POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Ambiciaj planoj de la Ŝipfarejo en Szczecin
La ŝipfarejo en Szczecin (la nordokcidenta Pollando) intencas reakiri la iaman pozicion en la monda ŝipkonstrua industrio. Dum la lastaj du jaroj estis surakvigitaj 84 marunuoj, la ŝipfarejo eniris la novan por si terenon de la t.n. offshor-konstruaĵoj, t.e. destinitaj por la instalado sur la maro, parte subakve, turbinoj kaj simile. Jare en Szczecin kreiĝas 70 mil tunoj da ŝipkonstraĵoj, pri kio laboras pli ol du mil personoj kaj daŭre dungataj estas novaj. La ŝipfarejo en Szczecin superis krizon, de du jaroj ĝi estas profitdona. Ankoraŭ fone de Europo, tutaparte fone de Azio ĝi ne estas granda, sed kiel oni difinas – kompakta. Tio signifas, ke ĝi kapablas konstrui ŝipon komencante de kruda ledo ĝis marunuo. Ĝis nun temas pri ŝipoj malgrandaj, sed jam baldaŭ estos tie konstruataj ŝipoj grandaj. Sur la tereno de la ŝipfarejo laboras ĝiaj partneraj firmaoj, kaj helpproduktantoj. La ŝipfarejo dungas ĉ. 300 personojn kaj ĉ. 2 mil laboras en la firmaoj de la kreiĝinta antaŭ du jaroj Ŝipkonsorcio de Szczecin.
El la elsendo 10.04.2018. Legas Milada – 1’42”
Germanio kaj Italio por forigo de sankcioj rilate Rusion
En momento, kiam multaj uniaj landoj kaj Usono aplikas rilate Rusion diplomatiajn sankciojn lige kun pravigita suspekto, ke malantaŭ la atenco kontraŭ Skripal kaŝiĝas Kremlo, la germana ministro por la internaj aferoj deklaris, ke Rusio estas piliero de la monda ordo. Heiko Maas en „Bild am Sonntag” konstatis, ke Germanio pretas al dialogo kun Rusio malgraŭ la daŭranta krizo pro la provo venenmortigi en Britio Siergiej Skripal. La germana politikisto konstatis: „ni bezonas Rusion kiel partneron i.a. en la solvado de regionaj konfliktoj, en la procezo de senaramado kaj kiel gravan pilieron de la monda ordo”. Deklaro kontraŭ sankcioj rilate Rusion venis ankaŭ el Italio. La gvidanto de la itala dekstrula Ligo kaj ĝia kandidato por la ĉefministro deklaris, ke se li establos la registaro li klopodos forigi kontraŭrusajn sankciojn pro la anekso de Krimeo. Matteo Salvini deklaris, ke tiu embargo damaĝas en nepritaksebla maniero la italan mastrumadon. Jam pli frue Salvini kritikis la elpeton de rusaj diplomatoj reage je kemia atako kontraŭ la duobla agento Siergiej Skripal en Britio.
El la elsendo 04.04.2018. Legas Milada – 1’39”
Deportado de afrikaj migrantoj el Israelo
La israela ĉefmnistro Benjamin Netanjahu neatendite deklaris lunde, ke dume li suspendas interkonsenton kun UN, apenaŭ lunde atingitan, pri deportado de ĉirkaŭ 16 mil afrikaj enmigrantoj ĉefe el Sudano kaj Eritreo al kelkaj okcidentaj landoj, menciinte Kanadon, Italion kaj Germanion. Kiel motivon li prezentis la neceson konsulti la interkonsenton kun loĝantoj de la sudaj kvartaloj de Telavivo, en kiuj estadas plimulto de la enmigrantoj. Marde Netanjahu deklaris, ke li ŝiras interkosenton kun la Unuiĝintaj Nacioj. Pli frue la israelaj aŭtoritatoj intencis deporti enmigrantojn al Afirko, al Ruando kaj Ugando, kun kiuj Israelo diskrete interkompreniĝis. Laŭ oficialaj donitaĵoj en Israelo estadas ĉ. 42 mil enmigrantoj el Afriko.
El la elsendo 04.04.2018. Legas Milada – 1’09”
Tradicio de la Sinjoraj Tomboj
Hodiaŭ, tie estas dum la Sankta Vendredo konforme al la pola tradicio oni aranĝas en preĝejoj la Sinjorajn Tombojn, t.e. simbolajn tombojn de Jesuo. Tien post la sanktvendreda liturgio la Korpo de Kristo en Hostiujo estas transmetata en tian simbolan tombon. En Pollando de jaroj ilia ornamado, konstruelementoj referencas al la aktuala situacio en la lando kaj la mondo. Tio, pri kio oni ne parolas laŭte, oficiale estas legebla laŭ la tomboornamo kaj simbolaro. La tradicio de la aranĝado kaj ornamado de la Sinjora Tombo radikas en mezepoko, kvankam en la 18-a jarcento ĝi preskaŭ tutece malaperis en Eŭropo. Krom Pollando – kie ĝi disvastiĝis ĉirkaŭ la 16-a jarcento – ĝi konserviĝis en Aŭstrio, Hungario kaj en la suda Germanio. La tradicio de la ornamado de la Tombo de Kristo havas religian, simbolan kaj socian dimensiojn. En Pollando ĝi evoluis en maniero aparta fariĝante signo de malfacilaj kaj suferoplenaj spertoj, alparolante la imagopovon de la kredantoj. En diversaj historiaj epokoj la simbolaj tomboj de Jesuo enhavis motivojn ligitajn kun la situacio en la lando. Tiu ligo inter la simbolaro de Sinjora Tombo kun la eventoj de la nacia vivo estas karakteriza sole por Pollando. Tiel estis en la epoko de la 18-jarcentaj dispartigoj, dum la germana okupacio en la tempo de la 2-a mondmilito, en la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam en Pollando estis proklamita la milita stato (1981-1983), post la aviadila akcidento 2010 apud Smolensko, en kiu pereis preskaŭ 100 personoj kun polaj gvidantoj. La tombosimboloj kaj motivoj estis spegulantaj la plej aktualajn, ĝisdatajn travivaĵojn de la pola nacio. Dum la Sanktaj Vendredo kaj Sabato miloj da poloj en la tuta Pollando vizitis kaj daŭre vizitas la tombojn de Jesuo ne nur por preĝi, sed ankaŭ por deĉifri la tombosimbolaron kaj trovi la plej trafan.
El la elsendo 30.03.2018. Legas Barbara – 2’49”
Polaj monakinoj
Marĝene de la opiniinterŝanĝo en la okcidentaj landoj pri la pozicio de katolikaj monakinoj en la Katolika Eklezio interesajn informojn pri la polaj monakinoj transdonis la Sekretariino de la Ĝenerala Konferenco de Superaj Priorinoj en Pollando, fratulino Jolanta Olech. Laŭ ŝiaj informoj 19 mil polaj monakinoj plenumas gravan kaj riĉan socian rolon. Ĉiam pli ofte ili estas menaĝerinoj gvidantaj antaŭlernejojn, konsultejojn, Domojn de Solecaj Patrinoj, eldonejojn, lekciante en altlernejoj. Polaj monakinoj laboras ankaŭ kiel ĵurnalistinoj kaj gvidas ĉirkaŭ 400 interretajn paĝojn. Pli ol 100 okupiĝas pri la animzorgado de prizonuloj. Ĉirkaŭ 2 mil laboras en diversaj ekleziaj institucioj kaj en la paroĥa animzorgado i.a. kiel sekretariinoj, librotenistinoj, kancelieraj oficistinoj, orgenludistinoj. Krome ili gvidas diversajn kantgrupojn, grupojn misiistajn kaj bibliajn ks. Multaj laboras pretigante edifinstruojn, formaciajn sesiojn kaj evangelizadon pere de 500 portaloj, profiloj en fejsbuko kaj tŭitero. Krome polaj monakinoj laboras senhonorarie kaj socie gvidante 210 protektodomojn por infanoj kaj plenkreskuloj, diversajn helpoformojn por mizeruloj kaj personoj bezonantaj, kiel manĝejoj, tranoktejoj, domojn helpantaj forlasi la senhejmecon. En la zorgo de la polaj monakinoj troviĝas familioj, aparte plurinfanaj, solecaj patrinoj, virinoj en bezono. Kadre de la sekcio Bakhita la polaj monakinoj engaĝiĝas en internaciajn agadojn kontraŭ la sklavigo, prostituigo, homkomerco. Ili ankaŭ helpas al enmigrantoj el Oriento kaj kadre de la kampanjo de Caritas „Familio al amilio” ili laboras favore al la personoj bezonantoj en Sirio. Nesubtakseblan rolon en la evangeliza verko de la Eklezio plenumas monakinoj el la t.n. severaj ordenoj vivantaj izolite en fermitaj klostroj.
El la elsendo 30.03.2018. Legas Milada – 2’50”
Poloj pri Karesmo
Dum Karesmo 50 procentoj de poloj rezignas pri kelkaj plezuroj: malpli ofte ili rigardas televidon, malpli ofte vizitas kinejojn. Laŭ CBOS-esploroj 16 procentoj de la enketitaj poloj klopodas limigi distrojn, kaj 34 procentoj deklaras tiun emon. 27 procentoj donas al tio neniun atenton kaj 31 procentoj prefere pri tio ne atentas. La limigadon de plezuroj dum Karesmo deklaras unuavice personoj religie praktikantaj. La Pasko estas perceptata unuavice kiel la familia festo (fare de 67 procentoj de poloj), tamen por 44 procentoj temas pri religia travivaĵo kaj por 43 procentoj pri agrabla tradicio. Inter individuaj religiaj praktikoj dominas fasto dum la Sankta Vendredo. Tiun tradicion deklaras eĉ unu triono de enketitoj neniel religie praktikantaj. 67 procentoj (du trionoj) partoprenas la Paskan pekkonfeson, 64 praktikas la cindropinĉan kappriŝutadon dum la Cindra Merkredo (sojle de la Karesmo), 56 procentoj de la enketitaj poloj partoprenas la Paskan Tagotrion (la celebradojn okaze de la Sanktaj Ĵaŭdo, Vendredo kaj Sabato), 55 procentoj – edifajn karesmoinstruojn kaj 50 procentoj preĝas la vendredajn Krucovojojn aŭ dimanĉajn tradicie polajn pasionajn diservojn, tiel nomatajn Amarkonfesan Bedaŭron. 82 procentoj de poloj pretigas (aĉetas) paskajn palmetojn aspergataj sekve en preĝejoj kaj 92 procentoj de poloj praktikas la aspergadon per benita akvo de la korbetoj kun ovoj kaj specimenoj de paskomanĝoj, kiujn oni konsumas dum solenaj dimanĉaj matenmanĝoj. 77 procentoj de poloj la tradiciajn paskajn bondezirojn peras nun pere de elektronikaj mesaĝoj, sed 44 procentoj daŭre utiligas tiucele tradiciajn poŝtkartojn. La tradicion de hejma bakado praktikas 71 procentoj de poloj, kolorigas la paskoovojn 67 procentoj, akvopriverŝan lundon praktikas 71 procentoj de la respondintoj, la vizitadon de la t.n. Sinjoraj Tomboj, t.e. la porkazjn scenografiojn kun tombo de Kristo – 74 procentoj. 60 procentoj de la enketitoj okaze de la Pasko pridonacas familiinfanojn. Laŭ CBOS ekzistas tri bazaj modeloj festi la Paskon en Pollando. La unua koncentriĝas pri la spiritaj travivaĵoj, la dua pri la kultivado de paskaj-ekleziaj tradicioj kaj la tria kombinas la tradicion kun la laika aspekto de la festo.
El la elsendo 30.03.2018. Legas Tomek – 2’44”
Religiemo de junaj poloj
Kun la penso pri la nunjara Episkopa Sinodo dediĉita al junularo la brita St. Mary’s University en Twickenham kaj Katolika Instituto en Parizo pretigis raporton pri religiemo de junaj eŭropanoj. Laŭ ĝi 82 procentoj de la poloj en la aĝo inter la 16-a kaj la 29-a vivojaroj deklaras sin katolikoj. Sekvas litovoj (71 procentoj), slovenoj 55 procentoj, irlandanoj (54 procentoj). En Francio temas pri 23 procentoj kaj en Britio pri 10 rocentoj de gejunuloj. La enketdemandoj rilatis ankaŭ al la ĉeesto en la sanktaj mesoj ekster gravaj festoj, almenaŭ unu fojon semajne. Ankaŭ ĉi-rilate gvidas polaj gejunuloj (47 procentoj), portugaloj (27 procentoj), ĉeĥoj kaj slovakoj (po 23 procentoj). En Britio temas pri 17 kaj en Francio pri 7 procentoj. En Hungario kaj Aŭstrio – temas pri 3 procentoj kaj en Belgio – pri 2 procentoj. Poloj avanas ankaŭ inter katolikoj, kiuj unu fojon semajne aŭ pli ofte preĝas, en la cirkonstancoj aliaj ol la sanktaj mesoj aŭ preĝejaj diservoj (60 procentoj). Sekvas ĉeĥoj (48 procentoj), irlandanoj kaj nederlandanoj (po 43 procentoj) kaj britoj (42 procentoj. Inter junaj eŭropanoj, kiuj identiĝas kun neniu religio avanas ĉeĥoj (91procentoj), estonoj (80 procentoj) kaj svedoj (75 procentoj). En Pollando temas pri 17 procentoj. La donitaĵoj devenas el la esploroj de European Social Survey okazigitaj sinsekve en la 2014-a kaj la 2016-a jaroj.
El la elsendo 30.03.2018. Legas Tomek – 1’48”
Polska agnoskis 4 rusajn diplomatojn persona non grata
Kiel deklaris la pola ministro por la eksterlandaj aferoj Jacek Czaputowicz Pollando alprenis la decidon agnoski 4 rusajn diplomatojn persona non grata. Tio estas la reago je la provo venenmortigi eksan kolonelon de la rusa invigilservo GRU kaj britan agenton Siergiej Skripal La informo estis trandonita al la rusa ambasadoro en Pollando dum la renkontiĝo en la sidejo de la ministerio por la eksterlandaj aferoj kun vicministro Piotr Wawrzyk. Kiel eksplikis la pola flanko Britio fariĝis celo de „senprecedenca atako, kiu estis la unua en la postmilita historio de Eŭropo celkonscia uzo de la kemia armilaro kontraŭ grupo de civiluloj sur la teritorio de Eŭropo”. Similajn decidojn alprenis i.a. Usono, Kanado, Ukrainio, Germanio, Francio, Italio, Nederlando, Danlando, Ĉeĥio, Rumanio kaj Finnlando. Pri simetria reago de Rusio anoncis la agentejo RIA-Nowosti.
El la elsendo 27.03.2018. Legas Milada – 1’17”
Ĉiam pli da polinoj studas informadikon
Ĉiam pli da polinoj studas informatikon. Aktuale ili konsistigas pli ol 14 procentojn de ĉiuj studentoj en ĉi tiuj fakultatoj kaj kalkuliĝas al 11 341 personoj. Ilia la plej granda, ĉar la 12-procenta kresko estis notita en la studjaro 2017/18. Temis pri pli ol unu mil novaj studentinoj. Malgraŭ tio, ke informadikaj fakultatoj sisteme logas ĉiam pli da junuloj, en Pollando la interesiĝo de knabinoj estas duoble pli rapide kreskanta ol de knaboj. Tiu fenomeno ligiĝas kun la kreskanta konscio pri la atrakcieco de studoj en ĉi tiuj branĉoj, kiel ankaŭ varbkampanjoj celantaj junulinojn. Dum la lastaj tri jaroj la partopreno de knabinoj inter studentoj de teknikaj altlernejoj stabiliĝis sur la nivelo de 37 procentoj. Elektas ilin 13 procentoj de ĉiuj studentinoj (35 procentoj preferas unversitatojn, 13 ekonomikajn altlernejojn). Studentinoj superas en ĉiuspecaj altlernejoj. Ili partopreno en la superaj studoj estas 58-procenta. La raporto baziĝis sur la donitaĵoj de la Edukfondaĵo Perspektivoj, kadre de la programo „Knabinoj al politeknikoj!”
El la elsendo 27.03.2018. Legas Maciek – 1’21”
Kreskas konsumado de bananoj
Poloj manĝas ĉiam pli da bananoj. En 2013 en la hejmaj mastrumejoj la konsumado egalis al 5,4 kilogramoj pokape, en 2016 al 6,84 kilogramoj. Banano estas la dua post pomo plej populara kaj plej ofte konsumata frukto en Pollando. Laŭ Eurostat en 2016 Pollando importis preskaŭ 370 mil tunojn da bananoj. En la daŭro de kvar jaroj la importo kreskis je 66 procentoj kaj daŭre kreskas. Plej multaj bananoj estas importataj el Ekvadoro, Belgio, Nederlando kaj Germanio. Kreskas ankaŭ la importo de bananoj al la Eŭropa Unio, kvankam ankaŭ kreskas iliaj prezoj, kio sekvis el la malgrandigo de bananliveroj en la unuaj monatoj de ĉi tiu jaro el la Latina Ameriko, i.a. Ekvadoro. La Unio importas bananojn unuavice el la landoj de la Latina Ameriko kiel Ekvadoro, Kolombio, Kostariko, Panamo kaj Peruo. Signifaj kvantoj estas importataj el la landoj de la grupo AKP, unuavice el la eksaj kolonioj de la uniaj landoj, aparte Dominikano, Kameruno kaj la Ebura Bordo. Laŭ Eurostat la importo de bananoj en la unio superis 5,5 milionojn da tunoj en 2016 kaj ankaŭ kreskas.
El la elsendo 27.03.2018. Legas Tomek – 1’22”