POLA RETRADIO

nia komuna lingvomedio

Novaĵoj

Nova lernojaro por polaj infanoj ne nur en Pollando

La 4-a de septembro signifas novan lernojaron por infanoj ne nur en Pollando. Ĉirkaŭ 100 infanoj el polaj familioj komencos la novan lernojaron en la Pola Lernejo ĉe la Pola Ambasado en Romo. En ĝia programo la infanoj en la kompletiga instrusistemo akiros konojn pri la pola lingvo kaj Pollando, sendepende de sia lernado en italaj lernejoj. Ĝia programo malsimilas tamen de la pola instrubazo por polaj lernejoj ĉe diplomatiaj centroj eksterlande. La lernejo en Ostia funkcias ekde lundo ĝis merkredo kaj ĉiu klaso havas okupojn nur unu fojon semajne. La instruado estas senpaga, komplete financata de la pola edukministerio sub la administa kaj pedagogia kontrolo de la Evolucentro pri la Pola Edukado Eksterlande. Pli ol 600 instruistoj laborantaj kun dekkelkaj mil polaj infanoj kaj junuloj en 74 Polaj Lernejoj ĉe la Polaj Ambasadoj en 36 diversaj landoj frontas altajn postulojn ligitajn kun sia profesia preparo. Krom universitata diplomo koncerne sian instruspecializon, instruista preparo ili devas fini krome specialan preparkurson por la instruado en la polaj lernejoj ekterlande.

El la elsendo 30.08.2023. Legas Barbara – 03′ 31″

Favore al la ciferecaj kompetentoj de lernantoj

Ekde la lernojaro 2023/24 ĉiujare laŭvicaj jaraloj de lernantoj el la 4-aj klasoj de la bazaj publikaj kaj nepublikaj lernejoj ricevos senpage tekokomputilojn. Pri ilia aĉeto zorgos oficejo de la ministro pri informdiko baze de donitaĵoj de kleriginistro pri nombro de lernantoj en ĉi tiu grupo. Sekve la tekokomputiloj trafos al la lernejoj, kiuj transdonos la komunikilojn al la gepatroj de la 4-klasanoj ĝis la 30-a de septembro baze de individuaj interkonsentoj. Nunjare tio devos okazi plej laste ĝis la 31-a de decembro. La tekokomputiloj fariĝos la propraĵo de la gepatroj de la lernantoj. Ili ne povos esti venditaj dum 5 jaroj. Kiam lernanto devos ŝanĝi klason aŭ lernejon la tekokomputilo ne devos esti redonita, tamen lernantoj povos disponi nur pri unu tekokomputilo financita el la publikaj rimedoj.

El la elsendo 30.08.2023. Legas Maciek – 01′ 03″

Ventoturbinaj parkoj ĉe pola Balta Maro

Venontjare komenciĝos la konstruado de la unua mara ventoturbina parko ĉe apartenanta al Pollando parto de la Balta Maro. Janusz Gajowiecki, la prezidanto de la Pola Ventoenergia Asocio asertas, ke la disvolviĝo de ĉi tiu energisektoro estas la plej granda entrepreno de la pola ekonomio post la dua mondmilito. En la polaj kondiĉoj, ĝuste ventoenergio estas, kaj restos dum longa tempo, unu el la ĉefaj kolonoj de energitransformo kaj senkarbonigo. Krome, ĝia kreskanta rolo en la landa energiproduktado signife plibonigos la energian sekurecon de la Pollando, kiu – rezulte de la atako de Rusio kontraŭ Ukrainion – ĉesis esti abstrakta koncepto en nia mondoparto. Laŭ ekspertoj pri enerigproduktado, la mara ventoenergio povus kontentigi ĝis 57 procentoj de la elektrobezonoj de Pollando. Dume, oni antaŭvidas, ke elektro el la unua pola ventoturbinaro en la Balta Maro fluos jam en 2026. Akorde kun la pritaksoj, investoj en tiu ĉi brancxo de la energiprodukta sektoro generos dum la evolufazo pli ol cent mil laborlokojn kaj 178 miliardojn da zlotoj kaj 46 miliardojn da zlotoj ĉiujare en la funkcia fazo. Maraj ventoturbinoj estas ankaŭ la plej bona, grandskale disponebla teknologio por ĉerpi renovigeblan energion, kiu ebligos al Pollando plenumi eŭropajn klimatajn celojn. Nuntempe, la evoluo de la tuta sektoro de renovigebla energio estas neĉesigebla. Registaroj de multaj landoj igis ĝin la prioritata cele al redukto de la karbonoksida emisiadio kaj internaciaj klimataj celoj. Tamen, la ambicioj ligitaj kun tiu ĉi sektoro estas multe pli vastaj kaj inkluzivas ankaŭ la sociekonomiajn avantaĝojn, kio estas precipe grava en la kunteksto de la daŭra ĝisdatigado de la energiopolitiko de Pollando ĝis 2040 kaj plia evoluo de la landa mastrumado.

El la elsendo 30.08.2023. Legas Maciek – 02′ 20″

La unuaj rezultoj de la programo Polaj revenoj

La Nacia Agentejo por la Altlerneja, Akademia Interŝanĝo i.a. gvidas la programon Polaj Revenoj. Ĝis nun en la daŭro de ĝiaj kvin eldonoj utiligis ĝin 71 distingiĝantaj esploristoj revenintaj al Pollando el Britio, Usono, Germanio kaj Svislando. En plimulto ili reprezentis ekzaktajn sciencojn. Aktuale ili realigas projektojn en 14 polaj altlernejoj kaj esplorinstitutoj. Dank’ al la programo ili ricevis la eblecon krei en Pollando propran projektogrupon kaj gvidi esplorojn en optimumaj kondiĉoj. La landaj altlernejoj, sciencaj institutoj kaj esplorinstitutoj akiris aliflane specialistojn kun internaciaj spertoj, kun konoj pri la plej novaj esplorfluoj en la reprezentata de ili sciencbranĉo. La laŭreatoj de la programo pritaksas ĝin tre pozitive kiel ŝancon reveni al la hejmlando, interpretante ĝin samtempe kiel formon de moderna patriotismo. Ili facile adaptiĝas al polaj kondiĉoj kaj pro tio, ke la esplorinfrastrukturo en Pollando estas ĉiam pli bona senprobleme ili povas gvidi siajn esplorojn sen malaltigi ilian kvaliton. Kvankam la decido pri translokiĝo, ofte kun la tuta familio, ne estas facila, tamen tiuj kiuj volas reveni al Pollando utiligas ĉi tiun solvon pro atrakcia formulo de la programo, kiu ebligas al ili financan stabileon por la komencaj tri, kvar jaroj. La programo Polaj Revenoj celas ankaŭ kontraŭefiki la fenomenon de la cerboŝtelado, kiam altklasaj specialistoj estas logataj labori ekster Pollando.

El la elsendo20.08.2023. Legas Maciek – 01′ 49″

Japanaj junuloj plantis en Varsovio memorpomujojn

Komence de aŭgusto liceaj lernantoj el Tsuruga, Japanio plantis ĉ. 100 memorpomujojn ĉe la deklivo de la varsovia Nacia Stadiono lige kun la 101-a datreveno de savo de polaj infanoj el Siberio fare de la japana registaro kaj la Japana Ruĝa Kruco.
Post la regajno de la suverenco fare de Pollando en 1918 la posteuloj de la poloj ekzilitaj de la caraj aŭtoritaoj al Siberio establis en Vladivostoko Polan Savkomitaton de Infanoj el la Fora Oriento. Ĝia celo estis ebligi al orfoj, infanoj kaj prainfanoj de la polaj ekzilitoj reveni al Pollando. En la kondiĉoj de la rusa revolucio kaj civitana milito la polaj infanoj estis komence loĝigitaj en la usona kazerno helpe de Usona Ruĝa Kruco. Kiam ĝi estis likvidita, reprezentanto de la pola savkomitato, veturis al Tokio kaj en la tieaj ministerioj por la defendo kaj por la eksterlandaj aferoj petis helpon por transporti la polajn infanojn al Japanio. La dokumento de la japanaj aŭtoritatoj devontigis ĉiujn subalternajn servojn liveri ĉian helpon. Dank’ al tio, kaj dank’ la japana Ruĝa Kruco al Tsuruga trafis 765 polaj infanoj. Komence la polaj infanoj estis loĝigiaj en la centro por la socia helpo Fukudenkai en Tokio. Poste ili estis per la ŝipoj de la japana komerca floto transportitaj al Pollando.
La polaj infanoj estis varme bonvenigitaj de la urboloĝanoj de Tsuruga kaj regalitaj per pomoj. Tio fariĝis la ĝerma simbolo de la pola-japana amikeco en Tsuruga, kiu nun alprenis formon de ĉ. 100 pomujoj plantitaj de japanaj junuloj en Vasovio.

El la elsendo20.08.2023. Legas Milada kaj Barbara – 02′ 19″

.

La 80-a datreveno de la Masakro de poloj en Wołyń

Antaŭ 80 jaroj, la 11-an kaj 12-an de julio 1943, Ukraina Ribela Armeo okazigis kunordigitan, planitan atakon kontraŭ 150 lokoj enloĝataj de poloj en 4 komunumoj de la iama pola Wołyń-vojevodio. La „sangoverŝa dimanĉo” estas takstata kiel apogea momento de la Masakro, kiun efektivigis ukrainaj naciistoj rilate polojn en Wołyń kaj la Orienta Galicio en la jaroj 1943-45. Laŭ la Pola Nacia Instituto ĝi plenumas kriteriojn de naci-etna ekstermo.
Rezulte de la masakro en Wołyń mem pereis preskaŭ 100 mil poloj. Ili estis pereantoj pro pafkugloj, hakiloj, mastrumforkegoj, tranĉiloj kaj aliaj murdoinstrumentoj ne malofte dum sanktaj mesoj kaj aliaj religiaj celebradoj. La kaŭzintoj de Wołyń-masakro estis membroj de la naciista Bandera-frakcio, la subalterna al ĝi Ukraina Ribela Armeo kaj instigitaj de ili ukrainaj loĝantoj, najbaroj de poloj.
Dum sia lastvendreda vizito en ne plu ekzistata vilaĝo Puźniki, kie i.a. oni serĉas amastombojn de poloj la pola ĉefministro Mateusz Mazowecki difinis Wołyń-masakron kiel hombŭadon, hekatombon, inferon kaj ripetis la deziron de poloj, ke ĉiuj polaj murditaj dum la Masakro estu retrovitaj kaj digne entombigitaj.
La 22-an de julio 2016 Wołyń-masakro estis proklamita en Pollando kiel ŝtata omaĝfesto. Jam antaŭtage de ĝi, okazis kaj okazas solenaĵoj, memorigaj eventoj, interpaciĝaj gestoj. Poloj en prema plimulto, daŭre kreskanta, kiu nun egalas al 92 procentoj, aŭdis pri Wołyń-masakro. Ĝis nun flanke de ukrainaj aŭtoritatoj, krom eŭfemismaj deklaroj pri bedaŭro, aŭdiĝis neniu pardonpeta mesaĝo adresita al poloj. 78 procentoj de poloj enketitaj de CBOS-instituto asertas, ke okaze de la nunjara 80-jara datreveno de la Masakro la ukraina prezidento devintus oficiale direkti al poloj la pardonpeton en la nomo de sia nacio.

El la elsendo 10.07.2023. Legas Barbara kaj Krystyna – 02′ 09″

Subrivera tunelo ligas insulojn de Świnoujście

Świnoujście en la nordokcidenta Pollando estas la unusola urbo en Pollando situanta sur 44 insuloj. La plej grandaj estas Wolin kaj Uznam, sur kiu troviĝas la administra-serva urbocentro kaj markvartalo. Ekde hodiaŭ anstataŭ trafikado per du pramoj – kio kaŭzis delonge trafikprokrastojn, aparte en la somera sezono, ekligis ilin la subrivera tunelo.
Ĝi estas la plej longa subakva trafikvojo en Pollando havanta 1484 metrojn. Ĝia borado komenciĝis en marto 2021. La tuta vojo inter ambaŭ insuloj longas ĉirkaŭ 3, 2 kilometrojn. La traveturo per la subakva tunelo postulos du minutojn. Pliaj du necesos por trapasi la tutan vojon inter la insuloj aldonante la ekstertunelan alveturvojon. La tuta entepreno kostis pli ol 912 milionojn da zlotoj. La Eŭropa Unio subvenciis la entrepenon per 775 milionoj, la ceteraj rimedoj devenis el la propra buĝeto de la urbo.
Hodiaŭ, post la oficiala inaŭguro la tunelo estis disponigita al la publiko, okazis organizita laŭe de ĝi vetkuro kaj sekve traveturo de biciklistoj. La loĝantoj kaj iliaj gastoj trafikis per turismaj veturiloj. La tunelon ekde la vendreda vespero uzas jam stiritoj. Busoj ekfunkcios morgaŭ, tio estas sabate.

El la elsendo 30.06.2023. Legas Barbara kaj Krystyna – 01′ 46″

Laboratoriaj nutraĵoj

En aprilo FAO [la UN-a organizaĵo por la Nutrado kaj Agrikulturo] kune kun la Monda Sanorganizo publikigis raprton pri laboratoriaj nutraĵoj. La 134-paĝa dokumento mencias eĉ 53 minacojn por la homa sano – de alergioj ĝis tumoroj – lige kun la nova speco de nutraĵoj, anstataŭigontaj viandon. Krom tio la raporto elmontras erarigadon de konsumantoj flanke de la produktantoj de sintezitaj nutraĵoj. Laŭ la aŭtoroj de la dokumento la aplikado de tiaj difinoj kiel „viando”, kokidaĵo” aŭ „fiŝo” trompas klientojn. Spite tiun oficialan difinon la nutroprodukto el laboratorio estas nek viando, nek estis bredita. La raporto de ambaŭ organizoj atentigs ankaŭ pri aliaj aspektoj – krom minacoj por la homa sano – ligitaj kun surmerkatigo de la sintezitaj nutraĵoj. Temas pri etikaj demandoj, mondkonceptaj konsideroj, preferoj kaj akceptemo de la konsumantoj, nutrodilemoj, produktokostoj, prezoj de finproduktoj. La aŭtoroj de la dokumento atentigas, ke la tuta laboratoria procezo de nutraĵproduktado pli similas la produktadon de medikamentoj kaj tial – rilate ilin – necesaj estas postuloj, kiuj validas en la faramacia industrio.

El la elsendo 30.06.2023. Legas Milada – 01′ 48″

Eurosat pri minaco de mizero kaj socia ekskludo

En 2022 Ĉeĥio, Slovenio kaj Pollando estis tiuj uniaj landoj, en kiuj la procento de personoj minacitaj de mizero kaj socia ekskludo estis malplej alta. Ĉe la kontraŭa flanko troviĝis Rumanio, Bulgario, Greklando kaj Hispanio. Minaciaj de mizero kaj la socia ekskludo estis entute 95,3 milionoj da personoj vivantaj en la familioj kun infanoj. Tiuj ĉi donitaĵoj estis pli-malpli samaj kiel en 2021. La situacio signife diferencis inter la unuopaj uniaj landoj. Rumanio taksis tiun minacon je 34,4 procentoj, Bulgario je 32,2 procentoj kaj Greklando je 26,3 procentoj. Aliflanke Ĉeĥio notis la rilatan minacion je 12 procentoj, Slovenio je 13 procentoj kaj Pollando je 16 procentoj. La meza indico por la tuta Unio egalis al 21,6 procentoj. La risko de mizero aŭ socia ekskludo estis en 2022 pli alta rilate la virinojn kompare al la viroj. La minaco de mizero aŭ socia ekskludo ne ligiĝas strikte kun la enspezoj de la hejma mastrumado, tamen unu el la ĉefaj soci-ekonomiaj kakarterizaĵoj influantaj ĉi tiun staton estis la profesia statuso. La risko de minaco esti endanĝerigita de mizero aŭ la socia ekskludo koncernis 11,1 procentojn de personoj laborantaj kaj 19, 1 procentojn de la emeritoj. Rilate al la senlaboruloj ĝi egalis al 65 procentoj kaj koncerne personojn profesie neaktivajn al 42, 9 procentoj.

El la elsendo 30.06.2023. Legas Maciek – 01′ 56″

Ekde la nova lernojaro 700 lernejaj ekolaborejoj

Ekde septembro en polaj lernejoj komencos funkcii 700 ekolaborejoj, por kio la ministerio por la klimato kaj medio destinis 42 milionojn da zlotoj. La ideo kreiĝis laŭ la demalsupra iniciato de lernejoj adresita al la vojevodiaj medioprotektaj instancoj. La prilaborita sekve de tio, kaj jam akceptita programo, estos realigita en du variantoj: programo naturprotekta-media kaj programo koncentriĝonta pri renovigeblaj energifontoj. Ĝi havas pilotan karakteron kaj kaze de neceso la nombro de ekolaborejoj multiĝos. Ĉiuj ekolaborejoj estos ekipitaj i.a. per plurmediaj tabuloj kaj pluraj didaktikaj helpiloj kiel sunpaneloj, modeloj de ventoelektrejoj ks. La programo celas la elformadon de porekologiaj sintenoj kaj kreskigon de ekologia konscio ĉe la juna generacio koncerne puran aeron, renovigeblajn energifontojn kaj malaltemisian transporton.

El la elsendo 30.06.2023. Legas Tobiasz – 0′ 13″