Ludu

En la 1469-a E_elsendo el la 05.05.2026 ĉe www.pola-retradio.org:

• En Pollando ni ĝuis komence de majo longan semajnfinon kun tri festoj: de la 1-a de majo, kiel Laborista/Labrula Tago, de la 2-a de majo, kiam  estas festata kiel Tago de la Nacia Flago kaj de la 3-a de majo kiel la Tago de la Konstitucio 1791. Pri ili kaj la ŝanĝiganta maniero festi en la redakcia interparolo dialogas Barbara kaj Gabi;
• En aktualaĵoj ni informas pri sentiĝanta ŝanĝo de poloj al alkoholaĵoj; pri tio ĉu poloji estas por aŭ kontraŭ kontanta mono; pri rekomendo de internaciaj turismaj firmaoj ferii en tiaj polaj urboj kiel Krakovo aŭ Varsovio;
• La scienca rubriko denove levas la problemon de negativa influo de artefarita lumo, ĉi-foje rilate al migrantaj birdoj.
• Niaj muzikaj interludoj rilatas al la varsoviaj muzikfolkloraĵoj. La interreta foto  de  Aleksy Witwicki prezentas la flirtantan polan flagon dum la Tago de la Nacia Flago, kio referencas al nia hodiaŭa redakcia interparolo;
• En unuopaj rubrikoj de nia paĝo eblas konsulti la paralele legeblajn kaj aŭdeblajn tekstojn el niaj elsendoj, kio estas tradicio de nia redakcio ekde 2003. La elsendo estas aŭdebla en Jutubo ĉe la adreso: https://www.youtube.com/results?q=pola+retradio&sp=CAI%253D Ineralie pere de Jutubo, konforme al individua bezono, eblas rapidigi aŭ malrapidigi la parolritmon de la sondokumentoj; eblas transsalti al ajna serĉata fragmento de la elsendo.