POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La Sejmo omaĝis la memoron de Ludoviko Zamenhof

Lastvendrede la pola Sejmo proklamis per aklamo la omaĝrezolucion lige kun la 100-a mortodatreveno de la kreinto de Esperanto. En la rezolucio estis memorigite, ke Ludoviko Zamenhof naskiĝis, kreskis kaj edukiĝis en la medio de la plurnacia socio de Bialistoko, kio inspiris lin krei la supernacian lingvon. „Li asertis,  ni legas en la teksto de la sejma rezolucio,  ke homojn dividas unuavice la lingva baraĵo, kiu elvokas konfliktojn kaj miskomprenojn. Li kredis, ke la E-ideo unuigos ne sole esperantistojn, sed fariĝos forto unuiganta ĉiujn homojn. Definitiva versio de Esperanto, konata en la hodiaŭa formo estis de li finita en 1885”. La rezolucio de la pola sejmo memorigas en sia vortumo, ke „en 2014 per la decido de la ministro pri kulturo kaj nacia heredaĵo la lingvo Esperanto estis enmetita en la Polan Liston de Namateria Kulturheredaĵo”. Ĝi konstatas: „En la 100-a mortodatreveno de Ludoviko Zamenof la Sejmo de Pola Respublika memorigas lian figuron kaj esprimas rekonon por liaj meritoj kaj atingaĵoj”.

El la elsendo 11.04.2017. Legas Maciek – 1’21”

Solenaĵoj de Zamenhof-datreveno en Bialistoko

Morgaŭ, t.e. la 12-an de aprilo en Bialistoko komenciĝos la oficialaj solenaĵoj de la 100-a mortodatreveno de la E-kreinto, Ludoviko Zamenhof. La tutmondan solenadon aŭspicias Unesko. Malgraŭ tio, ke la kreinto de Esperanto mortis la 14-an de aprilo 1917, pro la pasanta tiutage la Sankta Vendredo la bialistokaj aŭtoritatoj decidis inaŭguri la solenadojn  du tagojn pli frue. La 12-an do estos metitaj floroj kaj florkronoj antaŭ la monumento de la lingvokreinto kaj en la Zamenhof-Centro estos inaŭgurita ekspozicio de poŝtmarkoj kaj poŝtkartoj sub la titolo „Esperanto en filatelo”. Tiutage – kiel ni jam informis – la Pola Poŝto eldonos porokazan poŝtkarton. La kulimino de la porokazaj solenadoj en Bialistoko okazos meze de majo dum la Pola E-kongreso. Tiam estos lanĉita Esperanto-pola poezivolumeto de la bialistoka poeto Wiesław Kozanecki kaj la loka Centro de Ludoviko Zamenhof  prezentos ekspozicion bazitan sur la bildstrio „Doktoro Zamenhof”. Okazos krome urba ludo „Konatiĝu kun Bialistoko 2017. Laŭ la spuroj de Zamenhof”. Estis planitaj ankaŭ tri urbaj promenoj. Jam en aprilo eblos promeni laŭ la spuroj de la lingvokreinto,  kaj ĉi tiu promeno estas titolita „La Babelturo”. En julio la promeno sekvos la spurojn de „Esperantistoj en Bialistoko”, en decembro la promeno estas dediĉita al la temo „Vojo al lernejo”. Ĉiujn promenojn gvidos kompetentaj turismaj urbogvidantoj.

El la elsendo 11.04.2017. Legas Tomek – 1’42”

Rekorda eksporto de polaj nutraĵoj

La Ĉefa Statistika Oficejo taksis la valoron de la eksporto de polaj nutraĵoj en 2016 je 24 miliardoj 182 milionoj da eŭroj. Temas pri la plej bona rezulto ekde nia membriĝo en la Eŭropa Unio. Al la Unio estis direktitaj 80 procentoj de niaj produktoj. La merkata valoro de polaj produktoj iom post iom estas komparata al la artikoloj produktataj en Okcidento. Por Pollando daŭre promesoplenaj estas ankaŭ la orientaj merkatoj de la arabaj landoj, Ĉinio, Vjetnamio kaj Japanio. Inter eksportataj varoj dominas la kortbirda viando. Malgraŭ la rekorda eksporto kompare al 2015 malkreskis saldo en la nutraĵspezoj. Ĝi egalis al pli ol 7 miliardoj da eŭroj kaj estis je preskaŭ 9 procentoj malpli alta ol unu jaron pli frue. Plej grandaj klientoj de polaj nutraĵoj estis germanoj, britoj, ĉeĥoj kaj ekster la Eŭropa Unio – Belorusio, Saŭda Arabio kaj Hongkongo.

El la elsendo 04.04.2017. Legas Tomek – 1’02”

La kverko Józef el Pollando – la Eŭropa Arbo de 2017

La kverko Józef en la loko Wiśniowa en la apudkarpatia regiono (la suda Pollando) venkis la interretan plebisciton pri la Eŭropa Arbo de la Jaro 2017, akirinte pli ol 17 mil voĉojn. La duan lokon akiris kverko Brimmons el Kimrio kaj la trian tilio el Ĉeĥio. Entute rivalis 16 arboj. La plebisciton partoprenis pli ol 125 mil eŭropaj internaŭtoj. La kverko Józef pasintjare venkis en la pola konkurso pri la Arbo de la Jaro, kiu estas organizata de la Klubo Gaja. Józef havas ĉirkaŭ 650 jarojn kaj elkreskis en la bieno de Mycielski-familio. Ĝi estis centro de la intelekta kaj kultura vivo de la regiono. La pitoreska ĉirkaŭaĵo favoris la krean laboron de artistoj. Gastis en ĝi i.a. Józef Mehoffer, pentristo, grafikisto, projektanto, scenografo kaj desegnisto el la arta periodo Juna Pollando. Ravita per la belo de unu el la imponaj kverkoj en la biena parko li eternigis ĝin en sia krokizo, kiu sekve aperis sur la dorsa flanko de la 100-zlota bankbileto, kiu cirkulis en la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento. Memore al tiu ĉi evento la kverkon oni baptis per lia nomo Józef. La konkurson Eŭropa Arbo de la Jaro, lanĉitan en 2011 organizas la ĉeĥa Fondaĵo Partnereco favore al la Medio. Ĝia celo estas doni la atenton al malnovaj arboj, kiel esenca elemento de la natura kaj kiel kultura heredaĵo. La finalon de la eŭropa konkurso partoprenas la venkintoj de la landaj konkursetapoj. La organizanto de la konkurso en Pollando Klubo Gaja kreiĝinta lime de la 80-aj kaj 90-aj jaroj membrigas kelkcent personojn realigantajn programojn kaj kampanjojn, kiuj profundigas la komprenon de la rolo de la homo en ekosistemo.

El la elsendo 04.04.2017. Legas Tomek – 1’56”

Malgranda limtrafiko kun Kaliningrado senŝanĝa

Malgranda limtrafiko kun Rusio susperndita pro la pasintjaraj NATO-pintrenkonto en Varsovio kaj Mondaj Tagoj de Junularo ne estos revenigita. Laŭ la pola ministerio por la internaj aferoj tiu decido sekvas el la neceso minimumigi virualajn minacojn por la sekureco de ŝtato, kiujn signalas polaj specialaj servoj en la regiono de Kaliningrado. La suspendo de la limtrafiko efikis krome per malkresko de la kontrabandado de alkoholaĵoj, fueloj kaj cigaredoj.

El la elsendo 28.03.2017. Legas Milada – 0’39”

Pli alta pritakso ekonomia por Pollando en 2017

La kredittaksa agentejo Moody’s altigis la pritakson de la Landa Produkto Brutte de Pollando por 2017 ĝis 3,2  procentoj de 2,9 prognozitaj en januaro. Oni taksis, ke la perspektivoj de la ekonomia kesko en Pollando pliboniĝis. Laŭ la pritakso de la agentejo la ekonomian kreskon de Pollando favoros kreskanta privata konsumado. Oni taksis ankaŭ, ke pliboniĝos situacio sur la labormerkato kaj investaĵoj akcelos.

El la elsendo 28.03.2017. Legas Milada – 0’38”

La kvina loĝistika centro de Amazon en Pollando

La konzerno Amazon deklaris la elkonstruon de loĝistika centro en la urbo Sosnowiec (la suda Pollando). Ĝis nun tiaj centroj funkcias en la Poznana regiono, en la Malsupra Silezio kaj en la Okcidentpomeria Vojevodio. La konzerno investis jam en Pollando ĉirkaŭ 3 miliardojn da zlotoj kreante 7 mil plentempajn laborlokojn. En 2017 Amazon planas krei en la tuta Eŭropo pli ol 15 mil plenetatajn laborlokojn. La centro en Sosnowiec priservos klientojn, kiuj aĉetas ŝuojn kaj vestaĵojn. Ĝis nun Amazon establis en Pollando pli ol 7 mil konstantajn laborlokojn. Dum la sezonapogeo 2016 ĝi enlaborigis krome 12 mil sezonajn laborantojn. Amazon estas la usona kompanio el Seattle, kiu gvidas la plej grandan en la mondo reton de virtuala vendoservo. En Pollando krom la loĝistikaj centroj de elektronika komerco Amazon havas Centron por Evoluigo de Teknologio en Gdansko kaj la oficejon Amazon Web Servis en Varsovio.

El la elsendo 28.03.2017. Legas Tomek – 1’05”

Warsaw Spire la plej bona oficeja investaĵo 2017

Warsaw Spire venkis en la konkurso MIPIM Award 2017, la plej prestiĝa konkurso de nemoveblaĵoj en la mondo, difinata ankaŭ kiel nemoveblaĵa Oskaro – kiel la plej bona oficeja investaĵo. La konkursrezultoj estis anoncitaj pasintsermajne dum la foiro de nemovelaĵoj en la franca Cannes. Warsaw Spire preterpasis finalanojn  el Londono, Romo  kaj el la ĉina Shenzen.  Entute la konkurson partoprenis 250 projektoj el 44 landoj. La tuta Warsaw Spire – la plej granda en Pollando oficeja komplekso – havas la surfacon de 109 mil kvadrataj metroj. Krom la plej alta 220-metra turo en ĝian konsisiton eniras du malpli altaj 55 metraj konstruaĵoj. La projekton de Warsaw Spire aŭtoras arkitekta kolektivo el la belga laborejo M.&J-M.Jasper – J. Eyers & Partners kaj la Pola-Belga  Arkitektura Laborejo  – Projekt. La investanto kaj ĝenerala realiganto estas la firmao Ghelamco Poland. La integra parto de la tuta komplekso estas la Eŭropa Placo troviĝanta inter la konstruaĵoj kun la surfaco de 4 mil kvadrataj metroj. Troviĝas sur ĝi amfiteatro, modernaj fotanoj, restoracioj, urbaj mebloj, verdaĵabundo kaj privata bicikla stacio. Temas pri la unua urba placo de Varsovio konstruita kun tioma elano. La konstruado komenciĝis en 2011, la plej alta konstruaĵo estis transdofnita por la utiligado en 2016. Aktuale 95 procentoj de la surfacoj estas jam luitaj.

El la elsendo 21.03.2017. Legas Milada – 2’07”

Preparoj al la 90-jariĝo de la varsovia bestoĝardeno

Venontjare la varsovia bestoĝardeno solenos sian 90-jariĝon. Lige kun tio ĝi entreprenis la kolektokampanjon de fotoj, gvidlibroj kaj enirbiletoj. Dank’ al ili kreiĝos kalendaro kaj porokaza albumo. Oni aparte interesiĝas pri dokumentoj el la 30-aj, 40-aj, 50-aj kaj 60-aj jaroj kaj pri fotoj, kiuj prezentas la bestoĝardenon en pli vasta perspektivo ne limigita al fotoj de la bestoj. Do temas pri fotoj de la ĝardenarkitekturo, inkluzive de ĝia naturo, fotoj de la ĝardenpubliko. Oni atendas ankaŭ sonregistritajn rememorojn pri la funkciado de la ĝardeno, kiuj riĉigos la sonarkivon de la bestoĝardeno. La Zoo-ĝardeneno en Varsovio kreiĝis en 1928 kaj tiam havis la surfacon de 12 hektaroj, sur kiu vivis ĉirkaŭ unu kaj duona mil bestoj. Aktuale la varsovia bestoĝardeno okupas la areon de preskaŭ 40 hektaroj, sur kiu vivas preskaŭ 4 mil bestoj el la tuta mondo.  

El la elsendo 21.03.2017. Legas Maciek – 1’07”

Lernante de Justuloj

La historia-eduka projekto „Lernante de Justuloj” koncernanta polojn, kiuj savis judojn dum la 2-a mondmilito akiris novan kadron. Antony Lishak, pedagogo kaj verkisto de jaroj gvidanta historiajn okupojn por infanoj el polaj kaj judaj lernejoj en Britio establis la fondaĵon „Lernante de Justuloj”. Lia lasta libro „Stars” okazanta en la okupaciata Varsovio estis inspirita per la historio de la geedza paro Jan kaj Antonina Żabiński, kiuj dum la 2-a mondmilio savis multajn judojn donante al ili rifuĝejon en la varsovia ZOO-ĝardeno, kies direktoro estis Jan Żabiński. Pri la establo de la fondaĵo oni infomis dum evento ataŭanta la Europan Tagon de Justuloj en la pola ambasado en Londono. Partoprenis ĝin pli ol 450 infanoj, kiuj dum la lasta jaro partoprenis okupojn pri la rolo de poloj en la savado de judoj dum holokaŭsto. Inter personoj partoprenintaj la solenaĵoj estis saviĝintoj, estis reprezentantoj de la brita registaro kaj reprezentantoj de juda socio en Britio.  La pasintjara sumigo de la projekto aperis libroforme. Unu el ĝiaj fruktoj estas la prezentita dum la evento movebla ekspozicio, prezentota en diversaj lernejoj en Britio.

El la elsendo 14.03.2017. Legas Milada – 1’44”