POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

La kristnaskaj arbetoj el Pollando

Daŭre en multaj polaj domoj kaj publikaj lokoj dank’ al la ornamitaj kristnaskaj pingloarbetoj regas la festa etoso. Kristnaskaj arbetoj akompanos nin dum la porokazaj renkontiĝoj, baloj kaj eventoj ligitaj kun la bonvenigo de la 2024-a jaro. Pollando apartenas al unu el iliaj plej grandaj produktantoj en Eŭropo, tuj post Aŭstrio kaj la skandinaviaj landoj. Pasintjare la valoro de la pola merkato egalis al ĉirkaŭ 500 milionoj da zlotoj. Laŭ taksoj ĉiujare en Pollando oni vendas inter 5 kaj 6 milionoj da kristnaskaj arbetoj. Ofertas ilin privataj kultivantoj kaj ankaŭ la entrepreno Ŝtataj Arbaroj. Tio signifas 10 procentojn de ĉiuj kritnaskaj arbetoj en Eŭropo, ĉar ĉiujare eŭropaj klientoj aĉetas almenaŭ 50 milionojn da ili. La plej granda eksportanto estas Danlando, el kiu devenas ĉirkaŭ 6-7 milionoj da kristnaskaj arbetoj, ĝia propra bezonateco estas taksata je ĉirkaŭ 700 mil arbetoj. La plejmulto estas eksportata al Germanio. Ĉi tiu lando ne nur importas kristnaskajn arbetojn el Danlano, sed ankaŭ mem produktas pingloarbojn en la kvanto de 25-30 milionoj. Plimulto restas sur la landa merkato. En 2022 la eksportovaloro de la polaj kristnaskaj arbetoj egalis al 41,43 milionoj da zlotoj kaj tiu valoro de jaroj kreskas. Ili ĉefe trafas al la uniaj landoj tiaj kiel Danlando, Francio kaj Rumanio. Pollando krom kultivataj vivaj arbetoj produktas ankaŭ popularajn inter klientoj artefaritajn kristnaskajn arbetojn. Ilia produktocentro estas la komunumo Koziegłowy en la suda Pollando, kie funkcias preskaŭ du mil produktofirmaoj. Tie la produktado de plastaj kristnaskaj arbetoj komenciĝis en la mezo de la 80-aj jaroj.

El la elsendo 30.12.2023. Legas Milada – 02′ 58″

Historia vidindaĵo de decembro 2023 en Bjalistoko

Ĝis la fino de decembro en la Podlaĥia Muzeo de Bjalistoko estas prezentata la laŭvica t.n. historia vidindaĵo. La kampanjo „Historia vidindaĵo de la monato” estis inaŭgurita en 2021 kaj proksimigas historion de iu elektita objekto el la muzea kolekto, kiu en la ĉiutagaj kondiĉoj ne estas publike rigardebla. Tiu objekto ŝanĝiĝas ĉiumonate kaj estas prezentata en la ĉefvestiblo de la muzeo en la bjalistoka urbodomo. En decembro temas pri vojaĝa skribkompleto el la arta fako de la Muzeo. Tio estas la devenanta el Germanio ornama kesteto kun kompleto da necesaj skribakcesoraĵoj – vitra inkujo, osta papertranĉilo, krajoningo por grafitoj kaj gravurilo por stampoj kun la monogramo KU. Ĉiuj elementoj de la skribkompleto estas riĉe ornamitaj per rozmotivo kaj ovalo en la perlamota kadro. La vojaĝa skribkesteto estas kovrita per nigra papera imitaĵo de silko, interne tegita per kremkolora veluro. La Podlaĥia Muzeo en Bjalistoko estas la plej granda ĉi speca kulturinstitucio en la regiono, kiu krom la ĉefa sidejo havas ok regionajn filiojn, al kiuj apartenas i.a. Muzeo de Ikonoj en Supraśl kaj la muzeo en Tykocin-sinagogo.

El la elsendo 30.12.2023. Legas Pamela – 01′ 39″

Bohoniki, la gvidmotivo de kalendaro 2024

Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko eldonis kalendaron por 2024, kies ĉefmotivo estas Bohoniki, la vilaĝo en la nord-orienta Pollando, kiu de jarcentoj vekas asociaciojn kun la tatara socio sur la polaj teritorioj. La kalendaro notas ne sole islamajn festojn difinitajn laŭ la luna jaro, sed ankaŭ katolikajn, ŝtatajn kaj familiajn. La kalendaron ornamas fotoj el la jaroj 2019-2022, kiuj en plimulto rilatas al Bohoniki mem, i.a. ĝia ligna moskeo. Sed krome tio estas fotoj pri la dua ligna moskeo en Pollando, tiu en Kruszyniany, pri muzulmana tombejo, pri moskeo de Bjalistoko aŭ Tatara Kulturcentro de Islamo en Suchowola. Muzulmana Religia Asocio estas la plej malnova kaj plej grava organizo de la polaj islamanoj. Mankas precizaj statistikaĵoj pri ilia nombro. Laŭ la Muzulmana Religia Asocio en Pola Respubliko apartenas al ĝi 5 mil personoj. Laŭ la lasta Nacia Ĝenerala Popolregistro, en kiu la respondo pri konfesio ne estis deviga, la apartenon al la asocio deklaris 2 mil 200 personoj. La asocio taksas la nombron de ĉiuj muzulmanoj en Pollando je ĉirkau 60 mil personoj, inklzuive eksterlandanojn t.e. rifuĝintoj, studentoj, diplomatoj, merkatistoj.

El la elsendo 30.12.2023. Legas Maciek – 01′ 38″

Kristnasko – planoj, atendoj, kutimoj

Eĉ 97 procentoj de poloj festas Kristnaskon, kio sekvas el la enketado de Preply. Por plimulto tio estas la okazo pasigi tempon kun la familio kaj tiajn planojn havas 9 je 10 poloj. Verdire, poloj ŝatas iom revi pri dumfesta eksterlanda „fuĝo” kaj tropikaj landoj (tion deklaras preskaŭ la duono de la enketitoj), sed reale dum la festoperiodo poloj plej volonte vizitas tiuperiode personojn plej proksimajn. Kaj se temas pri la rilato al la kristnaskaj kutimoj?
Eĉ por 85 procentoj de la respondintoj inter la 18-a kaj 65-a vivojaroj la plej grava estas la sanktvespera reciproka interŝanĝo de bondeziroj, dum kiu oni kunrompas, kundividas blankan oblaton. Temas pri speco de benitaj, fajne maldikaj, preskaŭ diafanaj farunaĵoj en la speco de la sanktkomunia oblato. La sekvan lokon okupas la komuna ornamado de la kristnaska abieto, kio gravas por 83 procentoj de la respondintoj. La trian lokon okupas donacoj, por kio deklaris sin 78 procentoj de la respondindaj poloj. La plej ofte elektataj estas kosmetikaĵoj kaj parfumoj, vendejaj donackartoj, personaj ornamaĵoj, horloĝoj, libroj, elektronikaĵoj, akcesoraĵoj ligitaj kun modo. 40 procentoj de la enetitoj deklaras, ke unu el la plej bonaj donacoj estas materialoj por la lingvolernado, kiel libroj, retaj kursoj aŭ aplikaĵoj.
La tradicia festado estas populara ankaŭ inter junaj poloj. Laŭ Preply 64 procentoj de poloj lasas ĉe la sanktvespera tablo liberan lokon por neatendita gasto, aŭ familiano ĵus forpasinta, 60 procentoj metas sub la tablotukon fojnofaskon memore al la trogfojno sur kiu kuŝis Jesueto. 53 procentoj de poloj deklaras la festokazan fastadon kaj 52 procentoj komencas la sanktvesperan manĝon per la preĝo, 41 procentoj partoprenas la noktomezan paŝtistan meson kaj ĉiu kvara polo sendas poŝte festokazajn bondezirkartojn.
Tradicia estas ankaŭ la menuo de nia sanktvespera tablo. Pli ol la duono de la enketitaj poloj pretigas tiuokaze 12 pladojn kaj ĉe 70 procentoj de ili temas sole pri polaj frandaĵoj. La plej popularaj (79 procentoj) estas ravioloj kun acida brasiko kaj fungoj, sekvas ruĝa barĉo kun ravioletoj kaj fritita karpo. Laŭvice surtable aperas papavokuko, kompoto el sekaj fruktoj kaj fiŝo laŭ greka maniero, t.e. sub tomata saŭco. Preskaŭ ĉiu kvina enketito en la festmanĝon enplektas pladojn el aliaj landoj aŭ kulturoj.
Iom post iom krom la festokaza hejma ornamado de abietoj ĉiam pli da personoj lumigas lampetojn eksterhejme kaj kristnasketose ornamas siajn domĝardenojn. Por pli ol duono el 62 procentoj tio estas kaŭzo de plezuro, kiu ebligas mergiĝi en la festan etoson.

El la elsendo 25.12.2023. Legas Milada, Barbara kaj Krystyna – 04′ 03″

Komuna sanktvespera tablo

Ĉiujare en kelkdek polaj urboj ĉe la komuna sanktvespera tablo renkontiĝas personoj mizeraj, senhejmaj kaj solecaj kadre de la tutlanda kampanjo de Caritas Polska. Nunjare ĝi okazas en 90 urboj kaj la sanktvesperaj tabloj enhavos tradician menuon i.a. ruĝan barĉon, karpon kaj fastan brasikon. La partoprenantoj de la evento kundividos kunrompate blankan oblaton kaj ricevos donacpakaĵojn. Caritas ĉi tiun festan helpon pretigas por 22 mil personoj, kaj plej grandaj tabloj estas organizataj en tiaj urboj kiel Poznano, Bydgoszcz, Kraków, Szczecin, Lublin, Kielce, Łomża, Koszalin, Radom, Skarżysko-Kamienna kaj Sosnowiec. Por ĉi tiu grandega entrepreno postulanta la preparon de la sanktvespera menuo, pakadon kaj distribuadon de donacpakaĵoj engaĝiĝis 2100 volontuloj de Caritas. Por la menuo oni destinas ĉirkaŭ 3 tunojn da acida brasiko, 6 kaj duonan tunojn da karpo kaj 7,5 mil litrojn da ruĝa barĉo. La suma longo de la sanktvesperaj tabloj kovritaj per festaj tablotukoj egalas al 16,7 kilometroj. La ideo de la kampanjo „La Sanktvespera Tablo” kreiĝis en Poznano, kie antaŭ 16 jaroj mizeruloj, senhejmuloj kaj soluloj la unuan fojon partoprenis ĉi tiun eventon sur la tereno de Internacia Poznana Foiro. Ekde 2017 la Sanktvespera Tablo de Carias Pollando estas organizata ankaŭ en aliaj urboj de Pollando. Lastlunde en la Helpocentro de Caritas por Migrantoj kaj Rifuĝintoj okazis la unua festokaza renkontiĝo por ili kaj por senjoroj.

El la elsendo 20.12.2023. Legas Milada – 02′ 29″

Jarfinaj festoj 2023 eksterhejme

La flugkompanio Ryanair informis, ke en la periodo inter la 21-a de decembro 2023 kaj la 6-a de januaro 2024 Italio estas la plej populara flugcelo de poloj, kiun elektas 36 procentoj de la pasaĝeroj. La laŭvican lokon okupas Hispanio kaj Kanariaj Insuloj, kiun elektis 30 procentoj de la pasaĝeroj. 9 procentoj elektis Francion, sekvas Malto, Portugalio kaj Kipro. Oni notas kreskantan interesiĝon de la klientoj de Ryanair pri Albanio. Ne ĉiuj planas pasigi eksterhejman Kristnaskon eksterlande. Jam estas sciate, ke popularecrekordon batas la vintra ĉefurbo de Pollando, Zakopane, en kiu jam pasintsemjane oni rezervis pli ol 80 procentojn de la ripozlokoj. La turisma frekventeco revenas al la rekordoj de antaŭ la pandemia izoliĝo. Pasigi Kristnaskon en Zakopane elektas plurgneraciaj familioj, ankaŭ multaj poloj laborcele forveturintaj elsterlanden antaŭ 20 jaroj – i.a. al Britio, Germanio, Skandinavio aŭ Hispanio, kiuj nun revenas kun siaj familioj. En Zakopane kreskis la nombro de diverskategoriaj hoteloj, daŭre populara estas la restado ĉe montaranaj ĉambroluantoj.

El la elsendo 20.12.2023. Legas Maciek 01′ 25″

La 75-a datreveno de la Deklaracio de la Homaj Rajtoj

Lastvendrede la Senato de la Pola Parlamento proklamis unuanime rezolucion lige kun la 75-a datreveno de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj agnoskante ĝian aktualecon kaj gravecon, traktante ĝin kiel fundamenton reguliganta la socian vivon kaj leĝdonadon. En la rezoluciteksto estas substrekite, ke ekde 1989 la jura sistemo de la Pola Respubliko baziĝas sur la valoroj emanantaj el la Deklaracio. Denaska kaj neforigebla homa digno proklamita en la Deklaracio, kiel fonto de ĉiaj rajtoj kaj liberecoj, estas unu el la ĉefaj principoj de la Konsititucio de la Pola Respubliko el 1997, vortumis polaj senatanoj.

El la elsendo 10.12.2023. Legas Milada – 01′ 04″

Sportistoj en la kampanjo favore al la legado

Pola klerigministerio, la Nacia Biblioteko, Libroinstituto kaj Nacia Kulturcentro estas partneroj de la plej granda programo de la pola kulturministerio celita al la evoluigo de legado en la jaroj 2021-25. Al la Nacia Programo pri Evoluigado de Legado 2.0 engaĝiĝis laste polaj sportistoj lanĉinte la kampanjon „Legu kaj eniru la ludon”. Temas pri komuna entrepreno de la Nacia Kulturcentro kaj la Pola Retpilka Ligo. Per specialaj varbfilmoj la renomaj sportistoj alvokas al legado, konvinkante ke ne ekzistas malakordo inter la legopasio kaj sportpraktikado sendepende ĉu temas pri sporto amatora aŭ profesia. Dum la porokaza konferenco inaŭguranta la kampanjon en la Nacia Biblioteko, ĝia direktoro Tomasz Makowski referencis al la lastaj usonaj esploroj, kiuj elmontras, ke legemuloj pli ofte praktikas sporton ol personoj nelegemaj.

El la elsendo 30.11.2023. Legas Maciek – 01′ 08″

Planoj pri nova pola regiona flughaveno

La urbo Bjalistoko, la entrepreno Polaj Flughavenoj kaj la Podlaĥia Vojevodio kunlaboros pri evoluigo de la ideo pri la Flughaveno Białystok-Krywlany. En novembro la urbestro de Bjalistoko Tadeusz Truskolaski, la vojevodimarŝalo Artur Kosicki kaj la prezidanto de la entrepreno Polaj Flughavenoj, Stanisław Wojtera subskribis la rilatan intencoleteron. La urbo Bjalistoko kaj la marŝala oficejo rezervis en sia buĝeto unu milionon da zlotoj por laboroj ligitaj kun la bjalistoka flughaveno. Ĝia elkonstruo en la Podlaĥia Vojevodio estis diskutata de dek kelkaj jaroj. La flughaveno Białystok-Krywlany troviĝas en la sudorienta parto de la urbo kaj distancas for de la urbocentro de Bjalistoko je 5 kilometroj. Ĝi posedas licencon por komercaj flugoj, sed dume ne disponas pri terminalo. Aktuale utiligas ĝin ĉefe la Bjalistoko Aerklubo kaj la Podlaĥia Fajrobrigada Filio.

El la elsendo 30.11.2023. Legas Milada – 01′ 24″

Polaj nutroproduktoj por dorlotbestoj

En 2022 pli ol 90 milionoj da eŭropaj hejmmastrumejoj havis ĉirkaŭ 340 milionojn da dorlotbestoj. Laŭ la pritaksoj en pli-malpli unu kvarono de la eŭropaj hejmoj vivas 104 milionoj da hundoj kaj 127 milionoj da katoj. Tiuj donitaĵoj elmontras la potencialon de la merkato liveranta nutroproduktojn por ili, aparte por hundoj kaj katoj. Pollando fieras pri siaj pluraj eksportaj produktoj, kaj inter ili troviĝas ankaŭ nutroproduktoj por la hejmaj dorlotbestoj. En 2022 nia lando estis la kvina laŭ la monda skalo ekportanto de ili. Dum la unuaj sep monatoj de la nuna jaro la pola eksporto kreskis kompare al la donitaĵoj de la antaŭa jaro je ĉirkaŭ 15 procentoj. La polaj nutroproduktoj por la dorlotbestoj estas eksportataj al 76 landoj de la mondo, inter ili dominas la uniaj landoj kiel Germanio, Britio, Italio, Francio kaj Rumanio. Inter la klientoj de la polaj nutroproduktoj por la dorlotbestoj troviĝas ankaŭ Usono, Kanado kaj Aŭstralio. Laŭ la Pola Ekonomia Instituto en la periodo ekde la 2013a jaro ĝis 2022 la valoro de la eksporto de ĉi tiuj produktoj el Pollando kreskis je 461 procentoj kaj ilia volumeno je 180 procentoj.

El la elsendo 30.11.2023. Legas Milada – 02′ 01″