Sciencaj informoj

La artefarita lumo danĝera ankaŭ por migrantaj birdoj

Enretigita de: | Maj 5, 2026 | Sciencaj informoj | Skribu komenton.

La observado de migrantaj birdoj elmontris, ke la artefarita lumo povas longigi la aktivecon de maturaj birdoj je 40 minutoj dum la diurno kaj kaze de birdidoj malfruigi ilian forlason de la nesto.
Tio estas la esplorrezultoj de internacia grupo de sciencistoj, inter kiuj estis fakulinoj el la Jagellona Universitato en Krakovo kaj krome esploristoj el Svislando, Hispanio kaj Skotlando.
Tio signifas, ke birdoj same kiel homoj reagas je la nokta artefarita lumo. Ĝi povas influi la evoluon de la birdidoj, ilian fiziologion, la ciklon de ilia tag-nokta aktiveco, dormodaŭron kaj funkciadon de la tutaj familioj.
Pro ĉio ĉi respondecas la biologia horloĝo sinkronigata ĉefe de la tag-nokta ciklo. La ŝlosila estas melatonino, hormono eligata en mallumo, reguliganta dormo-aktivecon kaj metabolajn procezojn. La nokta artefarita lumo perturbas tiun mekanismon, bremsante la melatoninon kaj malorganizante la diurnajn ritmojn. Estis pruvite, ke pli fortaj sekvoj lige kun lumintenseco estas videblaj ĉe birdaj femaloj. Aparte impresiĝemaj je la artefarita lumo estas migrantaj birdoj,
Unu el eksperimentoj okazis sur la sveda insulo Gotlando, kie al la observado estis subigita migranta birdo vintrumanta en Afriko, Blankakola muŝkaptulo (Ficedula albicollis). Dum la observado iuj el la kovokestoj estis ekipitaj per la nokta LED-lumo, komparebla al la lumnivelo ekzemple en urboj.
En normalaj kondiĉoj la nokto estas por birdidoj tempo de preskaŭ plena trankvilo. En lumigitaj nestoj la situacio estis tute alia. Birdidoj komencis pep-postuli manĝon ankaŭ nokte dum iom pli longa tempo, tiel ke la limo inter tago kaj nokto malaperis. La ŝanĝo en la konduto de birdidoj elvokis la reagojn de la gepatoj, kiuj longigis sian tempon de aktiveco meze je 40 minutoj.
Tiel la precize sinkronigita sistemo, en kiu la bezonoj de la birdidoj kaj reagoj de la gepatroj – kutime ideale sinkronigitaj en la taga ritmo – estis detruita. Birdidoj el lumigitaj nestoj malpli frue forflugadis el la nesto, kio atestas pri malpli rapida evoluritmo kaj pri pli longdaŭra dependeco de la gepatroj. Samtempe estis konstatite, ke malkreskis la postvivado de junaj birdoj en la posta evoluetapo, kvankam ĝenerale la transvivebleco de junaj birdoj el lumigitaj nestoj kompare kun birdoj el senlumaj nestoj ne estis esence malsama.
Tamen laŭ la esploristoj, eĉ malgranda evoluprokrasto povas havi gravajn konsekvencojn por migrantaj birdoj, ĉar ilia vivciklo estas strikte ligita kun jarsezonoj, kaj evoluo, plumiĝo kaj miagrado devas sekvi en konforma ciklo. Iliakaze la perturbo de nur unu vivetapo povas malgrandigi la ŝancojn de transvivo kaj genera sukceso en pliaj sezonoj.

El la elsendo 05.05.2026. Legas Barbara – 04′ 19″

Subtenu nin

Donacu rete al UEA konto vars-t

※ Donaco estos pagita sumo minus 5% de administraj kostoj ĉe Paypal.
※ Via nomo aperos en la listo de donacintoj. Kontaktu la redakcion se vi volas resti anonima

Ni dankas al …

niaj donacintoj!  Bonvolu klaki ĈI TIE por detaloj.

Kontaktu nin

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn!

Skribu kaj komentu:
retradio.esperanto@gmail.com
(aŭ barbarinella@gmail.com)
Amikaro de Pola Retradio en Esperanto.

Nombro de vizitoj

1299748

Redakcia teamo

Barbara PIETRZAK
Gabriela KOSIARSKA
Milada SZWEDO
Maciej JASKOT
Krystyna GROCHOCKA
Tomasz MILLER
Bruce CRISP

Arkivoj