POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Ĉiam pli da judoj kun polaj pasportoj

Lastatempe deputito Marek Jaubiak el Kukiz 15 atentigis pri ĉiam pli da judoj ricevantaj la polajn pasportojn. Se en 2002 la konsulo de Pollando en Telavivo eldonis al civitanoj de Israelo 836 polajn pasportojn, en pliaj jaroj tiu nombro kreskis. En la jaro 2014 temis jam pri 2526 paportoj, kaj ekde la 2015-a jaro tiu nombro superas tri kaj duonan milojn da polaj pasportoj ĉiujare. Novaj polaj civitanoj el Israelo rajtas entrepreni en la Eŭropo Unio laboron kaj studojn, investi kaj gvidi merkatistan agadon sen limigoj. Plimulto de la petintoj ne kaŝas, ke ili ne interesiĝas pri alveno al Pollando,  sed esperas libere veturi, labori kaj studi en aliaj uniaj landoj. Plimultaj personoj klopodantaj akri polan civitanecon apartenas al la tria generacio (malpli al la dua generacio) de personoj, kiuj venis al Isrealo el Pollando. En iuj kazoj ili entute ne konas la polan lingvon. Leviĝis la demando, ĉu judoj el Isrealo, kies prauloj devenas el Pollando por akiri polan civitanecon ne devus plenumi la samajn kriteriojn, kiel poloj loĝantaj en Oriento. Ĉi-lastaj kaj aliaj  por ricevi la Ĉarton de Polo devas pruvi sian ligon kun poleco almenaŭ pere de la baza kono de la pola lingvo kiel la gepatra, devas koni kaj kultivi polajn tradiciojn kaj kutimojn. Temas do pri  egalaj ŝancoj por ĉiuj idoj de la polaj civitanoj,  al kiuj la pola ŝtato devas morale certigi la akiron de la pola civitaneco.

El la elsendo 24.04.2018. Legas Milada – 2’09”

Pola specializo – mebloj

Pollando estas la 4-a en la mondo eksportanto de mebloj. La valoro de la meblo­eksporto en 2014 superis 8 miliardojn da eŭroj. Nia plej granda kliento estas Germanio, kreskas eksporto al Ĉeĥio kaj Francio. Pollando entute en ĉi tiu sfero estas bone notita ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en la mondo. Pasintjare sur ĉiuj merkatoj estis notitaj kreskoj. En la monda rangolisto de meblo­produktantoj Pollando okupas la 7-an lokon preterpasante tiajn branĉo­potenculojn kiel Kanado aŭ Brazilo.

Malgraŭ bonaj rezultoj la pola meblo­produkta sektoro devas zorgi pri daŭra evoluo, ligita kun dezajno, novumoj, konkurenco. Ĝi bezonas ankaŭ politikan apogon por daŭrigi la por­eksportaj klopodojn kaj konstrui novajn meblo­markojn. La polan meblo­produktan sektoron formas ĉ. 24 mil firmaoj, inter kiuj ĉirkaŭ 100 enlaborigas pli ol 250 personojn, ĉirkaŭ 350 havas inter 50-250 laborantojn kaj ĉirkaŭ 1500 dungas 10-50 personojn. La cetera merkato ligita kun la mebloprodukta sektoro apartenas al mikro­firmaoj.

El la elsendo 07.04.2015. Legas Milada

Ĉiam pli da eksterlandaj turistoj en Pollando

Pasintjare je 7 procentoj kreskis la nombro de turistoj vizitantaj Pollandon kaj ĝi egalis al 6,1 milionoj da personoj. Laŭ la Ĉefa Statistika Oficejo plej multnombre turistoj venis el Germanio, sekve el Britio kaj el Ukrainio. Entute ili mendis preskaŭ 15 milionojn da tranoktoj en turismaj objektoj almenaŭ 10-personaj. Turistoj el Germanio utiligis 5,4 milionojn da tranoktoj,  el Britio preskaŭ 1,1 milionojn. Turistoj el Ukrainio tranoktis en Pollando pli ol 868 mil fojojn. Tiun situacion favoris la geopolitika situacio. Turistoj volas ripozi sekure kaj tio estis unu el la motivoj de kresko de turisma interesiĝo pri Pollando. Aldone ŝanĝigis la percepto de Pollando kiel turisma produkto. Kreskon de turismaj vizitoj favoris en 2016 ankaŭ la kurzo de eŭro, pro kiu Pollando logis eksterlandajn gastojn per favoraj prezoj.

El la elsendo 07.03.2017. Legas Maciek – 1’02”

Bioelektronikaj pasportoj de ukrainanoj

Preskaŭ unu miliono da loĝantoj de la tiel nomataj  popolaj respublikoj en la regiono de Donecko, alivorte teritorio kontrolata de porrusiaj separatistoj en la orienta Ukrainio disponas pri ukraina bioelktronika pasporto. Bioelektronikajn ukrainajn pasportojn ricevis krome 150 mil personoj loĝantaj sur la aneksita de Rusio Krimeo. Tiuspecaj pasportoj estas eldonataj en Ukrainio ekde 2015. Ili ebligas ekde junio 2017 la sendevizan persontrafikon kun la Eŭropa Unio. En aprilo 2019 la rusa prezideto Vladimir Putin decidis, ke la civitanecon de Rusio povas akiri laŭ faciligita proceduro ankaŭ ukrainanoj troviĝantaj sur la teritorio de Rusio, kiuj iam loĝis en la donecka regiono. La faciligita proceduro  i.a. signifis, ke la koncernatoj ne devas rezigni pri la ukraina pasporto.

El la elsendo 25.02.2020. Legas Milada – 1’19”

La vivstilo kaj tumoraj malsanoj

Poloj estas malfermaj je ŝanĝo de iuj kutimiĝoj kaj ĉiam pli ofte aplikas profilakton. Ĉiutagaj kutimoj ligitaj kun la manĝado, sporta aktivado aŭ dependiĝoj povas gravagrade influi tumorajn malsanojn. La esploroj konfirmas, ke la maniero kiel kaj kion ni manĝas, kiom ni dormas kaj kiel ni sukcesas superi streson influas la reziston de la organismo. Aktuale polaj ĉiam pli volonte subiĝas al morfologiekzamenoj, USG-ekzamenoj, profilaktaj ekzamenoj. Ĉiu dua polo subiĝas al ili almenaŭ unu fojon jare. Pli ofte virinoj kaj personoj post la 60-a vivojaro. Sed gravas ankaŭ, kiel elmontras specialistoj, pli regulaj memekzamenadoj, kiuj povas malkovri ŝanĝojn en la organismo. Tio koncernas aparte malsanoriskojn je mamkancero kaj testikokancero.

El la elsendo 25.02.2020. Legas Maciek – 0’55”

Pollando pli riĉa je kupro kaj arĝento

Sur la tereno de tri komunumoj en la okcidenta Pollando estis malkovritaj novaj provizoj de arĝento kaj kupro, kiuj troviĝas tamen en profundo pli granda ol unu kaj duona kilometroj. Dokumentis ilin kaj konfirmis la kanada firmao, kiu gvidis la serĉlaborojn apud la loko Nowa Sól ses jarojn. La ministan dokumentaron oficiale konfirmis la pola klimatministerio. La geologia dokumentaro de la provizoj „Nowa sól” estis konfirmita por la firmao Zielona Góra Copper, kiu eniras la konsiston de la kanada Miedzi Copper Corp. Temas pri provizoj enhavantaj 848 milionojn da tunoj da ercoj da kupro kaj arĝento, 11 milionojn da tunoj da kupro kaj 36 mil tunojn da arĝento. La elkonstruo de elteriga komplekso estas taksata je ĉirkaŭ 13-15 miliardojn da zlotoj.

El la elsendo 25.02.2020. Legas Milada – 1’14”

Elektronikaj komunikiloj de poloj

Laŭ la donitaĵoj de la pola Oficejo por la Elektronika Komunikado 70 procentoj de poloj utiligas la Interreton. Pli ol 91 procentoj aliras la reton helpe de la poŝtelefonoj. Ilin utiligas pli ol 9 je 10 respondintoj en la oficeja enketado. Pli ol la duono uzas krome en la poŝtelefonoj la bankan aplikaĵon. Iom alie aspektas la situacio, se temas pri senjoroj pli ol 60-jaraĝaj. Nur 30 procentoj de ili uzas la Interreton. Bremsas tion la timo fariĝi viktimo de la reta trompo kaj malkredo pri la kapablo lerni la retouzon. Nur 26,5 procentoj de la senjoroj deklaras la uzon de komputilo. Aliflanke preskaŭ 82 procentoj de poloj en la aĝo de 60 jaroj utiligas poŝtelefonon. Tio ne malhelpas, ke unu kvinono de la senjoroj daŭre disponas pri la firmloka, dratligita telefono. Kiel la motivon pli ol la duono de ili mencias „kutimiĝon”. Preskaŭ 90 procentoj de la instituciaj klientoj disponas pri interretaliro, kiu estas necesa por la komunikado kun la klientoj, por la interna komunikado kaj akirado de necesaj informoj. Laŭ la pola Oficejo por la Elektronika Komunikado pli ol 60 procentoj de la respondintoj konas la difinon „reto 5G”. Plimulto tamen asertas, ke la aktualaj parametroj uzi interreton el ilia firmao ne estas kontentigaj por ĝia apliko.

El la elsendo 18.02.2020. Legas Milada – 2’04”

Pozitiva bilanco de la pola eksporto

Pollando notis en 2019 pozitivan bilancon en la eksporto de la agrikulturaj-konsumaj produktoj. Ĝia valoro egalis al 31,4 miliardoj da zlotoj kaj estis je 5,8 procentoj pli bona ol en la jaro pli frua. En ĝia strukturo plej altan pozicion okupis viando, ĝiaj alifaraĵoj kaj porkaro. Pasintjare oni notis ankaŭ pli altan importon kompare al 2018 je 5,2 procentoj. Tiel la saldo de la ekonomia interŝanĝo atingis la valoron de 10 miliardoj 400 milionoj da eŭroj. La polaj nutraĵoj celas unuavice la unian merkaton. Pasinjare la eksporto tien alportis 81 procentojn de la enspezoj pro la eksporto de la agrikulturaj-nutraĵaj produktoj. La ĉefa komerca partnero de Pollando restis tradicie Germanio. Gravaj klientoj de la polaj produktoj estis ankaŭ Britio, Niderlando, Italio kaj Francio. Eksporto al la ceteraj landoj – ekster la Unio kaj la Komunaĵo de la Sendependaj Ŝtatoj – kreskis je 12 procentoj kaj ĝia valoro egalis al 4,3 miliardoj da eŭroj. En ĉi tiu grupo apartan lokon okupis Usono, Saŭda Arabio, Israelo kaj Ĉinio.

El la elsendo 18.02.2020. Legas Maciek – 1’21”

Raporto: Seksegaleco

Dum la antaŭnelonga Monda Ekonomia Forumo en Davos oni konsideris la statuson de virinoj kaj viroj unuavice el la ekonomia vidpunkto en la monda skalo. En la egaligo de la seksoŝancoj oni rimarkas pli bonan utiligon de talentoj kaj kapabloj, kio tradukiĝas al akcelita ekonomia evoluo de la mondo. La konkludoj ne estas optimimaj. Malgraŭ ŝanĝoj en la vira-virina egaleco necesa estas ankoraŭ unu jarcento, por ke virinoj egalpaŝu kun viroj konsiderante sian ekonomian pozicion. En la forumo estis prezentita raporto ilustranta diferencojn ĉi-sfere, kiuj nun egalas al 68,6 procentoj. Vera egaleco venos, kiam ĝi estos 100-procenta. La indico pri la ekonomia seksoegaleco kreiĝas baze de detalaj informoj kaj donitaĵoj ilustrantaj la partoprenon kaj la statuson de virinoj kaj viroj en kvar sferoj. Temas pri ekonomio, politiko, edukado kaj sano. Koncerne la mezuradon de la ekonomia statuso oni utiligas tiajn donitaĵojn, kiel ekzemple strukturon de la labormerkato, diferencon en salajroj ĉe la samaj laborpostenoj, altecon de la enspezoj (kun la konsidero de la aĉetopovo en la unuopaj landoj), partoprenon de virinoj ĉe superaj menaĝeraj postenoj. La eduka statuso estas difinata baze de donitaĵoj pri skalo de analfabeteco, kvanto de viroj kaj virinoj atingantaj laŭvicajn eduknivelojn. La pritakso de la sanstato dependas de la prognozata vivodaŭro de virinoj kaj viroj en la unuopaj landoj. La politika pozicio dependas de partoprenoproporcio en la parlamentoj, ĉe la registaraj postenoj. Konsiderante ĉiuj ĉi faktorojn en 153 landoj, en la monda skalo, de multaj jaroj avanas Islando. Sur pliaj lokoj troviĝas Norvegio, Finnlando kaj Svedio. La egalecindico en Islando estas difinita je 88 procentoj. Malgraŭ tre alta partopreno de islandaj virinoj sur la labormerkato kaj ilia kvanto en la firmaaj estraroj kaj en la politika vivo daŭre aperas tie diferencoj ĉe la analogaj laborpostenoj. Pollano ne apartenas al avanuloj, se temas pri la seksa egalecnivelo. La indico egala al 73,6 procentoj estas pli alta ol la meza en la mondo, kiu egalas al 68,6 procentoj, sed metas nian landon voste de la plimulto de la eŭropaj landoj. Analogan nivelon atingis Niderlando kaj Serbio. Temas pri la 40-a loko en la mondo. De la lasta raporto pri ĉi tiu temo Pollando avancis je  2 lokoj kaj ekde 2006 la de egalrajteco pliboniĝis je 5,6 procentoj. El pli detala analizo de la donitaĵoj pri Pollando rezultas, ke la malgrandiĝanta, sed daŭranta diferenco en la statuso de viroj kaj virinoj sekvas unuavice el la ĉeesto en la publika vivo sur altaj postenoj kaj multe malpli forta ekonomia situacio de virinoj. Signifa estas ankaŭ diferenco favore al viroj, se temas pri enspezoj. La fora loko de Pollando se temas pri seksoegaleco ligiĝas krome kun malmulta partopreno de virinoj en strukturoj administrantaj la laborentreprenojn kaj la ŝtaton.

El la elsendo 11.02.2020. Legas Milada – 4’35”

Dimanĉa butikumado, ŝanĝo de kutimoj

Poloj spertis antaŭ du jaroj veran ŝokon post la decido pri femitaj vendejoj dimanĉe. La ideo celis ebligi al vendistoj – aparte en grandaj komercaj centroj kaj ĉenaj vendejretoj – ĝui dimanĉon en la familia etoso. Pasintjare eblis butikumi nur en la lastaj dimanĉoj monate kaj en kelkaj pliaj, strikte difinitaj kazoj. En 2020  enviviĝis la tria etapo de la reformo, sekve de kiu nur 7 fojojn  en la jaro eblos butikumi dimanĉe. Tiuj limigoj ŝanĝis la kutimojn kaj oni rimarkis, ke klientoj ne rezignas pri butikumado dimanĉe, sed butikumas interrete. Ankaŭ la komerca sektoro reagis je novaj decidoj aplikante alternativajn solvojn por malkreskigi siajn perdojn. Temas plej ofte pri favora varoferto en la tagoj antaŭantaj la nekomercajn dimanĉojn, aparte vendrede. La Pola Konsilio de Komercaj Centroj aperigis en novembro 2019 socidiagnozan raporton. Laŭ ĝi  multaj klientoj estas malkontentaj pro la nekomercaj dimanĉoj, kiuj malebligis al ili pasigi dimanĉon en la komercaj centroj „plurdimensie”. Ili kutimiĝis, ke grandaj komercaj vendogalerioj ebligis al ili  ligi distron kun servoj, dimanĉan tagmanĝon en restoracio kun familia butikumado. La organizantoj elmontris negativajn ekologiajn sekvojn de la pli ofta interreta butikumado. Tio iliaopinie ligiĝas kun multeco de la uzataj pakumoj kaj varliveroj.

El la elsendo 04.02.2020. Legas Maciek – 1’44”