POLA RETRADIO
nia komuna lingvomedioNovaĵoj
Vizito de la nova prezidento de Litovio
La novelektita prezidento de Litovio, Gintas Nausėda la 16-an de julio, do kvar tagojn post la ĵurenoficigo, por sia unua eksterlanda vizito direktiĝas al Varsovio. Ankoraŭ antaŭ la balotoj Gitanas Nausėda deklaris sian intencon – kaze de la gajno – dum sia unua eksterlanda vizito veni al Varsovio. Sian decidon li pravigis per granda potencialo, kiun li rimarkas en plua evoluo de la rilatoj kun Pollando koncerne kunlaboron ekonomian, socian, en la sfero de sekureco kaj defendo. Laŭ la estro de la litova ministerio por la eksterlandaj aferoj, Linas Linkeviczius, post la ŝanĝo ĉe la prezidenta posteno en la eksterlanda politiko de Litovio „povos okazi etaj taktikaj ŝanĝoj”, sed oni ne atendu „ŝanĝojn strategiajn”. Jam pli frue la litova prezidento-elektito anoncis pluan dialogon kun Belorusio kaj ŝanĝon de retoriko rilate Rusion.
El la elsendo 09.07.2019. Legas Milada – 1’20”
Pola starpunkto pri la unia industria politiko
La unia horarplano pri la industria politiko kreiĝos aŭtune. Dume unuopaj ŝtatoj-membroj pretigas siajn rilatajn starpunktojn. Faris tion jam Francio kaj Germanio. La pola starpunkto akceptita jam de Komitato por la Eŭropaj Aferoj estos bazo por pli profunda diskuto. Pollando deziras, ke la politiko koncerne klimaton kaj energetikon konsideru diferencojn en la evolunivelo de la uniaj landoj proponante konkretajn instrumentojn. Unu el ili estas Fonduso de Justa Energetika Transformiĝo direktota al sektoroj, regionoj kaj ŝtatoj, por kiuj la transformo signifus plej gravajn kostojn sociajn aŭ politikajn. La pola starpunkto en aparta maniero integras diversajn sferojn de la unifunkciado. Temas en ĝi pri politiko de konkurenco, novaj teknologioj, natura medio kaj eksteraj defioj por la Unio ligitaj kun la komerca politiko. Pollando atentigas pri la bezono establi Eŭropan Kontraŭmonopolan Oficejon, precipe koncerne la ciferecan mastrumadon.
El la elsendo 09.07.2019. Legas Maciek – 1’03”
Amendo de la leĝdona dekreto Bruselo II bis
Konsilio de la Eŭropa Unio amendis la leĝdonan dekreton Bruselo II bis, reguligantan la familiajn aferojn sur la tereno de la Unio. La korekto celas i.a. lertigi la decidojn pri protekto de infano en la translimaj disputoj koncerne la gepatran respondecon. Temas pri aferoj ligitaj i.a. kun la protekto super la infano, rajto al la personaj kontaktoj kun la infano aŭ forkonduko de la infano. Unu el la plej gravaj modifoj en la leĝdona dekreto estis enkondukita pro la interveno de la pola justicministerio. Dank’ al ĝi infano forprenita de la gepatroj sur la tereno de la Unio estos lokita en vicfamilio religie, kulture kaj lingve identa kun ĝi. La nova leĝo enviviĝos post tri jaoj.
El la elsendo 02.07.2019. Legas Przemek – 0’54”
Irano superis provizojn de malaltgrade riĉigita uranio
Irano rompis la nuklean interkompreniĝon el 2015 superinte la provizojn de malaltgrade riĉigita uranio. Informis pri tio lastlunde la irana ministro por la eksterlandaj aferoj. La nuklea interkonsento de antaŭ 4 jaroj antaŭvidis limigon de la iranaj provizoj de 12 tunoj ĝis 300 kilogramoj. Dum 15 laŭvicaj jaroj ĉi tiu lando ne plu estis kolektonta provizojn de peza akvo kaj la produktata nuklea fuelo ne povis esti uzita por la produktado de nuklea armilaro. En majo Irano suspendis la observadon de kelkaj devontiĝoj rezultantaj el la interkompreniĝo kun la mondaj ŝtatpotencoj (Usono, Rusio, Ĉinio, Britio, Francio kaj Germanio). Tio estis reago je maldeklaro de la interkompreniĝo fare de Usono en majo 2018 kaj poste restarigo de ĝiaj ekonomiaj sankcioj. La decido pri la grandigo de la produktokvanto estis alprenita de Teherano antaŭ kelkaj tagoj kaj celas eldvigi ĉe la eŭropaj sigelintoj de la nuklea interkompreniĝo tujajn agadojn ebligontajn al Irano vendi petrolon. La aferprezentanto de la irana ministrio deklaris, ke tiuj agadoj estas renverseblaj. Aliflanke eĉ grandigante la povizojn de riĉigita uranio Teherano ne kapablas produkti nuklean armilaron.
El la elsendo 02.07.2019. Legas Milada – 1’52”
Internacia Tago omaĝanta viktimojn de perforto pro religiaj konsideroj kaj konfesio
La Ĝenerala Asembleo de UNo unuanime proklamis rezolucion baze de kiu la 22-a de aŭgusto estos solenata kiel Internacia Tago omaĝanta viktimojn de perforto pro religio aŭ konfesio. La iniciatinto de la rezolucio estis Pollando. La estro de la pola diplomataro dum la sesio de la Asembleo atentigis pri la kreskanta netoleremo kaj senprecedenca kresko de perfortoagoj rilate al homoj apartenantaj al la religiaj malplimultoj. Li esprimis la opinion, ke la rezolucio krom aspekto memorindiganta grandigos konscion de la internacia socio rilate al la situacio de viktimoj de religiaj persekutoj, instigos al pripensoj kaj intensigo de agadoj favore al plena respektado de konfesiaj malplimultoj, popularigos religian toleremon kaj respekton de diverseco. La laboroj pri la rezolucio komenciĝis fine de 2018. La prilaboron de ĝia teksto kunpartoprenis interregiona grupo de ŝtatoj, en kiu troviĝis Brazilo, Egipto, Irako, Jordanio, Kanado, Niĝerio, Pakistano kaj Usono.
El la elsendo 25.06.2019. Legas Maciek – 1’15”
Pola arbo de 2019
Ĝis la fino de junio daŭras la nunjara eldono de la interreta plebiscito (www.drzeworoku.pl), en kiu estos elektita Arbo de la 2019-a jaro organiata de la klubo Gaja. Ĝi kreiĝis meze de la 80-aj kaj 90-aj jaroj en Bielsko-Biała (la suda Pollando) por realigi programojn kaj kampanjojn, profundigantaj komprenon de la homa pozicio en ekosistemo. Unu el la konkursaj celoj estas formi la respektosintenon al la naturo. La alia inspiras serĉi ekzemplojn de interesaj kaj firmaj ligoj inter kulturo kaj historio de loka socio kaj arbo regione plej alte aprecata. La elekto okazos inter 16 kandidatoj. La plej malnova arbo havas 600 jarojn, la plej alta estas 26-metra kaj la perimetro de la plej vasta atingas 9 metrojn. Sed ne tiom beleco, dimensio aŭ aĝo de arbo gravas, kiom ĝia historio kaj ligo kun homoj. Priskribo de ĉiu arbo troviĝas en la retejo de la plebiscito. La venkonta arbo reprezentos Pollandon en la Eŭropa Konkurso Arbo de la Jaro 2020.
El la elsendo 25.06.2019. Legas Maciek – 1’45”
Eŭropaj kaj mondaj emisiantoj de karbona dioksido
La finaj konkludoj de la antaŭnelonga klimata pintrenkonto, kiuj koncernis atingon de klimata neŭtraleco en la Unio ĝis 2050 estis blokitaj de Pollando, Ĉeĥio, Hungario kaj Estonio. Tio okazis, ĉar laŭ fonto proksima al la pola diplomataro ne eblas allasi la difinadon de novaj klimataj celoj sen necesaj prikalkuloj kaj rimedoj. Dume neniu kapablis prezenti ekonomiajn kalkulojn de la proponata solvo. Plimulto de la landoj volis, ke la unia pintrenkonto devontigu la Eŭropan Komisionon kaj Konsilion de la Eŭropa Unio krei kadron difinontan kiel certigi transformiĝon al la klimata neŭtraleco de la Unio ĝis 2050. Pollandon renkontis kritiko pro kontraŭstaro malgraŭ tio, ke ne ĝi estas la plej granda emisianto de la karbona dioksido en Eŭropo. Avanas Germanio en 22,5 procentoj respondeca pro la emisiado de la karbona dioksido, sekvas Britio respondeca pro 11,3 procentoj de la emisiado. Pollando emisias pli ol duoble malpli ol Germanio. Temas pri 10,3 procentoj. La plej grandaj emisiantoj de la karbona dioksido en la mondo estas Ĉinio, Usono, Hinda Unio, Rusio, Japanio kaj ĝuste Germanio.
El la elsendo 25.06.2019. Legas Krystyna kaj Barbara – 1’46”
La pola altlerneja rangolisto Perspektywy 2019
Laŭ la rangolisto de la superaj lernejoj de la Edukfondaĵo Perspektywy 2019 la Varsovia Universitato okupis la unuan lokon, la duan Jagelona Universitato kaj la trian la Varsovia politekniko. Inter nepublikaj altlernejoj la 20-an fojon gajnis Akademio de Leon Koźmiński en Varsovio. La rangolisto koncernas ĉiujn altlernejojn ekscepte de la artaj, kiuj havas la rajton atribui doktorajn gradojn kaj havas almenaŭ 200 firmlokajn studentojn. Pritaksante unuopajn altlernejojn oni prenis en konsideron tiajn faktorojn, kiel ilia prestiĝo, iliaj diplomitoj sur la labormerkato, novumoj, scienca potencialo, scienca efikeco, edukkondiĉoj kaj nombro de eksterlandaj studentoj.
El la elsendo 19.06.2019. Legas Maciek kaj Barbara- 1’01”
Polaj junuloj studante gvidas sin per interesiĝoj
Plimulto de junuloj elektas studojn konforme al siaj interesiĝoj kaj la perspektivo de atrakcia laboro post la studoj okupas la sekvan lokon. Pli ol la duono de la enketitaj studentoj kontentiĝus per la unua salajro en la alteco de tri mil zlotoj (ne plenaj 700 eŭroj) kaj multe pli grava por ili estas la dungoformo. Preskaŭ 90 procentoj de la respondintoj en la esplorado de la Supera Banka Lernejo en Varsovio elmontras, ke tiu faktoro decidos pri elekto de labodonanto. Favore al realigado de siaj studinteresiĝoj deklaris sin studentoj de humanismaj kaj artaj, sociaj kaj pedagogiaj studobjektoj. Por studentoj de teknikaj, juraj kaj ekonomikaj fakultatoj pli gravas profesiaj perspektivoj. Inter la aliaj kriterioj prenataj en konsideron fare de junuloj troviĝas la prestiĝo de la altlernejo, opinioj de la gepatroj aŭ konatoj. Inter la malplej gravaj kriterioj estis menciitaj familiaj tradicioj kaj modo. Laŭ la enketintoj inter la nuna kaj antaŭaj studentaj generacioj rimarkeblas kelkaj principaj diferencoj. I.a. antaŭe pli multe gravis modo je iu studdirekto, nun junuloj serĉas evoluŝanĉojn en fakultatoj, pri kiuj ili vere interesiĝas kaj kelkfoje jam kompetentas.
El la elsendo 19.06.2019. Legas Maciek kaj Barbara- 1’32”
Gdansko la plej granda kontenera haveno ĉe Baltiko
Shanghai Maritime University publikigis liston de 15 plej grandaj konteneraj havenoj en Eŭropo. Inter ili troviĝas la pola Gdansko. Iliaj rezultoj estas je 5,5 procentoj pli bonaj kompare al la antaŭa jaro. La plej grandaj maraj havenoj restas Roterdamo, Antverpeno kaj Hamburgo, kies transkargoj egalis al 44,5 procentoj de ĉiuj 15 havenoj. La gdanska haveno okupis en la listo la lokon de la portugala Sines. Samtempe ĝi notis la plej signifan kreson de transkargoj rilate al 2017, egalan al 23,3 procentoj. La antaŭan jaron, t.e. en 2016 tiu transkargokresko estis eĉ pli granda kaj egalis al 47, 4 procentoj. En januaro 2019 en la Gdanska Haveno la kresko de transkargoj altiĝis je 9,7 procentoj rilate al la sama periodo de 2018. Ĝi estas la unua haveno ĉe Baltiko, se temas pri la transkargitaj varoj, sed se temas nur pri la transkargado de konteneruloj Gdansko ĉe la Balta Maro avanas.
El la elsendo 19.06.2019. Legas Maciek kaj Barbara- 1’20”