseco kaj la decembra konferenco pri klimatŝanĝoj COP-24.

El la elsendo 06.11.2018. Legas Tomek – 2’20” 

Elektronika haŭto ebligas senti eĉ doloron

Inĝenieroj el John Hopkins University kunlaborante kun kolegoj en Singapura Instituto pri Neŭroteknologio kreis eletronikan „kovrilon”, kiu surmetita sur protezon ebligas senti tuŝon. Unu el la volontuloj testintaj elektronikan haŭton deklaris, ke post ĝia apliko li ricevis la senton havi la manplaton, difinante tion kvazaŭ lia protezo pleniĝis de vivo. La elektronika haŭto estas farita el kaŭĉuko plektita kun sentiloj imitantaj la nervofinaĵojn. Ĝi rekreas la tuŝosenson liverante al la uzanto tre gravajn informojn. Oni jam faris similajn  inventaĵojn, sed la elektronika haŭto kompletigas diversajn ĝisnunajn solvojn, kiuj ebligas al milionoj da personoj kun amputitaj membroj funkcii kvazaŭ normale. Temas ekzemple pri la presiloj 3D, ebligantaj presi idealan protezon de manplato aŭ de la tuta mano, temas pri la ebleco stiri membroprotezon pere de penso. Nun, dank’ al la elektronika haŭto la handikapito kun membroprotezo povos senti ĉu la tuŝata objekto estas varma aŭ malvarma, percepti ĝian surfacon aŭ formon. La ebleco senti doloron ebligas averti pri virtuala risko damaĝi la protezon. La esploristoj el John Hopkins University imitis la naturon kaj la vera haŭto rolis por ili kiel preta ŝablono, kiun ili talente aplikis por sia protezokovrilo.  Ĝi imitas la sensoricevilojn de tuŝo kaj doloro de la homa nervosistemo, ebligante elektronikan kodigadon de impresoj, kiel tio okazas en la naturo. Dum la testoj  estis uzita encefalografo por kontroli la cerboaktivecon de volontuloj. Dank’ al tio sciencistoj sekvis tion, kion la volontuloj sentas.

El la elsendo 30.10.2018. Legas Tomek – 1’52”

Homoj solecaj observas fizikan distancon

Personoj, kiuj sentas sin solecaj preferas fizikan distancon troviĝante en la akompano de familio aŭ amikoj. Tio rezultas el sciencistaj esploroj en la ĉikaga universitato. Oni enketis preskaŭ 600 usonanojn, kies tasko estis difini ĉu en akompano de diversaj homgrupoj ili preferas sidi aŭ stari pli aŭ malpli distance. En la enketado oni konsideris tiajn faktorojn kiel la civila stato, sekso, eventualaj simptomoj de timo aŭ deprimo. Fine estis konstatite, ke personoj sentantaj solecon duoble pli ofte preferis distancon same en la akompano de sia partnero, familio kiel ankaŭ amikoj. Tio ne gravis en la akompano de personoj malpli konataj aŭ fremdaj. Kvankam sento de soleco povus ŝajni faktoro motivanta proksimiĝon al aliaj personoj ĝi tamen firmigas la memprotektan instinkton. Pli fruaj esploroj helpe de la cerbobildigado elmontris, ke personoj solecaj estas pli singardaj, se temas pri tiaj minacoj kun la socia karaktero  kiel rifuzo aŭ malaprobo. Laŭ la aŭtorino de la esploroj d-ino Stephanie Cacioppo eblas senti solecon en homamaso aŭ geedziĝo, ĉar solecosento signifas enverguron inter tio, kion ni atendas kaj kion ni havas. Pli konscia rilato al tiu problemo povus malkreskige influi ekzemple  la nombron da divorcoj, kiuj estas flankefiko de soleco kaj plibonigi la kvaliton de rilatoj kun aliaj homoj.

El la elsendo 30.10.2018. Legas Tomek – 1’37”

Ĉeloj de kuraĝo en hipokampo

Homoj multe diferencas, se temas pri la reagado je minacaj situacioj. La neŭrobiologiaj mekanismoj pri la kaŭzitaj de tio riskaj kondutoj estas en signifa grado nekonataj. Dume,  kiel informis “Nature Communications” en la hipokampo estis malkovrita aparta speco de ĉeloj, kiuj decidas pri la homa kuraĝo. Influante ilin eblus liberigi pacientojn de patologia timo. La komunaj esploroj de sciencistoj el la Neŭrologia Subinstituto de la Universitato en Upsalo (Svedio) kaj Cerboinstituto de Federacia Universitato Rio Grande do Norte el Brazilo elmontris, ke la ĉeloj en la hipokampo, difinataj OLM,  plenumas ŝlosilan rolon, se temas pri timo kaj reage entreprenata risko. Manipulante per ili eblus kontroli timon kaj riskajn kondutojn, kio estas tre grava en la kuracado de patologia timo. La normala, adapta timo gravas por transvivo, ĉar ĝi protektas kontraŭ lezoj. Sed la patologia efikas misfunkciige kaj povas grave perturbi la ĉiutagan vivon. Kuracistoj ofte en tiu situacio aplikas kontraŭdeprimajn medikamentojn, sed ili efikas je la tuta cerbo, do povas porti seriozajn flankefikojn. La influado je konkreta, tre aparta grupo de ĉeloj kontrolanta timon povas revoluciigi la kuracadon de timo kaj ligitajn kun ĝi perturbojn, ekzemple deprimon.

El la elsendo 23.10.2018. Legas Tomek – 1’28”

Polaj buksoj minacitaj

La invado de azia noktopapilio endanĝerigas la buksoarbustojn en Pollando. En la okcidenta Eŭropo ĝi jam elvokis grandajn damaĝojn aparte en la historiaj ĝardenoj. Temas pri laŭvica atako de fremda en Eŭropo specio. La invada Cydalima perspectalis aperis en Polllando en 2012 en la ĉirkaŭaĵoj de Vroclavo (la sud-okcidenta Pollando), sekve disvastiĝis je la suda kaj centra Pollando. Oni konstatis ĝian ĉeeston en Krakovo, Varsovio kaj laste en Lodzo. Origine ĝi vivas sur vasta areo de la Hinda Unio tra Ĉiinio ĝis la fora Oriento. La unuan fojon oni konstatis ĝin en Eŭropo en 2006 en Germanio. En Pollando ĝi ankoraŭ ne havas propran nomon, ĝenerale oni difinas ĝin buksa noktopapilio, ĉar ĝiaj larvoj evoluas ekskluzive en bukso. Temas pri arbusto sovaĝe kreskanta en la suda kaj okcidenta Eŭropo. Tamen sur la tuta kontinento, inkluzive Pollandon ĝi estas plantata ĝenerale kiel unu el malmultaj plantoj taŭgaj por malaltaj heĝoj. Ĝi estas plantata en tradiciaj, ornamaj kaj historiaj ĝardenoj, en ĉehejmaj ĝardenetoj kaj en publikaj parkoj.

El la elsendo 23.10.2018. Legas Tomek – 1’15” 

Tri novaj centroj de Artefarita Inteligenteco de Samsung

La esplor-evoluiga centro de Samsung Electronics SET deklaris funkciigon de tri novaj centroj de Artefarita Inteligenteco en Cambridge, Toronto kaj Moskvo. Ili helpos en la evoluigado kaj esplorado de la merkataplika kapablo de la artefarita inteligenteco rilate televidilojn QLED aŭ aranĝaĵojn de la hejma mastrumado. Ĝis nun la esplor-evoluiga centro de Samsung Electronics SET havis du centrojn en Seulo kaj la Silicia Valo. La nova centro en Cambridge koncentriĝos pri kompreno de la homaj kondutoj, do rekonanalizo de emocioj. La centro en Toronto daŭrigos esplorojn pri la ĉefaj teknologioj de la artefarita inteligenteco kunlabore kun la plej grandaj kanadaj universitatoj. Fine la centro en Moskvo utiligos konojn de rusaj ekspertoj pri matematiko, fiziko kaj aliaj ekzaktaj sciencoj, ligonte kunlaboron kun ekspertoj pri la artefarita inteligenteco, kiuj gvidos esplorojn pri ĝiaj algoritmoj. Lige kun la nombra kresko  de la centroj oni planas ankaŭ kreskigi la nombron de kvalifikitaj esploristoj pri la artefarita inteligenteco. Ĝis 2020 temos pri ĉirkaŭ unu mil personoj.

El la elsendo 16.10.2018. Legas Tomek – 1’14” 

Mallonga meditado plibonigas la cerbofunkciadon

Laŭ sciencistoj sufiĉas 10-minuta meditado, por ke la cerbo komencu funkcii pli efike. Delonge estas sciate, ke personoj praktikantaj la meditadon dum kelkaj semajnoj aŭ monatoj kutime pli bone sukcesas en testoj koncerne kognokapablojn. Lastatempe evidentiĝis, ke ne necesas mediti dum semajnoj por konstati ĉi tiun fenomenon. Doktorino Hedy Kober el Yale-universitato invitis por siaj esploroj 40 studentojn, inkluzive de 14 virinoj, en la aĝo de 17 ĝis 22 jaroj. En la unua testogrupo oni aŭskultis dum 10 minutoj meditigan surbendigon dum la alia aŭskultis prelegon pri sekvojoj. Poste ambaŭ grupoj estis subigitaj al serio de simplaj testoj pri kognaj kapabloj. Personoj el la unua grupo solvadis taskojn pli rapide kaj precize ol el la dua grupo. Escepton konsistigis personoj kun alta nivelo de neŭrotikeco, kiujn ne influis meditigaj surbendigoj. La meditado, en kiu oni koncentriĝas pri konkreta momento povas plibonigi la funkciadon de labormemoro kaj koncentriĝo. Tio elmontras – kiel estis informite en „Frontiers of Neuroscience” – ke eĉ personoj, kiuj neniam meditis povas profiti dank’ al ĉi tiu speco de meditado, alivorte atentotrejnado.

El la elsendo 09.10.2018. Legas Tomek – 1’24”

Ĉirkaŭpreĝeja birdovarieco

En la ĉirkaŭaĵo de malnovaj altaj preĝejoj multiĝas la birdovarieco kaj vivas tie pli da birdospecioj ol en la regiono de kamparaj mastrumejoj.  Krom paseroj, sturnoj, monedoj vivas tie ankaŭ kordeloj, verdaj fringoj, strigoj, turfalkoj. Tio rezultas el la esploroj faritaj en la suda Pollando fare de la sciencistoj el la Instituto pri la Naturprotekto de la Pola Sciencakademio en Krakovo. La esplorojn partoprenis ankaŭ brita sciencisto el la Kembriĝa Universitato. Ĝis nun oni ne atentis pri la rolo de preĝejoj en la formiĝado de loka biologia diverseco. Dume preĝejoj en Pollando estas grava birdovivejo kaj povas roli por ilia protekto. La esploroj estis faritaj en la ĉirkaŭaĵo de 101 kaj koncernis kvanton kaj speciojn  de la aperantaj tie birdoj. La rezultoj estis komparitaj kun analogaj donitaĵoj el la kamparaj mastrumejoj. Jam  antaŭe estis pruvite, ke la malnovtipaj kamparaj mastrumejoj estas oazo de birda biodiverseco. Nun evidentiĝis, ke malnovajn preĝejojn kaj ilian rektan ĉirkaŭaĵon eblas difini la birda paradizo. Vivas tie pli da birdoj kaj pli da birdospecioj, kiuj ne aperas en la kampara medio. Entute sciencistoj nombris preskaŭ 5 mil 700 birdojn. En la ĉirkaŭpreĝeja spaco temis pri 68 specioj, inkluzive de 13,  kiuj ne aperas proksime de kamparaj mastrumejoj. Ĉirkaŭ ĉi-lastaj oni konstatis  nur 60 birdospeciojn, inkluzive de 8,  kiuj ne estis nombritaj proksime de preĝejoj. Evidentiĝas, ke preĝejoj formas tre firman birdovivejon. Multaj el ili en la senŝanĝa formo,  ekzistas de jardekoj aŭ jarcentoj. Kompare kun kamparaj mastrumejoj estas tie malpli da katoj aŭ hundoj, kiuj ĉasas birdojn aŭ povas ilin maltrankviligi. Tio favoras la elektadon de ĉi-specaj lokoj fare de birdoj kaj  klarigas la tiean birdan specivarievon.  La flegado de ofte tre malnovaj arboj kaj arbustoj, de la preĝejturoj kaj sonoriloj allogas birdojn kaj kaŭzas, ke sur malgranda spaco – pro media diverseco – kunvivas tre multaj birdospecioj. Novaj konoj pri la rolo de preĝejoj por la birda diverseco havas do signifon por ilia protekto.

 El la elsendo 04.10.2018. Legas Tomek – 2’29”

Kolumpsitakoj hejmiĝis en Pollando

Jam antaŭ kelkaj jaroj ornitologoj asertis, ke invado de papagoj en Pollando estas sole la afero de tempo. Kaj efektive ankaŭ en Pollando hejmiĝis kolumpsitakoj. En la loko Nysa oni konstatis paron de kolumpsitakoj kun du birdidoj. Jam antaŭ kvar jaroj antaŭvidis tion esploristoj de la Zoologia Instituto de la Poznana Universitato. Kolumpsitakoj devenas el Afriko kaj  Hinda Unio, sed antaŭ ĉirkaŭ 40 jaroj oni komencis venigadi ilin al Eŭropo, ĉar ili estas inteligentaj, facile adaptiĝas kaj lernas imiti diversajn sonojn. La unuaj venis komence de la 70-aj jaroj, sed en la periodo 1996-2002 al la uniaj landoj oni importis eĉ 137 mil birdojn. Parto de ili simple liberiĝis fuĝinte en la naturon. Nun ili estas renkonteblaj en ĉiuj urboj de Eŭropo – Belgio, Nederlando, Germanio, Slovenio, Greklando. Nun  venis vico por Pollando. Kolumpsitakoj bone adaptiĝas en la nova medio, ili rapide malkovris kiucele servas birdomanĝigaj kestoj kaj dometoj forpuŝante el ili paruojn. Ili prefere vivas en arbotrunkoj, sed kiam ili forestas ili boras truojn el la domfasadaj varmigaj tavoloj. En Afriko kaj en Hinda Unio, de kie ili devenas, kolumpsitakoj estas taksataj kiel grandaj damaĝbestoj. Ili disportas bakteriojn, kiuj elvokas ornitozon, akutan infektan malsanon de la spirsistemo kaj pere de protozooj, elvokas kriptosporidiozon, malsanon de la digestosistemo. Kolumpsitakoj disvastigas ankaŭ viruson elvokantan malsanon de kortbirdaro. La trudinvado de fremdaj specioj estas malfacile renversebla fenomeno. Ili konkuras kun indiĝenaj specioj ofte forpuŝante ilin. Similan  kiel kolumpsitako problemon en Pollando kreas i.a. la devenanta el Ameriko  testudo „Trachemys scripta elegans” konkuranta kun nia indiĝena testudo „Emys orbicularis”.

El la elsendo 25.09.2018. Legas Tomek – 2’07”